Elimino atingeblas

Baldaŭ post la sciigo – okazinta en majo 1980 fare de la Monda Organizaĵo pri Sano (MOS) – pri fakta likvido de variolo asembleo de la sama organizaĵo akceptis en 1988 rezolucion pri elimino ankaŭ de poliomjelito ĝis la jaro 2000. Tiun certecon donis la alta efikeco de la viva kontraŭ-poliomjelita vakcino de Sabin. Kompleta neniigo de tiu malsano ankoraŭ ne estas atingita ĉiuloke, tamen estas rimarkinde, ke poliomjelito jam malaperis almenaŭ en Ameriko kaj Eŭropo kaj en landoj, kiel Rusio, Ĉinio, kaj en serio de ŝtatoj de Azio kaj de Pacifiko.

La sekva infekto, kiu povos esti eliminita en la tuta mondo danke al vakcinado, estas morbilo. Ĝi estis likvidita en Ameriko jam en 2002, kaj en 2010 estis akceptita rezolucio de MOS koncerne iom-post-ioman likvidon de morbilo en la tuta mondo ĝis 2020. Kaj jen nun oni malkaŝas al la homaro la noblan celon likvidi en la tuta mondo eĉ rubeolon, kaj precipe la tiel nomatan kunnaskitan rubeolon, kiu prezentas la plej grandan danĝeron por la novnaskitoj.

Kio estas rubeolo

La plimulto de la malsanuloj estas infanoj kaj adoleskantoj, kvankam adoltoj mem povas malsaniĝi, se ili ekzemple ne estis infektitaj dum la propra infanaĝo. Post la malsano restas al la infektitoj persista imuneco. La viruso de rubeolo transmisiiĝas aerogute kaj rapide pereas en la ekstera medio.

Komence plialtiĝas al malsanulo la temperaturo. Aliaj simptomoj estas konjunktivito kaj doloro (kapa, gorĝa, muskola, artika ktp). Jam en la unuaj tagoj ekaperas la tipa disvastiĝinta makula ekzantemo. Karakterizaj simptomoj estas pligrandiĝintaj doloraj limfonodoj, precipe en la malantaŭa kola kaj okcipita regionoj. Plejofte la malsanuloj resaniĝas post 7-10 tagoj, sed ĉe kelkaj personoj kun malbona imunsistemo povas aperi diversaj komplikaĵoj, la plej gravaj el kiuj estas encefalitoj. Krome ekzistas, en multaj okazoj, rubeol-malsanuloj sen klaraj simptomoj. Ili estas malbone diagnozataj, kaj tio estigas minacon por la proksimuloj.

La plej timiga danĝero kuŝas en la kunnaskita rubeolo. Ĉe infektitaj gravedulinoj la viruso de rubeolo trairas la placenton, kaj ekzistas risko, ke ĝi trafas la embrion, kaŭzante al tiu diversajn difektojn al la sistemoj kardiovaskula (korangia), nerva kaj ne nur. Ĝi povas endanĝerigi ankaŭ la vidan kaj la aŭdan kapablojn de la infano (kuntrenante katarakton, surdecon ktp).

La likvido de rubeolo

En 1969, unue en Usono, estis lanĉita vakcino kontraŭ rubeolo, entenanta vivajn, sed senfortigitajn (mildigitajn) virusojn de rubeolo. Kontraŭ ili produktiĝas en la organismo antikorpoj, kiuj protektas ĝin kontraŭ la malsano kaj, kompreneble, ankaŭ kontraŭ ties kunnaskita formo. La vakcinon oni enigas en la organismon per injektoj. Nun ekzistas vakcinoj de pluraj firmaoj. En 1970-1980 la vakcino kontraŭ-rubeola estis vaste uzata, komence en la evoluintaj landoj kaj poste en multaj aliaj. Sed eĉ en 1996 mondskale estis registritaj pli ol 100 000 (oficialaj) kazoj de kunnaskita rubeolo, precipe en evolulandoj.

Nun la plimulto de la landoj enigis la kontraŭ-rubeolan vakcinon en la kalendaron de la devigaj vakcinadoj. En multaj okazoj oni submetas al la vakcinado infanojn 12-monatajn, ofte samtempe kun vakcinado kontraŭ morbilo kaj parotidito (mumpso). Tre gravas post kelkaj jaroj okazigi revakcinadon. Danke al tiu agado, en 2009 MOS estis informita pri apenaŭ 165 kazoj de kunnaskita rubeolo en la tuta terglobo.

En 2003 la membro-ŝtatoj de la Tut-Amerika Organizaĵo pri Sano (angle Pan American Health Organization) akceptis rezolucion pri elimino de rubeolo kaj kunnaskita rubeolo en la amerika kontinento ĝis 2010. Krom deviga vakcinado, kiu koncernis pli ol 95 % de la unujaraj infanoj, estis efektivigita amasa vakcinado de adoleskantoj kaj de plenkreskuloj. Gravan rolon ludas ankaŭ la fruaj malkaŝo kaj izolado de rubeol-malsanuloj. La batalon kontraŭ la malsano aktive partoprenis, krom medicinistoj, miloj da volontuloj – studentoj, lernantoj, instruistoj, sociaj aŭ religiaj agantoj kaj aliaj. Jam en 2006, kompare kun 1998, la nombro de kazoj de rubeolo en Ameriko estis malpliiĝinta je 98 %. En februaro 2009 estis registritaj la lastaj malsanuloj pro rubeolo en la kontinento. En 2010 endemia rubeolo estis definitive eliminita.

Nuntempe oni registras nur enportitajn kazojn de tiu malsano. En oktobro 2010 estis akceptita la rezolucio de MOS pri likvido de rubeolo kaj kunnaskita rubeolo ankaŭ en la eŭropa kontinento, kaj tio ĝis la jaro 2015. En multaj aliaj regionoj oni klopodas trafi la celon signife rapidigi la batalon por likvido de rubeolo, kvankam ĝis nun sen iu indiko de konkreta limdato.

Konkludo

Do ĝuste en la amerika kontinento estis unue likviditaj variolo, poliomjelito, morbilo kaj antaŭ nelonge rubeolo (kaj kunnaskita rubeolo). Kaj ĉio ĉi malgraŭ grandaj sociaj kaj ekonomiaj diferencoj inter la diversaj ŝtatoj de la kontinento kaj eĉ rilatoj ne tre amikaj inter iuj el ili. Homa sano ŝajne iĝis pli grava ol politikaj malkonkordoj: inda ekzemplo por landoj de aliaj kontinentoj.

En du artikoloj miaj, dediĉitaj pasinte al la likvido de aliaj malsanoj, estis parte utiligita oficiala informo de MOS, entenata en du anglalingvaj revuoj: The Journal of Infectious Diseases, 15/07/2011, vol. 204, suppl. 1 kaj The Journal of Infectious Diseases, 01/09/2011, vol. 204, suppl. 2.
Vladimir LEMELEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vladimir Lemelev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07