Gigantaj ventoturbinoj

Du ventoturbinoj E126, produktitaj de la germana firmao Enercon, ekfunkciis en Potzneusiedl (federacia lando Burgenland). Ĉiu el ili disponas pri produktokapacito de 7,5 megavatoj, produktas ĉirkaŭ 14 ĝis 15 milionojn da kilovathoroj kaj kostas 14 milionojn da eŭroj. La ventoturbinoj provizas per elektro pli ol 4000 privatajn mastrumojn.

Estonteco

La novkonstruitaj ventoturbinoj ĉi-momente apartenas al la plej potencaj en la mondo. „Ili ebligas enrigardon en la estontecon de ventoteknologio”, klarigis Michael Gerbavsits, parolisto de la estraro de la burgenlanda elektrokompanio BEWAG okaze de la ekfunkciigo.

Unu el la ventoturbinoj estas prizorgata kune kun la produktanto Enercon por esplor- kaj evolu-celoj. La ricevitaj informoj rezulte de tio povas esti uzataj de la ventenergia entrepreno Austrian Wind Power (AWP), filia kompanio de BEWAG. BEWAG investis ĝis 2013 entute 450 milionojn da eŭroj en la plukonstruon de ventoturbinoj kaj retoj. Burgenland estas ekologia modelregiono por la tuta Eŭropo.

Betono kaj ŝtalo

La konstruado de ambaŭ grandegaj ventoturbinoj komenciĝis en majo 2011. Entute estis forkonsumitaj 1400 kubmetroj da betono kaj 120 tunoj da ŝtalo. La naboj troviĝas en alteco de 135 metroj. La nacelo – kiu portas la rotor-padelojn – estas 14 m alta, 22 m longa kaj pezas 650 tunojn. La diametro de la rotor-padeloj estas 126 m. La tuta konstruaĵo pezas 7500 tunojn. En decembro 2011 ekturniĝis la unua ventrado, poste sekvis provfunkciado. Ventoturbinoj estas nun nedisigebla parto de la burgenlanda pejzaĝo.

AWP estas la plej granda produktanto de ekologia elektro en Aŭstrio kaj sukcesa ekzemplo de tio, ke la ventenergia uzado povas funkcii en difinita regiono. En 10 ventparkoj kun 138 ventoturbinoj kaj potenco de 242 megavatoj ĝi produktas jare pli ol 507 milionojn da kilovathoroj de ekologia elektro.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07