Rivelita: la movado de la suno

Solargrafio (angle „solargraphy”) estas relative nova tekniko, kiu ebligas foti ekzemple la movadon de la suno inter somera kaj vintra solsticoj. La metodo baziĝas sur la plej malnova fotoprincipo – trueta kamero (angle „pinhole”) – kaj bezonas ĉi-okaze ekspondaŭron de 183 tagoj.

La ideo produkti solargrafaĵon datiĝas de 2001, kiam la principo estis prezentita en internacia seminario en Pollando. La penso ravis la finnan artistinon Tarja Trygg, kiu tiun ĉi ekpenson pliperfektigis kaj poste prilaboris internacian solargrafan projekton.

Kamero

La solargrafo estas miniatura trueta kamero (ekzemple skatoleto, tubeto ktp), hermetike fermita kontraŭ humideco, kiu fotas la sunon en la ĉielo inter du solsticoj. En la antaŭa parto de tiu ĉi kamero estas malgranda trueto, tra kiu pasas lumo. La lumo falas sur la malantaŭan parton, kie estas kreita bildo sur imprespapero.

La trueto funkcias kiel primitiva objektivo; ju pli eta estas ĝia diametro, des pli fokusita estas la bildo. Kombini minimuman lumecon kaj sentivan fotopaperon ebligas longigi la ekspondaŭron ĝis ses monatoj.

Sinuslinio

La plej supera sinuslinio sur la fotografaĵo prezentas someran solsticon (la plej longan tagon de la jaro), la plej malalta sinuslinio inverse vintran solsticon (la plej mallongan tagon).

La sinuslinioj estas ie tie intermitaj aŭ mankas, kiam ekzemple pluvis aŭ venis nuboj. La longo de la sinuslinio respondas al la longo de la koncerna tago. Pliaj informoj legeblas ĉe www.solargraphy.com.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07