Mankas elektro, mankas memkritiko

„Kial japanoj ankoraŭ kroĉiĝas al atomenergio post tia terura katastrofo en Fukuŝima?” Tion prave demandas multaj homoj en la mondo, precipe aŭstroj kaj germanoj, kiuj jam decidis forlasi la uzadon de atomenergio en respektive 1978 kaj 2011.

La 5an de majo 2012 la sola funkcianta reaktoro en la nuklea centralo Tomari en Hokkaido ĉesis labori pro regula kontrolo. Rezulte, en tiu momento en Japanio neniu atomcentralo funkciis kaj neniu elektro el nuklea energio estis produktata.

Ĉu tio signifas, ke Japanio definitive ekpaŝis sur vojo de elservigo de nukleaj centraloj kaj uzo de alternativaj energifontoj? La afero ne estas tiel simpla.

Ekzistis

Antaŭ la granda tertremo kaj cunamo en marto 2011 ekzistis 54 reaktoroj en 17 nukleaj centraloj, produktantaj ĉirkaŭ 30 % de la tuta elektro en Japanio. Kutime pli ol 10 reaktoroj ne funkcias pro kontroloj laŭleĝaj post ĉiu 13-monata periodo.

Pro la akcidento kvar reaktoroj estas frakasitaj en la centralo Fukuŝima Daiiĉi de la Tokia Elektro-Pova Kompanio. Aliloke 12 reaktoroj estas haltigitaj. Dum unu jaro kaj du monatoj post la akcidento aliaj ĝis tiam funkciantaj reaktoroj ĉesis labori unu post la alia pro laŭleĝaj kontroloj.

Preferas

Fronte al situacio, en kiu ĉiuj reaktoroj haltis, multaj homoj opinias, ke oni por ĉiam ĉesigu la uzadon de atomcentraloj kaj finfine liberigu Japanion de la risko de pluaj nukleaj akcidentoj. Laŭ opinisondado ĉi-printempa pli ol 80 % de la japanoj preferas sendependiĝi de atomenergio, inkluzive de laŭgrada elservigo de la atomcentraloj.

Unu el la problemoj nun arde diskutataj estas, ĉu oni permesu refunkciigon de reaktoroj, kies kontroloj montras ilin pretaj por produkti elektron. Ĉiuj naŭ elektraj kompanioj, kiuj posedas kaj mastrumas atomcentralojn, kaj la japana registaro intencas ilin refunkciigi .

Rifuzas

La registaro fakte permesis refunkciigi la unuajn du reaktorojn en la gubernio Fukui. Tamen lokaj instancoj, inkluzive de guberniestroj de Fukui kaj najbaraj gubernioj, hezitas aŭ portempe rifuzas konsenti.

Ili postulas apliki por refunkciigo pli severajn normojn, akiritajn el la spertoj pri la akcidento en Fukuŝima. Aliflanke, multaj urboj, en kiuj situas tiuj centraloj, vole-nevole akceptas refunkciigon de la reaktoroj, por ke ili tenu dungadon kaj subvencion donatan de la registaro kaj de la elektraj kompanioj.

Tiuj minacas, ke, se iliaj reaktoroj ne refunkcios, estiĝos rezulte manko de elektro, precipe 16 % de la elektro bezonota en la regiono Kansai dum la venonta somero, kiam altiĝos la elektro-uzado. Sed multaj pridubas tiun ĉi ciferon kaj opinias, ke oni povos ŝpari elektron kaj eviti kaj mankon kaj minacon pri elektropaneo.

Sklavigos

Antaŭ pli ol 30 jaroj Robert Jungk, ĵurnalisto, avertis en sia libro Der Atomstaat („La atomŝtato”) pri la danĝero de la nuklea epoko, kiam nuklea industrio sklavigos popolon. Ŝajne lia timo realiĝis almenaŭ en Japanio laŭ iom mola kaj nerekta maniero.

Ĉi tie jam delonge formiĝis fortika komunumo, t.n. atomvilaĝo. „Vilaĝaj” loĝantoj konsistas el politikistoj, burokratoj, elektra industrio, amaskomunikiloj kaj fakuloj pri nuklea scienco.

La kulpo de la „atomvilaĝo” konsistis en tio, ke oni kaŝadis informojn pri akcidentoj kaj paneoj en atomcentraloj, manipulis datumojn kaj ignoris avertojn pri danĝeroj de tertremoj kaj cunamoj prezentataj de konsciencaj sciencistoj.

Malhelpis

Grandaj subvencioj kaj kontribuaĵoj de la ŝtato kaj la elektraj kompanioj enfluis en la „vilaĝon” kaj kunigis la loĝantojn. Tio malhelpis studi kaj disvolvi informojn pri aliaj energifontoj, t.e. suno, vento, tervarmo kaj tajdoj. La „vilaĝanoj” respondecas pri kreado kaj disvastigado de la mito pri la sekureco kaj malalta kosto de atomenergio.

En Japanio ne ekzistas neŭtrala organo por kontroli kaj reguligi la nuklean industrion. Ekzemple, la Subministrejo pri Nuklea kaj Industria Sekureco (NISA) apartenas al la ministro pri ekonomio, komerco kaj industrio, kiu delonge engaĝiĝis en disvolvado kaj akcelado de la uzo de nuklea energio. La registaro intencas fondi novan neŭtralan organon anstataŭ NISA, sed tio ankoraŭ ne realiĝis.

Senkulpigas

Multaj sciencistoj, plejparte profesoroj ĉe universitatoj, kiuj rilatas al registaraj komisionoj kaj enketaj komitatoj por kontroli kaj plani nukleajn aferojn, ricevas subvenciojn de la elektraj kompanioj por siaj studaĵoj. Ili senkulpigas sin, dirante, ke la mono neniel influas ilian neŭtralecon.

Hodiaŭ Japanio alfrontas grandajn taskojn: reteni la frakasitajn reaktorojn en sekura stato, ŝtatigi la Tokian Elektro-Povan Kompanion, kiu efektive bankrotis pro la enormaj ŝarĝoj por kompensi al viktimoj de la katastrofo, purigi vastan terenon radiigitan, eviti interrompon de elektro-provizo, decidi ŝtatan planon pri energifonto ktp.

Sed antaŭ ĉio necesas memkritiko de la koncernatoj kaj drasta dismembrigo de tiu skandala „atomvilaĝo”.

ISIKAWA Takasi

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Isikawa Takasi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07