Indonezio preĝas por Germanio

La germana stacio NDR elsendis fine de 2011 en sia televida programo Hallo Niedersachsen programeron titolitan Evangelikale Erziehung mit der Rute (Evangeliisma edukado per la vergo). La sama temo aperis samaserte ankaŭ en la radia programo de la sama stacio kaj en ĝia interreta paĝo. La skandaliĝpunkto estis prelego de la kristana aŭtoro Wilfried Plock1 pri la kristana devo vere akcepti siajn infanojn. Nur tre marĝene la aŭtoro menciis ankaŭ la biblian starpunkton pri la devo aŭ la rajto de la gepatroj uzi korpan punon (vergo), kion la biblie analfabetaj ĵurnalistoj kaj politikistoj senpripense miksis kun senbrida sadismo. Ili skandaliĝis ankaŭ pri diversaj libroj kaj publikaĵoj de unuopaj kristanaj eldonejoj, kiuj mencias la bibliajn starpunktojn kaj ilin prenas por same valida vorto de Dio kiel aliajn ordonojn kaj konsilojn el la sama libro.

La redaktoroj de la menciita stacio forlasis la bazajn regulojn de la ĵurnalista etiko kaj per manipula muntado de krudaj bildoj sen reala rilato al la kredo kaj praktiko de la kristanaj gepatroj al la spektantoj sugestis, kvazaŭ la evangeliismaj kristanoj, do tiuj, kiuj sian kredon kaj vivon bazas ekskluzive sur la vorto de Dio, sovaĝe batus siajn infanojn per bazpilka batilo. La manipulaj skandalinformoj estis tiel draste mensogaj, ke la stacio NDR kaj kelkaj aliaj agentejoj, kiuj senkritike transprenis la mensogon, devis tion depreni de siaj interretpaĝoj.

Proceso

La skandalanta informbato havis tre malfavoran reeĥon ne nur sur la komunikiĝaj paĝoj de Interreto, sed ankaŭ sur la politika kaj eĉ la jura niveloj. Tiel la prezidantino de la verda partifrakcio en la parlamento de Malsupra Saksio Miriam Staudte tuj, sen kontroli la realon kaj veron de la elsenditaj misinformoj, minacis per kortuma proceso kontraŭ Wilfried Plock kaj kontraŭ la misprezentitaj kristanaj eldonejoj, antaŭ ĉio Betanien Verlag. Ne estas klare, ĉu la rapidega, sed eble malpli rapidpensa politikistino la denuncformularon fakte sendis al jura instanco.

La hipokrita sinteno de la partio, kiu en la federacia germana lando Malsupra Saksio trude akceptigis la leĝon, laŭ kiu estas al la gepatroj malpermesite uzi iun ajn formon kaj gradon de korpa puno de propraj infanoj, vidiĝas el la fakto, ke la sama partio ne havas problemon kun tio, ke la ŝtata ekzekutivo senĝene povas uzi ne eduke briditajn, sed eĉ sadisme sovaĝajn formojn de korpa perforto kontraŭ la manifestacianta junularo surstrate. Sed eĉ pli grave: la sama partio postulas plenan „liberon” de la patrinoj laŭ propra trovo detrui la vivon de sia ne jam naskita infano.

Ĵurnalisme persekutataj

Multaj misinformitaj personoj tre krudlingve reagis kondamnante la evangeliismajn kristanojn, kiuj ŝajnas baldaŭ stari ekster la leĝo, tamen ankaŭ multaj kristanoj el la tuta mondo, ne nur el Germanio, kaj eĉ nekristanoj kaj unuopaj nekredantoj reagis pozitive kaj solidare. Komunumo de la evangeliismaj kristanoj el Indonezio, la statistike plej granda islama lando, preĝas por siaj ĵurnalisme kaj jure persekutataj gefratoj en Germanio, la patrujo de la reveno al la aŭtenta kristana kredo kaj libero de ĉiu homo ĝin libere alpreni aŭ ne alpreni.

1. Lia libro Jesus ist der Weg (Jesuo estas la vojo) ekzistas ankaŭ en Esperanta traduko. La elektronikan version oni povas ricevi senpage, mendante per la adreso oslak.vinko@gmx.at. (V.O.)
Vinko OŠLAK
Noto de la redaktoro: Tiu ĉi artikolo ne estas pura raportaĵo, sed klare eldiras la opinion de la aŭtoro. Aliflanke, meti ĝin sub la rubriko „Opinio” miaopinie estus ne ĝuste, ĉar enestas multe da raportaĵo en ĝi.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Vinko Ošlak el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07