Kreskas popoloj, kreskas problemoj

La loĝantaro de Afriko kreskos de 414 milionoj ĝis pli ol 1,2 miliardoj en 2050, kaj la loĝantaro de Azio de 1,9 miliardoj ĝis 3,3 miliardoj. En la du kontinentoj la pligrandiĝo konsistigos 86 % de la kresko de la monda loĝantaro, laŭ informoj de Unuiĝintaj Nacioj (UN) prezentitaj en Vieno.

Tiu senprecedenca kresko de la loĝantaro certigos novajn eblojn plibonigi klerigadon kaj komunuman priservon en Afriko kaj Azio, ĉar la loĝantaro, pli koncentrita en urboj, estos pli facile atingebla.

Tamen tio estigas ankaŭ novajn problemojn pri laborlokoj, loĝejoj, energio kaj infrastrukturo por mildigi urban mizeron, pligrandiĝon de malriĉulaj getoj kaj ruinigon de la urba medio.

Migrado

Ĉe duono de la loĝantaro la urbanizado estas grava problemo. Urboj pleje sentas la premon de migrado, tutmondiĝo, ekonomia evoluo, sociala malsameco, poluo de la medio kaj klimatŝanĝoj. Tamen, urboj estas samtempe motoroj de la ekonomio kaj centroj de novigaĵoj, kie solviĝas multaj mondaj problemoj.

La plej grandan kreskon de la urba loĝantaro oni prognozas en Barato, Ĉinio, Niĝerio, Usono kaj Indonezio. Dum la sekvaj kvar jardekoj (2010-2050) Barato ekhavos pliajn 497 milionojn da homoj en siaj urboj, Ĉinio 341 milionojn, Niĝerio 200 milionojn, Usono 103 milionojn, kaj Indonezio 92 milionojn.

La prognozata plialtiĝo de la urba loĝantaro en Barato kaj Niĝerio inter 2010 kaj 2050 estos pli granda ol dum la lastaj 40 jaroj. Tiu tendenco estas aparte rimarkebla en Niĝerio, kie la urba loĝantaro kreskis je nur 65 milionoj inter 1970 kaj 2010. Nun oni antaŭvidas, ke ĝi pliiĝos je 200 milionoj inter 2010 kaj 2050 – la trie plej granda kresko de urba loĝantaro en la mondo.

Esploristoj

Unuafoje la UN-raporto (revizio de 2011 de Mondaj perspektivoj de urbanizado) inkluzivas geografiajn koordinatojn por ĉiuj urboj kun pli ol 750 000 loĝantoj. Tio helpas al esploristoj ligi prognozojn pri la loĝantaro al mediaj apartaĵoj kiel proksimeco al bordoj, tertremaj lokoj aŭ klimataj zonoj.

Komenca analizo montris, ke inter la 450 urboj kun unu miliono kaj pli da loĝantoj en 2011 (havantaj entute 1,4 miliardojn da personoj) 60 %, kun proksimume 890 milionoj da loĝantoj, situas en regionoj elmetataj al almenaŭ unu ĉefa risko de naturkatastrofo.

Urboj en Eŭropo kaj Afriko tiurilate estas plej malmulte minacataj de naturkatastrofoj. Tamen urboj en Latin-Ameriko kaj ĉe Kariba Maro, en norda Ameriko kaj aparte en Azio kuŝas ofte en regionoj, elmetataj al danĝeraj naturfenomenoj.

Evgeni GEORGIEV

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Evgeni Georgiev el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07