Mil senlaboruloj tage

En Grekio prancas ne nur koleriĝintaj ĉevaloj kaj artifike modifitaj motorcikloj, sed, de post la komenco de la ekonomia krizo, ankaŭ senlaboreco kaj ties „alia memo”: senespero. La nombro de senlaboruloj fakte atingis en januaro de 2012 la rekordan procenton de 21,8, nete pli altan (+7) kompare kun la pasintjara responda periodo.

Se tiu lasta donitaĵo ne sufiĉe impresas, oni konsideru, ke en la daŭro de 12 monatoj iĝis senlaboraj en Grekio 344 913 personoj, aŭ alivorte, ĉirkaŭ mil tage! Nur en la lasta decembro, la malfeliĉa sorto perdi la laborlokon okazis al 32 331 homoj. Tio ĉi montras la laŭgradan pligraviĝon, spite al ĉies atendoj, de situacio jam per si groteska kaj nebona eĉ por tiuj, kiuj ankoraŭ laboras, sed estis devigitaj akcepti drastajn salajromalpliiĝojn. Temas ne nur pri statistikoj, sed pri vera socia dramo. Ĝiaj sekvoj (nelaste elmigro, deprimo kaj eĉ memmortigo) fariĝas pli kaj pli ofte evidentaj, tiom en la ĉefurbo Ateno, kiom en pli malcentraj regionoj. Multaj personoj asertas, ke ne plu eblas pagi amortizojn, lupagojn kaj fakturojn.

Bulgaraj salajroj

Precipe la elektrofakturo iĝis nepagebla, ĉar jam de kelkaj monatoj ĝi aŭtomate enhavas, krom la abonkotizon por la televido, nove enkondukitan hejm-imposton, laŭdire treege „salitan”. Ricevi tiun fakturon do fariĝis vera inkubo por la grekoj, kiuj en multaj okazoj jam en la lasta vintro rezignis en kunposedaĵoj pri centra gasojla hejtado. La ĉi-jara malvarmo (kun neĝo eĉ meze de aprilo en pluraj regionoj) certe ne helpis.

Aŭtomobilon pluraj ne uzas, ĉar la benzino kostas ĉirkaŭ 1,90 eŭrojn por litro. Estas la dua plej alta prezo en EU, post Italio, kiu tamen havas pli altajn salajrojn. La laborpagoj, proksimaj ŝajne al tiuj de Bulgario, cetere tute ne sufiĉas por plenigi plurfoje la benzinujon. Eĉ ekaperis en interreto paĝaroj, pere de kiuj oni povas trovi nekonatojn, kiuj laboras en la sama areo kaj deziras veturi laborejen per unu aŭtomobilo por malpliigi la kostojn. Kompreneble oni ne volas labori nur por labori kaj disipi la tutan salajron ĉe benzinstacioj.

La vendejoj vakiĝas, dum fremdaj rabataj ĉenoj (kiel la germana Lidl), ĝis lastatempe skeptikece snobumataj de la plimulto, montris, ekzemple en la sankta semajno (tiu antaŭ Pasko), longajn eksterajn vicojn. Iuj grekoj timegas la ŝtatan bankroton, aliaj preĝe alvokas tion kun sekva eliro de Grekio el la eŭrozono. Tio tamen, laŭ la fakuloj, havus eĉ pli ruinigan efikon.

Demisiinta registaro

Elirvojon neniu vidas, certe ne la junularo (inter 15 kaj 24 jaroj). La donitaĵoj pri ilia senlaboreco estas eĉ pli senkompataj: 50,8 % ne havas ĉi-momente laboron. Estas ankaŭ interese rimarki, ke neaktivaj virinoj (25,7 %) estas pli multenombraj ol viroj (18,7 %), en mediteranea lando, en kiu paroli pri egalaj ŝancoj estas ankoraŭ miraĝo.

La plej trafitaj regionoj estas Makedonio (la propre dirita, situanta en la nordo de Grekio), Trakio, Epiro kaj Tesalio. Iom pli bona (eĉ se ne kontentiga), probable pro la turismo, estas la situacio en Atiko, en Kreto, en Peloponezo kaj ĝenerale en la insuloj de Egea Maro.

Baldaŭ okazos baloto kaj ja estos kurioze vidi, kiumaniere la nova registaro, post tiu – ĵus demisiinta – de la „pramisto” Papadimos, intencos alfronti la gravegajn financajn kaj sociajn problemojn, kiuj turmentas la grekan duoninsulon. Antaŭvoĉdonaj promesoj ĉi-foje ne sufiĉos. La homoj urĝe bezonas laboron por transvivi, oksigenon por spiri.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07