Registaro unukolora

Komence de aprilo, post antaŭtempaj tutlandaj parlamentaj balotoj, la slovaka prezidanto nomumis novan registaron. Ĝin gvidos Roberto Fico, prezidanto de la venkinta Socialdemokrata Partio (Smer-SD).

Jam inter 2006 kaj 2010 Fico estris kabineton. La nova kaj maldekstra registaro havas 13 ministrojn kaj tri vicĉefministrojn, inter kiuj estas kvin senpartiuloj. En la registaro estas nur unu virino, la ministrino pri sano.

Kompromisoj

La venkinta partio akiris en la 150-seĝa slovaka parlamento 83 seĝojn. Tio signifas, ke la partio povas sen politikaj kompromisoj sekvi sian programon. Tio signifas ankaŭ, ke Fico ne povos kulpigi aliajn pro mankoj en la realigo de siaj celoj.

Nepras i.a. ordigi publikajn financojn kaj impostojn kaj fortigi la ekonomion. Fico volas ĝis la fino de 2013 malaltigi la deficiton en la publikaj financoj ĝis sub 3 % de la malneta enlanda produkto. Pli alte impostataj estos cigaredoj, alkoholaĵoj kaj la mono de riĉuloj.

Senhejmuloj

Porinfanaj krompagoj al riĉaj gepatroj estos limigitaj kaj subvencioj al senhejmuloj kaj similaj estos pagataj eble en la formo ne de mono sed de nutraĵoj. Cetere Slovakio luktas kontraŭ alta senlaboreco.

Pri eksterlanda politiko respondecos profesia diplomato, Miroslav Lajčák [lajĉak], jam ministro pri eksterlandaj aferoj en la unua registaro de Fico. Analizistoj diras, ke la nova ministro prezentos stabilan elementon, stirante Slovakion al eŭrop-atlantikaj kaj uniaj strukturoj.

La eksa ĉefministrino, Iveta Radičová [radiĉova], turnis la dorson al la politika mondo kaj akceptis postenon ĉe la brita universitato Oksfordo, kie ŝi faris postdoktoriĝajn studojn en 1990.

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07