De analogo al cifereco: evoluo de persona historio

Jam delonge mi pensis verki pri miaj spertoj koncerne la evoluon de radio kaj televido. Mi vivas en periodo kun neimagebla evoluo en tiu ĉi kampo. Mi naskiĝis en 1956 kaj kiel eta knabo loĝis en Gento, Belgio.

En la 1960aj jaroj sur la tegmentoj staris mastoj kun longaj metalaj stangoj ligitaj per kabloj: televidantenoj. Ĉe ni alvenis du kabloj kun du konektoj: unu por „Brussel Vlaams” kaj „Brussel Frans” (flandra kaj valona televidoj tiam uzis komunan sendilon) kaj unu por „den Rijsel” (franca televido, kies elsendojn ni kaptis pere de forta sendilo apud la nord-franca urbo Lille (en la flandra Rijsel).

Perturboj

Nia supra loĝanto havis trian antenon por „den Hollander” (nederlanda televido), kiun ankaŭ ni povis spekti kun multe da „neĝo” (perturboj). Ĝin ni kaptis pere de la anteno direktita al Francio, do al la mala direkto de Nederlando. Tiam televidstacioj uzis nur la VHF-bendon (angla siglo por tre alta frekvenco) kun kanaloj 2 ĝis 12 (kanalo 1 estis uzata nur en Britio) kun nur unu programo por ĉiu lando.

Okaze de la monda ekspozicio de 1958 en Bruselo la televido regule dum kelkaj horoj elsendis vespere (se ne mencii testbildon dumtage por la teĥnikistoj).

Tiam okazis ankaŭ multe da teĥnikaj perturboj. La aviztabuloj „Storingen” (Malhelpoj) kaj „Beeldband gebroken” (Bildbendo rompita) furoris en tiu komenca tempo televida.

Subtitoloj

En la franca televido estis la interluda programo Le petit train rébus (La trajneto rebusa) en 1961-1963. Unu el la plej popularaj televidprogramoj en la flandra televido tiam estis The Lucy (Ball) Show (usona komedia serio), elsendata inter 1962 kaj 1968, kiun mi spektis kun subtitoloj.

Aliaj programoj el la sama periodo estis Kapitein Zeppos (Kapitano Zeppos), nigra-blanka aventura mistera serio kun melodio de Bert Kaempfert Living it Up, kaj Johan en de Alverman (Johano kaj la magiisto Alverman), nigra-blanka fantazia historio.

Restis multe da tempo por aŭskulti radion (mia prefero ĝis hodiaŭ). Ni havis grandan valvan radion kun diskoturnilo kaj varma sono (ne nur pro la tuboj). Longajn, mezajn kaj mallongajn ondojn ĝi havis kun tipa verdluma agordokulo. Ju pli ĝi fermiĝis, des pli bone la radiostacio kapteblis.

Sendiloj

Sur la staciomontrilo staris la nomoj de eŭropaj sendiloj (aŭ radiostudioj): ekzotaj, kiel la svisa Beromünster (uzata ĝis la fino de 2008), aŭ pli ordinaraj, kiel Hilversum (Nederlando), Brussel (flandra-belga), Bruxelles (valona-belga), Allouis (franca), Luxembourg (franc-luksemburga), Droitwich (brita).

Tiam jam furoris Arbeidsvitaminen (Laboraj vitaminoj) en la nederlanda radio (ekde 1946), nun ankoraŭ aŭskultebla de lundo ĝis ĵaŭdo inter la 10a kaj 12a matene en Radio 5 Nostalgia. Ĝi estas la plej malnova radioprogramo.

Intertempe la t.n. pirataj stacioj ekelsendis. Ekis Radio Veronica sur ŝipo antaŭ la nederlanda marbordo sur 192 metroj (tiam estis anoncata la ondolongo kaj ne la frekvenco): malbone kaptebla, sed kun pli populara muziko kaj multe da reklamo.

Vafloj

Ĝi rikoltis tiom da sukceso, ke baldaŭ ekis pliaj stacioj, kiel Radio Noordzee Internationaal (nederlandlingva dumtage kaj angla vespere) sur 219 metroj, malbone kaptebla pro forta franca stacio apuda, Radio Mi Amigo sur 259 metroj (de flandra entreprenisto, kio ebligis al li multe reklami la de li fabrikatajn vaflojn Suzy); sur la sama frekvenco ankaŭ poste elsendis Radio Atlantis.

En Anglio la plej konataj estis Radio Caroline, kiu plej longe elsendis sur diversaj frekvencoj kaj nun ankoraŭ estas kaptebla en la tuta Eŭropo pere de brita satelito, kaj Radio London. Ankaŭ Radio Luksemburgo vespere elsendis en la angla (kaj duonhore en la nederlanda) sur 208 metroj.

Ekde oktobro 1972 Radio Veronica uzis novan frekvencon 538 metroj (la nuna nederlanda stacio Radio 538) kun pli forta sendilo, kaj tiam iĝis kaptebla en la tuta Flandrio. Reage al tio ekis en Nederlando Hilversum 3 kaj en Britio BBC Radio 1. Ankaŭ ili elsendis la t.n. horizontalan programadon. Tio signifas ĉiutage la saman anonciston je la sama horo. Sekve ĉiu radiostacio elsendas propran muzikan ĝenron.

Kasedilo

Sed iam la prembutonoj lamiĝis, la valvoj elĉerpiĝis, kaj do aperis nova radio transistora kun diskoturnilo kaj kasedilo. Des pli ke FM (frekvencomodulado) alvenis kun stereofoniaj programoj. Jam unu funkciis dumtempe, nome BRT 3 (respektive RTB 3 por Valonio), kun muziko por „mortintoj”, do kun klasika muziko. Feliĉe mi nun pli aprezas muzikon tian.

Tiam aŭdiĝis inter 1967 kaj 1990 ankaŭ Te bed of niet te bed (En aŭ ekster la lito) de Jos Ghysen, radioprogramo kun gastoj, kaj Vragen staat vrij (Demandu laŭvole), dum 42 jaroj de 1969 ĝis 2011 la plej populara programo kun diskoj, petitaj de la aŭskultantoj.

La plej populara radiostacio BRT 2 ekis stereofonie en 1975. Mi povis kapti ĝin en Gento pere de ekstera anteno kun iom da stereofonia bruo pro iom malforta signalo, kvankam ĝia ricevo estis en la ruĝa zono de la signalforta indikilo.

Vetero

Alia memoro: en la verda zono (ĉu memore al la verdluma agordokulo?) la ricevo bonas, en la ruĝa sufiĉas kaj en la nigra malbonas. Krom la kutimaj stacioj kaj fojfoje germanaj, britaj kaj hispanaj, se la vetero kunludis, mi kaptis ankaŭ stacion por usonaj soldatoj en Eŭropo, nome AFN, kun plej aktuala muziko furora.

Ekis ankaŭ la unuaj lokaj neleĝaj stacioj. Krome la radio havis mallongajn ondojn, kaj pere de ekstera longa drato kupra mi povis kapti la nederlandlingvajn programojn de Sovetio, Sud-Afriko, Nederlando, Belgio kaj, sur mezaj ondoj, programon de DLF (Germanio). Sed mi aŭskultis ankaŭ alilingvajn programojn de DW (Germanio), BBC Worldservice, Radio Prago ktp.

Granda helpo en tio estis la ĉiujara eldono de la anglalingva „radiobiblio” WRTH (angla siglo por manlibro pri tutmondaj radio kaj televido). Mezonde ŝatata programo germanlingva estis Swing und Balladen dimanĉmatene sur WDR 1 (1593 kHz), dumvintre pli bone kaptebla pro krepusko kaj ĝis 2008 aŭskultebla sur WDR 4.

Antenoj

Intertempe pli da televidstacioj ekfunkciis, kaj, ĉar ankaŭ ni finfine volis bone kapti la nederlandan televidon, mia patro akiris novan antenon. Turneblan ĉi-foje! Ĝi konsistis el du antenoj: malsupre larĝa por VHF kaj supre mallarĝa por UHF (angla siglo por ultre alta frekvenco) kun la kanaloj 21 ĝis 69. Tiamaniere ni kaptis la duajn retojn de Nederlando kaj Francio. Dum nebula aŭ varmega vetero eblis kapti britajn aŭ germanajn programojn. Mi ĉiam miris, ke entute eblas kapti signalojn simple pere de dratara instalaĵo.

Teleregilo ankoraŭ ne ekzistis. Tio ne gravis, ĉar mia patro tamen devis sidi apud la televidilo por doni de tempo al tempo bezonatan frapon, kiam la sono de si mem saltis al maksimuma laŭteco, certe pro iu malbona konekto. Por plu povi spekti tiajn programojn (entute pli ol dek) estis enkondukita kabla televido kun promeso pri pli bonkvalitaj bildo (jam tiam!) kaj sono por la radioprogramoj, kompreneble kontraŭ pagado. Dum unu semajno spekteblis ankaŭ rusa televido, kiun la kabla firmao kaptis pere de grandega satelitanteno, sed politike ne estis akcepteble spekti programojn de la „malamiko”.

Komisaro

La tiamaj televidprogramoj furoris, i.a. Fabeltjeskrant (Fabla gazeto), komence bazita sur la fabloj de Jean de La Fontaine por etaj infanoj, sed ankaŭ pro politikaj aludoj populara ĉe plenkreskuloj; Tatort (Deliktoloko), germana krimserio (mi pensis, ke „Tatort” estas la nomo de komisaro); Die Sendung mit der Maus (La elsendo kun la muso), porinfana programo; Des chiffres et des lettres (Ciferoj kaj literoj), en kiu pere de literoj oni formis vorton kaj pere de ciferoj atingis la ĝustan rezulton; Onedin Line, brita serio pri la familio de ŝipkapitano; Antiques Roadshow, brita programo pri antikvaĵoj.

Venis la 70aj jaroj. Fine de la jardeko mi lernis Esperanton, pli profundiĝis en mallongonda kaptado, ĉar mi havis specialan t.n. mondricevilon Grundig Satellit 1400 (ne pensu, ke ĝi havis sateliton) kun signalforta indikilo kaj – plej grava – cifera indiko de la frekvenco. Tiam mi fervore aŭskultis Esperanto-programojn de Aŭstrio, Ĉinio, Italio, Kubo, Pollando, Portugalio, Vatikano kaj Zagrebo.

Konekto

Post mia lerneja finstudo miaj gepatroj kaj mi translokiĝis al Lissewege (vilaĝo inter Bruĝo kaj la marbordo). Tie ni havis kablan konekton kun aldono de du britaj programoj, sekvotaj dum kelkaj jaroj de du komercaj stacioj britaj, i.a. la bonkvalita Channel 4, do sume estis 16 televidstacioj kaj respektivaj landaj radiostacioj.

Plej allogaj programoj de la 1980aj jaroj estis por mi i.a. The Originals (La originaluloj); De taalstrijd (Lingva batalo), dusenca lingva ludoprogramo; Brillouet Boulevard kaj Brillotheek pri furora populara muziko ekde la 1950aj jaroj.

Motoro

Mi alproksimiĝas al hodiaŭ. Jam antaŭ kelka tempo mi interkonatiĝis kun mia tiam estonta edzino. Mi ekloĝis en Eupen (orienta Belgio), kie mia ne nur germanparolanta edzino posedis etan televidilon kun interna anteno, kaptanta valonajn kaj germanajn programojn, sed ne unu nederlandlingvan. Feliĉe mi konservis antenon kun motoro, nur bezonis pli bonan antenon por UHF, kaj la programelekto tuj plilarĝiĝis al 11 programoj kaj du aldonaj malpli bone kapteblaj.

En la komenco mia edzino pene legis la nederlandlingvajn subtekstojn dum krimserio en la germana. Mi rimarkis, ke en Eupen ankoraŭ pli da antenoj staras sur la tegmentoj kombine kun satelitantenoj. La kialo: la kabla entrepreno transdonas preskaŭ nur franclingvajn programojn – en regiono, kie la germana furoras. Tie la loka televido BRF nur perkable kapteblas (ekde 2013 ankaŭ perantene ciferece).

Elspezo

Nun la magia vorto estas „cifereca”. Plej interesa por la elsendantoj. Kun malpli da elsendpovo la servareo restas la sama kaj kun pli da stacioj sur unu frekvenco. Por la ricevantoj kompense estas pli bonaj sono kaj bildo, sed estas denove elspezo por kroma ricevilo.

Estas nekredeble, sed nur dum kelkaj jaroj mi uzis analogan sateliton kaj jen mi uzas la malnovan sateliton kun cifereca ricevilo. Ĉi-foje mi kaptas sateliton ASTRA precipe por la germanlingvaj programoj (pli ol 80 televidaj kaj radiaj). Kiam BBC kun Gardeners' World (Ĝardenista mondo) iĝis senpage havebla, mi direktis duan ricevkapon al Eurobird. Poste ankaŭ senpage kapteblis ITV (brita komerca televido kun krimserioj sur la tria reto) kaj Channel 4.

Pli ol 100 televidaj kaj pli ol 40 radiaj programoj en la angla haveblas, krome en la gaela, kimra kaj kelkaj aziaj lingvoj.

Riceviloj

Ĉar la bildkvalito de nia televidilo iĝis malbona, ni nun havas novan larĝekranan televidilon kun enkonstruitaj riceviloj satelita kaj porantena kaj la eblo kapti HD (altdistingivan bildon sur 1250 linioj).

Nun, ĉar eblas al mi konekti kvar satelitojn, mi aldone uzas la sateliton Atlantic Bird, sur kiu troviĝas deko da francaj stacioj (tiel mi denove post tiom da jaroj povas spekti la vortludan programon Ciferoj kaj literoj. Pere de Astra 3 kapteblas leceburga televido kaj kelkaj provincaj stacioj nederlandaj plus la frislanda televido.

Versio

Okazas ankaŭ ciferecaj radiaj elsendoj de la naciaj retoj flandraj, valonaj kaj nederlandaj sur la VHF-bendo, kiun la televidstacioj forlasis. Ankaŭ por ĝi necesas speciala ricevilo. Sed estas bone, ke mi ne investis en tio, ĉar ekde marto 2012 estas uzata en Germanio pli nova versio, t.n. DAB +. Tiel eblas pli dense „kunpaki” radiostaciojn. Por la estonteco mi antaŭvidas, ke radio kaj televido nur ciferece elsendos kun nur analogaj lokaj radioj sur FM-bendo kaj laŭtemaj radiostacioj sur AM.

Do, de nigraj-blankaj televidprogramoj al cifereca HD-televido, kaj de analoga mezonda radio al cifereca radio ... jen la evoluo de mia propra historio.

Jean Pierre VANDENDAELE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jean Pierre VandenDaele el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07