Pena pedagogio

En Germanio la lerneja sistemo ŝanceliĝas inter la postulo pri tutlanda unueco kaj plej individuigaj streboj. Problemoj en tio estas la kulturmastreco, kiu apartenas al la tiel nomataj federaciaj landoj diverspartie regataj, la grandeco de la sistemo, la diverseco inter la lernantoj, la enmiksiĝo de memcertaj „fakuloj”, la fortiĝanta premo de la klientoj, la influo de eŭropaj instancoj, ktp.

Ordigo estas preskaŭ malebla, kaj la diversaj solvoprovoj ne trankviligas la situacion, sed kreas daŭran kirladon, same malfavore por lernantoj kiel por instruistoj. Krome la temo apartenas al la plej ideologie ŝarĝitaj, montriĝas batalkampo por sociaj ŝanĝemoj. Kiu akaparis la lernejojn, tiu posedas la popolon.

Jen tri ekzemploj, kiuj prilumas ne nur lernejajn aferojn, sed la aktualan staton de la germana socio.

1. Jaro perdita, jaro gajnita

En Baden-Virtembergo la Socialdemokrata kaj Verdula Partioj reenkondukas la naŭjaran gimnazion. La malvenko de la antaŭa registaro ŝuldiĝis aparte al tri kialoj: tro longa ekzisto ĝis krustiĝo, la nuklea katastrofo en la fora Japanio kaj la malkontento de kelkaj gepatroj kaj lernejanoj pri sentata streĉo pro la okjara gimnaziotempo enkondukita en 2004.

Tiutempe oni konsciiĝis, ke germanaj lernantoj tro longe frekventas la lernejojn, kaj mallongigis la gimnazian fazon de naŭ al ok jaroj. Por komplezi la delikatemajn balotantojn, la nuna koalicio promesis reiri al la naŭjara daŭro.

Sed nun, post jaro, evidentiĝas, ke, laŭ la koncerna ministrino, tamen „la okjara gimnazio restu la normo”. Nu, ĉu ok aŭ naŭ? La enigmo facile solviĝas. Unu el la du politikaj partneroj (Verduloj) mem favoras ok jarojn. Por kontentigi la alian (SPD) oni nun permesas „lerneje eksperimenti kun naŭ jaroj” – kvazaŭ la gimnazio ne ekzistus naŭjara jam dum pli ol jarcento.

Antaŭbalote

Sed oni scias pravigi tiun „teston”: „La naŭjara kursaro estas disvolviĝo, ne reiro al la antaŭa naŭjara gimnazio”. Oni kompromisis interkonsenti pri duoble 22 testaj lernejoj, anstataŭ la antaŭbalote promesitaj 120, kaj paralele gvidi la du specojn.

La granda cetero en la prospera lando, cetere pinta PISA-teste, restas tia, kia enkondukis ĝin la pro tio forbalaitaj konservativuloj. Kia ironio!

Klarigoj pri la ideologia fono de tia struktura ĥaoso postulus pli ol duoblan spacon. . La skribanto tamen volas mencii, ke antaŭ generacio neniu patro, patrino, lernanto aŭdacus prijuĝi la daŭron de instruaj fazoj.

Kapablulo

Due, ĉiu kapablulo jam antaŭe povis aliri la abiturientan ekzamenon. Trie, multaj lernantoj ne nur bezonis naŭ jarojn ĝis tia fino, sed ricevis dek, foje 11 aŭ 12.

La aŭtoro memoras, ke li „perdis” siatempe unu jaron pro nova strukturado de la lernojaro. Tiam oni eble plendis nur pro tro densa okupo de la klasĉambroj. Li mem ne rimarkis ian mankon, sed laŭ la aktualaj kriterioj li tiam tamen apenaŭ povis kontentige evolui mense kaj morale.

Montriĝas tio nelaste en lia malkapablo plenkore jesi ian sistemon, preferante kritikumadi en sendependaj gazetoj. Sed la sistemo kruele venĝis sin: la ŝparitan jaron oni igis lin pagi per katenado al la gimnazio ĝis la pensiiĝo.

2. Vortaj blufoj

La postmilitaj lernejaj specoj en Germanio estis travideblaj. La popola lernejo ampleksis ok aŭ naŭ klasojn. Ĝi edukis agokapablajn homojn kaj taŭgigis ilin por plenumi la vivbezonojn de la praktika popolo. Eksterordinare por abstraktaj sferoj dotitaj lernantoj povis post la unuaj kvar jaroj trapasi ekzamenon kaj postsukcese eniri la gimnazion kun ekzameno post naŭ jaroj.

Iam oni dividis la popolan lernejon en bazan lernejon kaj sekvan ĝeneralan lernejon (Hauptschule). Post kiam la politika volo decidis, ke ne nur 10 % de la jaraj lernantoj akiru la gimnazian maturiĝon, sed 40 %, ĉiu celas pli alten kaj provas eskapi la ĝeneralan lernejon.

Alinomado

Tamen, malgraŭ multa ŝtata subteno, ne malmultaj restas sur tiu ŝtupo, ĉar ili pro diversaj kialoj ne povas sekvi la aliulojn. Por ne stigmati tiun postrestadon, la Kristandemokrata Partio nun volas instali novan lernejo-specon. Sed ĉar ne temas pri alia lernantostrukturo, povas temi nur pri alinomado: Oberschule – supera lernejo ĝi estu. Bone, estu.

Sed iam oni taksis la gimnazion kiel la lernejan pinton, la „superan lernejon”. Kaj la universitato estis la „alta lernejo”.

Pretendoj

Ni vivas en tempo de inflacio, kaj ne temas nur pri monoj, sed ankaŭ pri nomoj, vortoj, titoloj, pretendoj, testoj, promesoj ktp. Ekde kiam la kulturministerioj devigis la lernejojn konkurenci inter si, oni ankaŭ tie kutimas imponi blufe: infanĝardenaj artistokonkursoj, bazlernejaj akademioj, la ĝenerala lernejo fariĝas supera, la gimnazio jam estu antaŭuniversitato.

Kaj tiu lasta studejo konas la rezulton: pli ol 40 % de la tien promociitaj studentoj malsukcesas en la universitataj ekzamenoj aŭ en sciencaj karieroj. Jam Zamenhof sciis: Ne sufiĉas (nur) nomi lingvon internacia. Same validas: ne sufiĉas (nur) nomi lernejon supera.

3. Resto en la sama nesto

En Baden-Virtembergo la nova ruĝa-verda registaro ordonis aboli la devigan, decidan bazlernejan rekomendon (permeson) por la transiro al reallernejo aŭ gimnazio. La volo de la gepatroj laŭaserte pli bone scias prijuĝi la lernejan taŭgecon de la infanoj ol la lernejo. La instruistoj tamen devas taksi, sed la rezulto ne plu malhelpas la gepatrojn sendi sian idon en malkonvenan lernejon.

Praktike tio rezultigas aktuale amasan strebadon aparte en reallernejojn. La ĝeneralaj lernejoj (iamaj popolaj lernejoj) perdas lernantojn, malpleniĝas. La realaj eksplodas, ĉar mankas spaco kaj instruistoj. Jen la solvo flanke de la kulturburokratoj: la ĝenerallernejaj instruistoj, perdinte siajn lernantojn, „dumtempe” deĵoru en la realaj.

Kurioza

Ne estu problemo eble mankanta kompetenteco por tiu ĉi ŝtupo, sed la manko de klasĉambroj pro troa alfluo. Kaj jen la sekva solvo: memkompreneble oni iru en la forlasitajn ĝeneralajn lernejojn. Estiĝas la kurioza situacio, ke samaloke renkontiĝos la samaj lernantoj kun la samaj instruistoj.

Ĉio restas la sama, nur la klasifiko de la lernejo ne plu enhavas la diskriminacian vorton ĝenerala, sed la pli noblan reala. Kaj baldaŭ, se efektiviĝos alia propono: supera.

Ĉu bona rimedo por venki la asertatan postrestintecon de Germanio en PISA-testoj? Tiun evoluon eĉ Nietzsche kaj Darwin ne supozus. Oni kreas la superhomon – per simpla alinomado. Sed se la fizika evoluo funkcius tiel, ĝis hodiaŭ ne unu kulturpolitikisto sidus fiere sur sia post ...eno.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07