Martin centro de la slovaka kulturo

Martin (latine Sanctus Martinus, dum la periodo de Aŭstrio-Hungario hungare Turócszentmárton, germane Turz-Sankt Martin) estas belega kaj moderna distrikta urbo kun 60 000 loĝantoj, situanta en la nord-okcidenta Slovakio.

La urbo spegulas ne nur la riĉan historion de la slovaka nacio, sed prezentas ankaŭ multfacetan eblon por feriado. La urbo estas ideala elirpunkto por ekkoni la belaĵojn de la Martin-regiono, nomata „Turiec-ĝardeneto” (pro la rivero Turiec, kiu trafluas la distrikton Martin).

Martin proponas por turistoj admirindan naturon kun ebloj por somera kaj vintra turismo, biciklado kaj montarbiciklado, skiterenoj kun skiliftoj por skiistoj. Turistoj povas viziti diversajn muzeojn (tre konataj estas la muzeo de la slovaka vilaĝo, www.skanzenmartin.sk, kaj la muzeo de la pentristo Martin Benka) kaj aliajn vidindaĵojn en la urbo.

Historio

La unua skriba mencio pri Martin datumas de la jaro 1264. La urbonomo devenas de la nomo de la urba preĝejo. Martin fariĝis urbo en 1340. La husanoj bruligis ĝin en 1433, sed la urbo evoluis kaj en 1489 akiris ankaŭ rajtojn de kampurbo. En 1861 en Martin okazis granda kunveno de slovakoj, en kiu oni postulis aŭtonomion de la slovaka nacio. En tiu periodo la urbo transformiĝis en gravan centron de slovaka kulturo, politiko, scienco kaj arto.

En 1863 oni fondis en Martin la Slovakan Fondaĵon (slovake Matica slovenská) kiel simbolon de la slovaka nacia kultura konscio sub la hungara regado. La fonda statuto estis aprobita la 21an de aŭgusto 1862 fare de la aŭstra-hungara imperiestro Francisko Jozefo. La unua prezidanto fariĝis la katolika episkopo Štefan Moyzes [ŝtefan mojzes]. En 1875 la hungara registaro fermis la fondaĵon kaj konfiskis ĝian kapitalon. Post la ekesto de Ĉeĥoslovakio ĝi estis refondita en 1919. Al la Slovaka Fondaĵo apartenas hodiaŭ interalie ankaŭ la Patrolanda Muzeo, Slovaka Literatura Instituto, Slovaka Historia Instituto, Nacia Instituto de la slovaka Lingvo kaj Literaturo ktp.

La blazono de la urbo Martin prezentas orharan kavaliron (Sankta Marteno), sidantan sur arĝenta ĉevalo kontraŭ blua fono. Per la maldekstra mano li levas ruĝan mantelon, en la dekstra mano tenas glavon. Antaŭ lia ĉevalo genuas almozulo. Laŭ legendo Martin estis romia soldato ĉirkaŭ la jaro 338 en la franca urbo Amiens. Iun vintran tagon ĉe la urbopordego de Amiens li renkontis almozulon, kiu apenaŭ estis vestita kaj tre frostis. Martin – per sia glavo – dividis sian mantelon en du duonojn kaj donis unu el ili al la almozulo. Tiun agon prezentas la urba blazono.

Tre fruktodona estas la kunlaboro de la urbo Martin kun la eŭropaj ĝemelurboj Jičín (Ĉeĥio), Karviná (Ĉeĥio), Gotha (Germanio), Hoogeveen (Nederlando), Kalisz (Pollando), Baĉki Petrovac (Serbio).

Esperanto-agado

En Martin riĉan historion havas ankaŭ la Esperanto-movado. En 1907 ĉi tie estis eldonita la unua lernolibro de Esperanto por slovakoj, „Fundamento de Esperanto”. Post cent jaroj, en majo 2007 en Martin okazis kongreso de Slovakia Esperanta Federacio (SKEF).

En la nacia tombejo, kiun oni fondis fine de la 18a jarcento kiel urban tombejon kaj en 1967 proklamis kiel Nacian tombejon kaj nacian kulturmemorejon, estas entombigitaj ankaŭ konataj slovakaj esperantistoj, kiel la pentristo kaj grafikisto Martin Benka, la verkisto Július Barč-Ivan [barĉ-ivan], la muzikverkisto kaj granda propagandisto de Esperanto Ján Valašťan-Dolinský [valaŝtan-dolinski], la kuracisto kaj admiranto de Esperanto Ľudovít Izák, la honora membro de UEA Eduard Vladimír Tvarožek [tvaroĵek], kiu aŭtoris lernolibrojn por slovakoj („Esperanto en 14 lecionoj”), verkis poezie, proze, didaktike kaj drame („Ni ludas teatraĵojn”, „Sola en sunsubiro”, „Skizo de la Esperanta literaturo”, kaj aliaj).

Bedaŭrinde en la urbo ne estas Esperanto-broŝuro. Sed la turisma oficejo, kiu troviĝas en la ĉefplaco de Martin, disponigas fremdlingvajn broŝurojn. Vizitantoj povas trovi informojn ankaŭ per Interreto (www.martin.sk).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07