Brutalaj birdoj

Ĉarme pepas la birdoj, pariĝas, konstruas nesteton, metas ovojn kaj senlace nutras siajn idojn. Perfekta idilio en paradizo. Aliflanke birdoj estas senkompataj brutaloj: ŝtelistoj, atakantoj, forpelantoj kaj murdistoj.

Laborante en mia domo en Stirio, mi aŭdas en la ĝardeno laŭtan kriadon de birdo. Mi alproksimiĝas kun fotilo kaj vidas turfalkon, kiu ĵus kaptis sturnon. Per la flugiloj kaj siaj ungoj ĝi tenas la kriantan predon sur la tero. Nur kiam mi estas tre proksima kaj fotas, ĝi forflugas kun sia kaptaĵo en arbaron.

Alia turfalko havis malpli da bonŝanco. Denove mi sidas en la ĉambro kaj aŭdas eksplodon. Flagras la elektra lumo. Rigardante tra la fenestro mi vidas malproksime leviĝantan nigran fumon. Evidente turfalko postflugis malgrandan birdon, tuŝis du diversfazajn elektrajn lineojn kaj tuj estis rostita. La rabobirda skeleto pendis pli ol unu jaron en la dratoj.

Printempo estas la sezono de la pariĝo. Rivaloj estu forpelitaj. Ĉiun jaron okazas same: paruo vidas sian spegulbildon en aŭta retrospegulo kaj senhezite atakas. Sed la „alia” idente reatakas. Post vana batalo la paruo saltas sur la supran parton de la spegulo – tuj la „alia” estas for! La sceno ripetiĝas ...

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07