Lingvoj, ĉu naturaj, ĉu artefaritaj?

La lingva filozofio difinas natura lingvon kiu estiĝas neantaŭpensite, kiel frukto de la kunnaskita lingvokrea kapablo de la homa intelekto. Tiu difino ŝajnas aparte trafa, kiam oni konsideras ekzemple la neskribitajn idiomojn de amazonaj aŭ novgvineaj triboj. Ofta nuntempa komparo estas tiu inter „ordinaraj” lingvoj kiel la angla, la franca aŭ la ĉina – kutime nomataj naturaj – kaj la komputilaj lingvoj kiel Algol, Fortram kaj C, kiuj evidente estas artefaritaj kreaĵoj. Kontraste kun tiu difino, tamen, la novzelanda lingvisto Steven Roger Fischer [stivn roĝr fiŝr] asertas en sia libro History of Reading (Historio de legado), ke naciaj lingvoj kiel la angla estas artefarita distilaĵo de diversaj lokaj dialektoj.

Dante kaj Lutero

Se ni observas la kazon de la itala lingvo, ni konstatas, ke neniu unueca itala idiomo ekzistis antaŭ Dante Alighieri. Eĉ hodiaŭ, laŭdire, la plimulto de la italoj preferas komuniki kun siaj samregionanoj en sia loka dialekto, ne en la tiel nomata lingua toscana in bocca romana (toskana lingvo en roma buŝo). Simile, la moderna germana (Hochdeutsch) estas parte rigardata kiel produkto de la lingvaĵo uzita de Lutero en lia traduko de la biblio. Lutero mem rakontas, ke li serĉis inter parolantoj de germanaj dialektoj taŭgajn vortojn por la propra verko. En Hispanio, Miguel de Cervantes certe ne inventis la kastilian lingvon, sed li ja forte kontribuis en la kreado de la hispana literaturo.

Skandinavio

Estas konataj eĉ la nomoj de unuopuloj, kiuj kreis naciajn lingvojn surbaze de regionaj dialektoj. Notinda ekzemplo estas tiu de Ivar Aasen, kiu en la mezo de la 19a jarcento prenis sur sin la taskon krei nacian norvegan lingvon por anstataŭigi la danan aŭ la dan-norvegan uzatajn dum tiu periodo, kiam Norvegion regis Danio. Efektive, oni povas aserti, ke ambaŭ oficialaj formoj de la norvega (Riksmål kaj Landsmål) estas artefaritaj inventaĵoj, kvankam „distilaĵoj” el ekzistantaj regionaj dialektoj.

Inventoj

En la jaroj inter la du mondmilitoj, ion similan faris diversaj skotaj poetoj kaj verkistoj, precipe Hugh MacDiarmid [hju mkdermid], cele de la konstruado de nacia skota lingvo surbaze de la multaj dialektoj parolataj en tiu lando (Lallans, Doric, Ŝetlanda, Nord-Orienta ktp). Cetere, Eliezar Ben-Yehudah estas rigardata kiel la patro de la moderna hebrea (Ivrit), kiu – malgraŭ tio, ke ĝi estas esence bazita sur la antikva lingvo de la biblio (Torao) – povas esti priskribita kiel kvazaŭ artefarita, aŭ parte artefarita, ĉar granda parto de ĝia vorttrezoro devis esti inventita aŭ pruntita de aliaj lingvoj.

La slovaka lingvo, kiu iam estis rigardata kiel nura dialekto de la ĉeĥa, ekzistas en sia aktuala formo danke al la klopodoj de Ľudovít Štúr kaj tuta aro da lingvaj entuziasmuloj. Plie, en Hungario, Ferenc Kazinczy faris el la idiomo de la popolo nacian lingvon, en kiu oni povas esprimi modernajn kaj sciencajn konceptojn. Estas evidente, ke la moderna angla ŝuldas multajn el siaj karakterizaĵoj al Ŝekspiro kaj al la lingvaĵo de la tiel nomata oficialigita versio (AV) de la biblio. Granda parto de la angla botanika kaj natura terminaro (floroj, kreskaĵoj, papilioj ktp) estis inventita de uloj kiel Nicholas Culpeper (1616-1654). Ĝi ne darvinisme aŭ aŭtomate evoluis.

Parolante pri pli aktuala terminaro, oni povus citi la vastan – kaj pli kaj pli internacie uzatan – leksikonon de komputiko, kiu konsistas preskaŭ tute el inventaĵoj (kelkaj el kiuj origine ŝercaj!) flanke de junaj teknikistoj en la usona Silikona Valo.

Resume

Oni ofte faras komparon aŭ vidas kontraston inter „naturaj” (angla, franca, germana) kaj „artefaritaj” lingvoj (aŭ planlingvoj) kiel Esperanto, Ido ktp. Tamen, kaj tiuj nacilingvoj kaj Esperanto estas kunmiksaĵoj de elementoj el malsamaj idiomoj, kies fremdaj ingrediencoj estis pruntitaj de eruditoj kaj verkistoj, do oni certe ne rajtas aserti, ke iu el ili povas esti taksata pli aŭ malpli artefarita ol alia. Ŝajne ankaŭ la literaturaj lingvoj de civilizitaj popoloj ne povus ne esti artefaritaj kreaĵoj, ĉar la skriba arto mem estas laŭdifine artefarita. Aliflanke en natura stato la homo librojn ne verkas.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07