Maljuniĝas la slovaka loĝantaro, laŭ la plej lastaj informoj de la slovaka instanco pri statistikoj. Censo el junio 2011 montras, ke Slovakio havas 5 397 036 loĝantojn, el kiuj 51,3 % estas virinoj.
La hungara etna minoritato reprezentas 8,5 % de la loĝantaro, la romaa 2,0 % kaj la ĉeĥa 0,6 %. Romkatolikoj estas 62 %, senkonfesiuloj 13,4 %.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |