Krimoj senviktimaj

Murditaj estas centoj da homoj ĉiusemajne en Britio – kaj la nombro kreskas. Kadavroj – mortpafitaj, venenitaj, ponarditaj – sterniĝas sur tapiŝoj de privataj hejmoj aŭ sur hotelĉambraj litoj. Tuj alvenas la polico, kaj komenciĝas plej rigoraj esploroj, ĝis, helpe de ĉiuj atestintoj, la murdinto estas senmaskigita.

Nur tiam rajtas ĉiu hejmeniri ... kaj nur tiam rajtas la viktimo sin gratuli pro rolo bone ludita. Se, entute, estis viktimo. Almenaŭ videbla. Sufiĉas foje krio sangofrostiga: iu elkuras por esplori kaj revenas, ŝokite, balbutante, ke Lordo X aŭ Lordino Y estas terure murdita ... kaj do iu bonvole voku la policon.

Kaj, jes, hejmenironte, tiu, kiu solvis la krimon (ĝenerale ne la detektivo), ricevas etan premion. Botelon da vino. Skatolon da ĉokoladaĵoj. Por ne mencii la admiron de ĉiuj atestintoj ... ĉar tiu, zorge kribrinte ĉion aŭditan, viditan, antaŭ, dum kaj post la murdo, lerte solvis la misteron – do murdo-misteron.

Furoras en Britio t.n. murdo-misteroj. Oni aranĝas familie, najbare; oni aranĝas komunume, bonfare. En vilaĝaj haloj, luksaj hoteloj, ordinaraj hejmoj, oni murdas, solvas, murdas, solvas. Pli socie, pli cerbotikle, ol vegeti antaŭ la televido. Aŭ inerti en la bierejo.

Eble en la brusto de ĉiu brito, kiu plenkreskis libre (nun televide) kun kreitaĵoj de Arthur Conan Doyle aŭ Agatha Christie, do kun Sherlock Holmes, Hercule Poirot aŭ Fraŭlino Marple, kuŝas eta spurĉasisto, eta detektivo. Aŭ eble ne temas sole pri fenomeno brita.

Aŭ eble frustriĝo. Frustriĝo, ke ne eblas solvi la financajn „krimojn” de la ŝakaloj, kiuj prirabis tiom da homoj, tiom da landoj. Eble en ĉiu murdito oni esperas vidi bankiston, financiston, politikiston. Aŭ ĵurnaliston.

Tamen la viktimoj, ĝenerale, ne apartenas al la menciitaj figrupoj. Tion mi scias, ĉar du konatoj miaj eĉ verkis proprajn murdo-misterojn (jes, tiom ili popularas: mi povas pli bone verki, miacele, oni argumentas, ol aŭtoroj, kiuj vendas interrete siajn misteraĉojn).

Kaj en la koncernaj misteroj mortis ne kapitalistoj, sed kompatindaj burĝoj: instruistino kaj urbestro. Ho, ve. Almenaŭ forpasis ili, sciante, ke iu ja solvos la misteron. Kaj ricevos botelon, skatolon da.

Tre varias murdo-misteroj. Ekzemple, ĉiu partoprenanto ricevas libreton enhavantan notojn pri lia rolo: nomo, profesio kaj, pli grave, informeroj, kiujn tiu enmetu en la konversacion (okazantan ĝenerale ĉirkaŭ tablo, kiam oni kune vespermanĝas). Post la lasta plado ĉiu estas invitita anonci la nomon de la krimulo, kaj indiki kialojn.

Aliaj murdoj estas pli detale strukturitaj. Ĉiu havas la tekston: la roloj estas voĉlegataj (ankaŭ foje laŭeble aktorataj) kaj, antaŭ la lasta akto, nepre okazu paŭzo, por ke ĉiu proponu la nomon de la murdinto. La lasta akto tiam enhavas la solvon.

Pli ambicia, tamen, estas profesie prezentata mistero. Lastatempe mia kuzino organizis grandan familian feston por sia 21-jaraĝa filino. Ĉeestis kvindeko da homoj, de diversaj aĝoj, ĉiuj dividitaj inter sep aŭ ok tabloj (do teamoj).

Inter servado de la pladoj, tri aktoroj, ludante plurajn rolojn, prezentis la misteron: temis pri ĵaluzaj kuiristoj, kiuj ĉiuj ŝtelis kaj publikigis la receptojn de la aliaj: sed kiu murdis la redaktoron de renoma prirestoracia magazino?

Verŝajne pro troa konsumado de vino, miaj samtablanoj ne venkis (tamen mi gajnis konsol-premieton pro la plej bona aktorado, kiam gastoj estis petataj kunludi – eble ja helpis la alkoholo).

Sendube multekosta afero. Mi dankemas, ke la fakturon ne mi ricevis: feliĉe floras, malgraŭ ĉio, pro laboremo, la firmao de mia kuzino. Sufiĉe floras, por murdi ŝian bankkonton – sed ankaŭ por agrable distri kaj amuzi familianojn kaj amikojn (kaj dungi, eĉ se dum nur unu vespero, tri talentajn aktorojn).

Talentajn aktorojn? Certe ... sed, malgraŭ mia premieto, mi ne aludas min.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07