Nia lando-principo: ĉu silentigilo?

Aperis lastatempe komentoj en la verda gazetaro pri la lando-principo de MONATO. Mi memorigu: esence, laŭ la lando-principo, rajtas raporti en nia magazino nur tiu, kiu loĝas en la koncerna lando aŭ regiono.

Tiel unikas MONATO. Legantoj akiras perspektivojn ne laŭ la tradiciaj metodoj de tiel nomata fremdlanda korespondanto, alivorte de – ĝenerale – samlandano aŭ samlingvano, kiu rigardas de ekstere enen. Male niaj korespondantoj rigardas de ene eksteren.

Mi ne volas nigrigi la reputacion de eksterlandaj korespondantoj. Kelkaj eminentas en sia profesio kaj kapablas „subhaŭtiĝi” por komprenigi al ni eventojn en partoj de la mondo, nekonataj al ni.

Kelkaj riskas kaj eĉ perdas la vivon. En februaro mortis en la sieĝata urbo Homs en Sirio Marie Colvin, renoma kaj kuraĝa anglalingva korespondanto de la brita gazeto Sunday Times; kun ŝi pereis franca fotoĵurnalisto Rémi Ochlik.

Se, en nia malgranda Esperanto-mondo, ni disponus pri ĵurnalistoj tiaj, aŭ se MONATO posedus monrimedojn por sendi fidindajn, profesiajn raportistojn en la mondon, do eble tiam superfluus la lando-principo. Sed ni scias, ke tiurilate (same kiel en multaj aliaj rilatoj) restas Esperanto plorinde subevoluinta.

Do kion fari? En la interreto mi legis riproĉojn, ke pro la lando-principo „kvazaŭ laŭregule MONATO ne povas, teknike ne povas skribi pri landoj regataj diktatore”. Jes kaj ne: se estus korespondanto en la lando, kiu malgraŭ ĉio povus prie artikoli, ni volonte aperigus raporton (eĉ anonime aŭ pseŭdonime, se ni certus pri la identeco de la korespondanto).

La riproĉo devenis de komento de iu, kiu „legas nuntempe novan germanlingvan biografion pri Ho Chi Minh kaj verkas artikolon pri la lezado de la homaj rajtoj far la vjetnamiaj komunistoj. Mi proponos ĝin al iu Eo-gazeto (mi ankoraŭ ne scias kiu).”

Artikolo-proponon tian MONATO ne ricevis. Sed, se jes, ĉu ĝin aperigi? Eble mi eraras, ne posedante ĉiujn faktojn pri la biografio kaj, pli grave, pri la verkanto de la artikolo, sed mi hezitus akcepti komentojn (eble de nefakulo) pri la komentoj (do la biografio) de iu alia.

Ĉiu ĵurnalisto scias, ke abundas komentoj, malabundas faktoj. Precipe miksi ilin estas danĝere: tiamaniere el komentoj tro facile fariĝas faktoj. Ŝajnas al mi, ke, obeante la lando-principon, ni povas emfazi la faktojn: faktojn ĝenerale fidindajn (kvankam ĉiu povas erari), ĉar prezentatajn de tiuj, kiuj sendube pli bone konas la terenon ol eksterlandano.

Sed jen la dilemo. Ĉu malfermi la paĝojn de MONATO al verŝajne sinceraj polemikistoj, avidaj prikomenti tiun aŭ alian eventon, kiu ilin ne rekte tuŝas, kaj surbaze de „brokantaj” gazetaraj aŭ televidaj raportoj – aŭ resti ĉe la limigoj de la lando-principo?

Kiel dirite, pro la lando-principo, legantoj akiras unikajn perspektivojn verkitajn, nu bone, ĝenerale de „amatora” ĵurnalisto, kiu kompense intime rilatas al sia temaro.

Aliflanke, kiel prave atentigis partoprenantoj en la diskuto pri la biografio, la lando-principo signifas, ke pluraj malgrandaj ŝtatoj – pro la verkemo de tieaj korespondantoj – reprezentiĝas en MONATO malproporcie al sia politika aŭ ekonomia graveco.

La aferoj facile solviĝas. MONATO bonvenigas artikolojn de kontribuantoj el ĉiuj landoj: se tiu aŭ alia lando malofte aperas en la magazino, ne kulpigu la lando-principon. Kulpigu tiujn, kiuj ne prie verkas.

Bonvenaj estas ankaŭ komentoj – sed prefere komentoj pri aferoj, kiuj rekte koncernas aŭtoron. Mi, brito, ne verkus pri aferoj en Germanio. Mi tamen verkus pri Germanio kadre de Eŭropa Unio kaj pri la efikoj de germana politiko rilate min.

Kaj la moralo de tiu ĉi „vidpunkto”? La lando-principo ne silentigas. Male: en socio, al kiu mankas aktivaj profesiaj ĵurnalistoj, ĝi starigas limojn, en kiuj talentaj sed netrejnitaj amatoroj tamen povas raporti el propra sperto, el propraj konoj.

Ni do laboru kun, ne kontraŭ ĝi. Kaj ni ĝin prifieru. Ĝi ne estas perfekta (kiu aŭ kio ja estas?) – sed ĝi donas voĉon unikan al MONATO.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07