Ludaj aludoj

Temas pri insulo. La koloroj de ĝia flago estas tri: la ruĝa, la blua kaj la blanka. Ĝin simbole estras reĝino sub protekto de la kavalira figuro de sankta Georgo.

Inter historiaj kaj legendaj memorindaĵoj pri la insulo ne mankas la kelta origino, la ĉeesto de romiaj trupoj en la epoko de Nerono, la legendo de bravulo, kiu prirabis riĉulojn por donaci al malriĉuloj, la helpo de pirato al reĝino en sukcesa batalo kontraŭ ĉiopova reĝo de Hispanio kaj interalie eĉ la invento de futbalo. La leganto ne miru, ke temas ne pri Britio, sed pri la karnavalo de Brazilo.

Sambo

Tiel regalis karnavalan spektantaron la elito de t.n. sambo-lernejoj (fakte, kluboj de sambo), la Unio de la Insulo. Partoprenis en la parado pli ol tri mil ludantoj, kiuj vere surprizis pro la nekutima temo, nome Britio.

La titolo de la karnavala sambo tekstis „De Londono al Rio: iam estis ... insulo”. La samba lernejo havas sidejon en insulo ne en Eŭropo, sed en la tropika golfo Gvanabaro, ĉe kies bordo sunbruniĝas Rio-de-Ĵanejro, iama ĉefurbo de Brazilo kaj ĉiama ĉefurbo de la enlanda karnavalo.

Inspiroj

Tamen la ĉi-jara temo, unuiganta tiel malsimilajn uniojn pere de la karnavala sambostilo, ne havas muzikan aŭ lirikan inspiron. Sub la karnavala masko la vera sekreto, kiu kunmetas kaj harmoniigas sportan ritmon kaj politikan lirikon, kuŝas en la fakto, ke la Unio de la Insulo propagande anticipis la Olimpiajn Ludojn.

En la nuna jaro la ludoj okazos en Londono, en 2016 en Rio-de-Ĵanejro.

Jozefo LEJĈ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Jozefo Lejĉ el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07