Ciganoj aŭ romaoj: ĉu lingva problemo?

Legante la kontribuojn de multaj slovakaj kaj eŭropaj aŭtoroj en Interreto, oni trovas diversajn nomojn de specifa etna minoritato, kiu „turmentas” la tutan Eŭropon: „ciganoj”, „sintioj”, „kaleoj”, „romaoj”, „gypsies”, „zingari” ktp. Kiel plej ĝuste nomi tiun ĉi minoritaton, kiu vivas praktike en ĉiu ajn eŭropa lando? Por doni ekzemplon, nur en Slovakio vivas proksimume 500 000 romaoj, t.e. dekono de la slovaka loĝantaro.

Direktoj

Antaŭ ĉio estas rimarkinde, ke la romaa lingvo tute ne konas la vorton „cigano”, kiu ja estas kutime uzata de la gazetaro kaj, komunlingve, de la civitanoj. La rekte koncernataj male nomas sin nure per la vorto „romao”, kiu signifas „(edziĝinta) viro”, aŭ per la vorto „manuŝ”, kies signifo estas „homo”. Por trovi la etimon de la vorto „cigano”, oni devas traserĉi en la historio. Freŝaj lingvosciencaj kaj etnografiaj esploroj montras, ke la romaoj migris al Eŭropo – el Hindio – sekvante du direktojn: la unua estis tra Persio kaj Grekio, la dua tra Irano, Armenio kaj Grekio (aŭ alternative ankaŭ tra Sirio, Egiptio, norda Afriko ĝis Hispanio).

Praularo

Do Grekio estis la unua eŭropa lando, kie granda parto de la praularo de tiu etno trovis portempan sidejon. La vorto „cigano” devenas probable de la pragreka vorto „athínganos”, per kiu oni indikis t.n. maniĥean sekton ĉeestan sur la monto Athos ekde la oka jarcento, kiu atingis la Bizancan Imperion el Frigio. Tiu ĉi sekto okupiĝis pri magio, serpento-dreso ktp. En Grekio la indiĝena loĝantaro ne vidis malsamojn inter la du grupoj, kiuj alvenis en mallonga tempo el oriento (Hindio), montrante similajn kutimojn kaj interesojn. Kiam, poste, ili migris tra Eŭropo, el la pragreka vorto ekestis iompostiome novaj nomoj: „cigán” (slovake), „cikán” (ĉeĥe), „Zigeuner” (germane), „zigeuner” (nederlande), „cigány” (hungare), „zingaro” (itale), „gitano” (hispane), „tzigane”, „bohémien”, „romanichel” (france), „cygan” (pole), „cigano” (portugale), „ţigan” (rumane), „sipsiwa” (kimre), „циганин” (bulgare), „цыган” (ruse), „циган” (ukraine) ktp.

Vagabondoj

La romaoj en iuj eŭropaj regionoj estis konsiderataj vagabondoj, tiel ke la lokuloj nomis ilin „vaganten”, „vagabunden”, „klinghiros” aŭ „koulofos”. Iuj nomoj de romaoj havas siajn radikojn en la terminologio uzata de la etno, sed aldoniĝas al ili plure da lokaj kaj dialektaj esprimoj. Ilia nomo povas esti ligita ankaŭ kun supozata deveno aŭ mallongtempa rigardo en romaan historion. Ekzemple en Francio estis kaj plu estas iuj grupoj da romaoj nomataj „bohémien” (ĉar ili venis el bohemaj, t.e. ĉeĥaj, ejoj). Ilia nomo „hungaros” en Hispanio supozas male devenon el Hungario. La iberoj nomis ilin „gitanos”. De tiu ĉi vorto, supozanta ties egiptecon, rezultis nomoj, kiel „gypsies”, „gypsy”, „gitans”, „yieftos”, „giftos”, „yifti”, en multaj landoj disvastiĝintaj.

Migra ondo

Ne malofte la indiĝena loĝantaro uzas por malsamaj populacioj de romaoj diversajn subtilajn lingvajn deviojn. Ekzemple en Hispanio la nomo „gitano(s)” estas anstataŭigita per la etnonomo „hungaros”, kiu esprimas la fakton, ke grupoj da romaoj alvenis, kadre de t.n. dua migra ondo, el Hungario. En la norda Italio jam delonge loĝantaj grupoj de romaoj estas nomataj „zingari giostrai”, dum la elmigrintoj en la unua duono de la 20a jarcento estas „zingari montenegrini”, kaj la elmigrintoj dum la lasta ondo el la eksa Jugoslavio nomatas „nomadi slavi”. Aldone ekzistas administraj nomoj de romaoj, kiuj havas ekskluzive priskriban karakteron. „Tinkers” en Irlando fariĝis en Francio „itinérants”, „tsiganes”, „voyageurs” aŭ „gens du voyage”, kio rimarkigas la nomadan devenon de tiuj uloj.

Variantoj

La romaoj nomas ofte sin mem per diversaj variantoj: „romaoj”, „sinti/sinte”, „kaleoj” ktp. Ekzemple en Anglio, en Kimrio kaj en la norda Irlando asimiliĝinta grupo de romaoj uzas por si mem kaj por aliaj grupoj de romaoj la nomon „travellers” (vojaĝantoj). Fojfoje la anglaj kaj kimraj romaoj prunteprenas la nomon „gypsies”. La nomadaj romaoj en Norvegio uzas la nomon „reisende”, dum parto de la hispanaj romaoj uzas la esprimon „mercheros” kaj en Irlando la nomon „travellers” apud „pafv”, „pavvy”, „minceir”.

Sintioj estas romaoj, kiuj loĝas plejparte en germanlingvaj kaj franclingvaj landoj. Oni ne scias precize, kiel ekaperis la nomo „sintio”. Laŭ unu versio ĉi tiu nomo aludas rilaton al la rivero Induso (en aliaj lingvoj konata kiel Sindh), tamen laŭ dua interpreto la nomo venas de la estro de fruaj romaoj (Sindela).

Kompreneble, tiu ĉi elkalkulado de diversaj lokaj, regionaj kaj popolaj nomoj de la romaa minoritato ne estas kaj ne povas esti plenkompleta kaj definitiva.

Nuanco

Kiel ajn, la Internacia Romaa Unio opinias, ke la nomo „cigano” havas tre fortan aĉigan nuancon, tiel ke ĝi rekomendas uzadi nur la terminon „romao”. Tiu preskribo estas ligita kun la tendenco indiki la etnajn minoritatojn tiel, kiel ili mem sin nomas. Do ni ne uzu „cigano”, „gitano”, „bohémien”, „gypsies” ktp, sed ni preferu „romao” (simile: ni diru ne „eskimo”, sed „inuito”, ne „indiano” aŭ „ruĝhaŭtulo”, sed „amerika indiano” aŭ „denaska amerikano” ktp).

Julius HAUSER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Julius Hauser el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07