Kutamaku, la lando de Betamariba

Je ĉirkaŭ 570 km norde de la ĉefurbo Lomeo en la prefektujo Keran situas la regiono Kutamaku. En ĝi loĝas la popolgrupo Betamariba. Ties anoj karakteriziĝas per fidela konservado de tradicioj. Vidindas iliaj domoj, nomataj takienta. Oni konstruas ilin kiel fortikaĵetojn, kiuj havas unusolan enirejon. La domoj estas origine firmigitaj, ĉar oni volis efike defendi sin kontraŭ invado de malamikaj triboj kaj germanaj koloniistoj.

Kontraŭe al multaj vilaĝanoj en Togolando la anoj de Betamariba konstruas siajn domojn je certa distanco unuj de aliaj, sur kampoj de sorgo kaj milio – iliaj ĉefaj nutraĵoj. Grenon oni konservas en la turoj de la domoj, kaj la granda ĉambro en la mezo utilas por ŝirmi la dombestojn dum la pluvsezono. Kiam ne pluvas, oni loĝas ekstere aŭ sur la tegmento. Fronte de la domoj estas malgrandaj teramasoj, enhavantaj fetiĉojn kaj familiajn diaĵojn.

Ritoj

La popolgrupo Betamariba praktikas inicajn ritojn por gejunuloj. Difoni estas rito por knaboj kaj okazas ĉiun kvaran jaron en pluraj etapoj. Oni inicas knabojn pri la tradicioj de la popolgrupo. Ili ricevas seksan edukon kaj alproprigas utilajn kapablojn cele al sia adoltiĝo. Fine la inicitoj ricevas aĵojn de ĉasistoj (ĉapelon kun kornoj de bubalo, pafilon kaj ledan ringon).

Dikuntiri estas la inica rito por knabinoj. Ĝi estas pli mallongdaŭra. Post ĝia fino la junulinoj povas loĝi ĉe edzo. Tiam ili surmetas ĉapelon kun kornoj de antilopo.

Unesko

Kutamaku estas en la listo de Mondaj Kulturheredaĵoj de Unesko ekde 2004. La 13an de februaro 2007 la ĝenerala direktoro de Unesko, Koichiro Matsuura, vizitis la regionon laŭ invito de la togolanda prezidanto Faure Gnassingbé.

Adjé ADJÉVI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Adjé Adjévi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07