Kructagaj kolizioj

Ankaŭ ĉi-jare la serba prezidanto Boris Tadić, akompanate de la rusa ambasadoro en Beogrado, decidis viziti Kosovon por ĉeesti solenaĵojn okaze de la Kruca Tago (ortodoksa kristnasko, la sesa de januaro) kaj meson en monaĥejoj de Peja kaj Dečan.

Promesis Tadić, ke tio estos privata vizito kaj ke li nenion diros koncerne politikon. La registaro de Kosovo akceptis lin sed popolanoj, gvidataj de la partio Memdecido de Albin Kurti, forte protestis ekde la landlimpunkto de Merdar ĝis la koncernaj monaĥejoj.

Monaĥino

La viziton de Tadić kontraŭstaris ankaŭ lia eksedzino, Irina, nun monaĥino en Peja. Ŝi petis helpon de KFOR, la tiea internacia pac-truparo sub Nord-Atlantika Traktato-Organizaĵo, por helpi ŝin portempe translokiĝi en alian monaĥejon, tiun de Budisan de la distrikto Klina.

Malgraŭ promesoj, tamen, Tadić ja parolis pri politiko. „Serbio neniam rekonos la suverenecon de Kosovo kaj neniam rezignos pri paralelaj serbaj strukturoj en kvar komunumoj en la norda Kosovo”, li diris.

La kvar komunumoj konsistigas kvaronon de la teritorio de Kosovo. Tial la vicĉefministro, Hajredin Kuqi, deklaris, ke oni ne plu al Tadić permesos eniri Kosovon ... kio tamen malfacile kredeblas.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07