Tremetoj surteraj, tremegoj subteraj

Okazis fine de novembro parlamenta elekto en Nov-Zelando kaj, kiel planite, nur tri semajnojn post la tiea rugbea mondpokalo. La nov-zelanda teamo gajnis la pokalon, kiu eble helpis la registaron regajni voĉojn. Tamen sanĝiĝis la politika pejzaĝo.

La partioj Asocio de Konsumantoj kaj Impostpagantoj (AKI) kaj Estonteco Unuiĝinta (EU) gajnis po nur unu mandaton, dum Nov-Zelando Unue, estrata de Winston Peters [ŭinstn pitrz], kiu perdis ĉiujn siajn seĝojn en 2008, surprize ĉi-foje gajnis ok.

La Maoria Partio, kiu suferis pro disiĝo kaj formiĝo de nova partio nomata simple Mana, kio signifas en la maoria „prestiĝo”, gajnis tri mandatojn; Mana nur unu. Disiĝis la partio, kiam unu el ĝiaj membroj, Hone Harawira, malvolis kunlabori kun la reganta Nacia Partio kontraŭ sia emo subteni malriĉulojn. La Verda Partio akiris 14 seĝojn (11 % de la porpartiaj voĉoj), sian ĝis nun plej bonan rezulton.

Ĉefministro

La Nacia Partio sub sia estro kaj ĉefministro John Key [ĝon ki] gajnis 59 seĝojn (47 % de la porpartiaj voĉoj) – la plej grandan nombron, kiun ricevis iu ajn partio, dum oni uzas ekde 1996 t.n. miksmembran proporcian sistemon (simile al tiu en Germanio). En 2002 la partio rikoltis nur 20 %.

La Laborista Partio ricevis 34 seĝojn (27 %). Malpliiĝis ĝia subteno ŝajne pro la populareco de la ĉefministro, John Key. Post la elekto rezignis kaj la estro kaj la vicestro de la Laborista Partio. La elektita nova estro estas David Shearer [dejvid ŝira], parlamentano dum nur du jaroj. Antaŭe li laboris ĉe diversaj internaciaj organizaĵoj, inkluzive de Unuiĝintaj Nacioj en Irako.

La proporcio de civitanoj, kiuj voĉdonis, estis nur 74%. Jen la rezultoj kompare kun antaŭaj elektoj:

PartioMandatoj 2008Mandatoj 2011
Nacia5859
Laborista4334
Verdula914
NZ Unue08
Maoria53
Mana-1
AKI51
Estonteco Unuiĝinta11
Progresema1-
Sumo122121

Por atingi parlamentan plimulton Key marĉandis kun la unupersonaj „partioj”, donante al iliaj unuopaj membroj ministrajn postenojn. La reprezentantoj de AKI kaj EU fariĝis ministroj, kvankam ekster la kabineto, kaj do tiel malgraŭ eta elcento de la voĉoj tamen ludas grandan rolon en la nova registaro.

La Maoria Partio konsentis subteni la registaron pri konfido kaj monlivero, sed rajtas voĉdoni kontraŭ la propono parte forvendi diversajn energikompaniojn posedatajn de la registaro. La du kunestroj de la Maoria Partio ricevis ministrajn postenojn ekster la kabineto.

Programo

En la unua mandatperiodo de la Nacia Partio (2008-2011) la registaro adoptis mezan vojon, ekzemple ĝi promesis daŭrigi la socihelpan sistemon „Labori por familioj” kaj ne privatigi ŝtatajn entreprenojn, inkluzive de banko kaj energikompanioj. Kiam la publiko protestis kontraŭ proponoj mini en naciaj parkoj, la registaro cedis.

Ĉi-foje ĝi revenis al siaj pli kutimaj, dekstremaj programeroj, ekzemple vendi ĝis 49 % akciojn en kelkaj energiorganizaĵoj. La registaro prezentas tion kiel eblon por investemaj civitanoj gajni monon el la rento de akcioj.

Por diferencigi sin de la Nacia Partio, la Laborista Partio prezentis planojn interalie por malrapide pliigi la pensian aĝon (por ŝpari monon dum la proporcio de maljunuloj pligrandiĝas) kaj forigi aldonvaloran imposton pri freŝaj fruktoj kaj legomoj (por helpi al malriĉuloj toleri la elspezon por bonaj manĝaĵoj). Tiuj proponoj ne multe ekscitis, do oni ne atendas, ke la Nacia Partio ilin adoptos.

Referendumo

Samtempe kun la parlamenta baloto okazis referendumo por decidi, ĉu daŭrigi la miksmembran proporcian elekto-sistemon. El la voĉdonintoj 56% jesis kaj 41% neis, do restos la sistemo. Tamen sekvos enketo, ĉu eblos ĝin iel plibonigi.

Intertempe verduloj demandas, ĉu la registaro kapablus reagi al mara ekologia katastrofo. La demandoj sekvas la pereon de kontenera ŝipo sur rifo 22 kilometrojn for de Tauranga.

En la maron likis centoj da tunoj da petrolo el la ŝipo kun 22 filipinaj maristoj, registrita en Liberio, posedata de greka kompanio, kaj luita de alia. Necesis ses semajnoj por forigi la enmaran brulaĵon.

Industriistoj

Malfacilan jaron finis Nov-Zelando per pluaj tertremoj (la plej forta: 6,0 laŭ Richter-skalo) en Christchurch. Multaj urbanoj devis ripari siajn hejmojn jam la trian, kvaran aŭ eĉ kvinan fojon en la lastaj 15 monatoj. Industriistoj anticipas multan laboron por rekonstrui la urbon, sed pro la daŭraj tremoj tio prokrastiĝas.

Tri internaciaj taksistoj de kreditindeco reduktis la kreditan klasifikon de NZ pro duboj pri la nivelo de privataj ŝuldoj. Problemoj en Eŭropo kaj Nord-Ameriko ombre efikas sur la ekonomian situacion ankaŭ en Nov-Zelando.

Dume protestantoj okupadas lokojn en la ĉefaj urboj, kiel aliloke tra la mondo, kontraŭ avareco kaj korupto de la plej riĉaj homoj kaj (precipe) kompanioj.

D. E. ROGERS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de D. E. Rogers el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07