Grander-akvo mirakla

Kiel furorigi turismon en nekonata regiono? Reklamu, ke via kuracbanejo aŭ hotelo disponigas senpage Grander-akvon al la gastoj! La „sistemo” tute simplas. Vi aĉetas la Grander-aparaton, muntas ĝin je akvodukto, kaj tuj la trafluanta akvo havas miraklajn ecojn. Johann Grander, la „inventisto”, asertas: „Nia akvo, kiu pro multaj ŝarĝoj ne plu posedas la praan purecon, rericevas per Grander-akvovivigo la prainformon, kiun ĝi bezonas por rekonstrui sian forton por mempurigo.” Ĉu komprenite? La mirakla sorĉilo kostas nur pli-malpli 1000 eŭrojn. Grander daŭrigas: „Suno, luno kaj la tuta kosmo nature oscilas kun la tero kaj komunikas pere de la elemento akvo.”

Alta informo

Laŭ klarigo de Grander la principo „funkcias” jene: Normala senviva akvo fluas tra la modulo, kiu entenas informo-akvon, sen iel tuŝi ĝin. La elfluanta akvo havos „altan informon”. La modulo bezonas nek elektron, nek ian kemian substancon, kaj oni ne bezonas ĝin iel varti aŭ flegi. Vera miraklo! Tiu „atingaĵo iris ĉirkaŭ la mondo” kaj estas aplikata en domoj, naĝejoj, hoteloj, bienoj kaj industrio. Laŭdire Grander-akvo konserviĝas pli longe ol normala akvo; gustas pli bone; agrablas dum duŝado; kreskigas plantojn; helpas ŝpari lavopreparaĵon kaj eĉ protektas vian hejtinstalaĵon.

Ĉu vi ankoraŭ ne kredas? Daŭrigu ĉe www.grander.com en kvin lingvoj.

Procesoj

La biologo Erich Eder sentis sin trompita kaj procesis kontraŭ la firmao Grander. Laŭ verdikto ne temas pri trompo (germane: Betrug), sed oni rajtas paroli pri „esotera sensencaĵo” aŭ „ĉarlatanaĵo”. Alia juĝejo en Munkeno (Germanio) malpermesis aserti, ke Grander-akvo sanigas ekzemple haŭtmalsanojn.

La aŭstra Asocio por Informo al Konsumantoj1 ne rekomendas Grander-akvon laŭ la nuna stato de la naturscienco.

Pliajn informojn vi povas ekhavi en la germanlingva Vikipedio2 sub „Belebtes Wasser”. Tie vi povas legi, ke en Nov-Zelando iu firmao devis punpagi 72 000 eŭrojn, ĉar ĝi vendis Grander-modulojn.

Pasintsomere mi vizitis la kuracbanejon Loipersdorf en orienta Stirio, kie mi trinkis Grander-akvon kaj ankaŭ naĝis en ĝi. Poste mi tre bone fartis, ĉar normala akvo restas normala akvo.

1. www.konsument.at
2. de.wikipedia.org/wiki/Granderwasser
Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07