Du balotoj, du surprizoj

En Kroatio kaj Slovenio samtage, la 4an de decembro 2011, okazis ĝeneralaj parlamentaj balotoj.

En Kroatio temis pri regulaj balotoj post kvarjara regado de koalicio, kiun gvidis HDZ, la tradicia dekstra partio, fondita de la unua kroata prezidanto Tuđman. Ĝi regis ekde 1990 krom dum trijara interrompo. Ĝia preskaŭ 20-jara regperiodo kondukis al tio, ke la lando, kiu en 1991 ŝuldis proksimume 4-5 miliardojn da dolaroj, nun ŝuldas pli ol 50 miliardojn.

Ĝi ŝuldas ĉirkaŭ 110 % de sia jara malneta produkto, do proksimume same kiel la krizaj Irlando, Portugalio kaj Italio. La industrio estas komplete detruita kaj la problemoj multobliĝis ĉiuflanke. La regperiodon de HDZ aparte karakterizis korupto. Eĉ kelkaj plej superaj funkciuloj nun estas en malliberejo, inter ili la antaŭlasta ĉefministro Ivo Sanader.

Inversiĝo

El la nunaj balotoj fine rezultis kompleta politika inversiĝo pro la popola volo. El 157-seĝa parlamento 80 lokojn gajnis la maldekstra koalicio, konsistanta el Socialdemokrata Partio, Kroatia Popola Partio, Istria Demokratia Partio kaj Partio de Pensiuloj.

La ĝisnuna gvidpartio HDZ gajnis 47 parlamentlokojn kaj pluraj pli malgrandaj partioj la ceterajn.

La novan registaron, kiun gvidos la socialdemokrato Zoran Milanović, atendas tre nepopulara laboro. Necesos multaj reformoj, kiuj unue malbonigos la staton de pluraj tavoloj de la loĝantaro.

Kompromisi

Se sukcesos la ŝanĝoj, la nova registaro verŝajne ne estos reelektita en la posta periodo. Tamen ĝi havas idealan ŝancon efektive ion fari, ĉar ĝi ne devos kompromisi kadre de strangaj koalicioj.

Elemento favora estos la aniĝo de Kroatio en EU ekde la 1a de julio 2013, kion konfirmis la Eŭropa Parlamento la 1an de decembro. Restas nur la lasta ago: referendumo, kiu okazos en Kroatio iam en 2012.

Surprizo

Slovenio, najbara lando, jam sep jarojn membro de EU, havis eksterordinarajn balotojn post trijara koalicia registaro, kiun gvidis socialdemokrato Boris Pahor. Pro malkonsentoj ene de la koalicio falis la ĝisnuna registaro kaj oni balotis por nova parlamento.

Kvankam dum la antaŭbalota periodo la publika opinio montris, ke avantaĝon havas la dekstra Slovenia Demokratia Partio de Janez Janša, okazis dum la baloto surprizo. Plimulton de la voĉoj gajnis nove fondita Pozitiva Slovenio, gvidata de la nuna urbestro de Ljubljano, Zoran Janković.

Pro 29 % de la voĉoj ĉi tiu partio gajnis 28 lokojn en la 90-seĝa parlamento. Plia surprizo estas Listo de Gregor Virant, kiu establiĝis ankaŭ antaŭ nur kelkaj semajnoj kaj gajnis 9 % de la voĉoj. Tiel ĝi fariĝis post la Slovena Demokratia Partio de Janša kaj la Socialdemokrata de Pahor la kvara plej forta grupo en la parlamento.

Maldekstrulo

Do malgraŭ tio, ke falis la maldekstra registaro, ŝajne la nova registaro denove estos maldekstra, ĉar Zoran Janković proklamas sin maldekstrulo. Verŝajne li koalicios kun la Socialdemokrata Partio kaj ceteraj malgrandaj partioj.

Janković estas manaĝero. Antaŭ ses jaroj li estis direktoro de sukcesa slovena vendejo-ĉeno. Tiam li ekokupiĝis pri politiko kaj fariĝis urbestro de Ljubljano kiel eksterpartia kandidato. Li sukcese gvidis la urban registaron kaj iĝis tre populara. Li estis duan fojon elektita kiel urbestro kaj nun iĝos ĉefministro.

Ĉu Janković sukcese solvos la problemojn de kreskanta senlaboreco, maljuniĝanta popolo kaj fortaj sindikatoj, kiuj blokas reformojn rilate emeritojn kaj laboro-leĝojn, ankoraŭ ne certas. Ĉiuokaze la problemoj de Slovenio malpli grandas ol tiuj de Kroatio.

Zlatko TIŠLJAR

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Zlatko Tišljar el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07