La biciklo de mia patro

En mia infanaĝo biciklo, aĉetita de mia patro antaŭ la fondiĝo de la Ĉina Popola Respubliko en la jaro 1949, profunde impresis min. Senfarbigite pro frotado, ĝi perdis koloron, kaj oni ne sciis ĝian produktodaton. Strioj sur la pneŭmatikoj platiĝis pro eluziteco, tiel ke ĉe kelkaj lokoj estiĝis tuberoj ŝvelintaj pro tro da aero. Por eviti krevon la patro metis pecon de malnova kaŭĉuka bendo en ĝin. Tio igis la bendojn neunuformaj, kaj biciklante, oni sentis sin ritme ĵetata supren kaj malsupren, kvazaŭ oni veturus sur malglata vojo. Tamen la biciklo estis importita el eksterlando kaj havis faman markon. Viŝante la biciklon, mia patro ofte en fiera tono diris: objekto kaduka, tamen solida. Ĝi ja portis la patron de kampoj al kampoj por semado kaj rikoltado; de vilaĝoj al vilaĝoj, proksimaj kaj malproksimaj, por labori kiel dungito en foiro. Tagon post tago kaj jaron post jaro la patro tenis sur sin grandan ŝarĝon, vivtenante la tutan familion kun kvar filoj.

La biciklo impresis min pleje ne nur pro sia aspekto aŭ fama produktmarko, sed pro la tol-dusako triangula, eluzita kaj pendanta sur la supra bicikloframo. Enmetiĝis en la dusakon sonĝo de mia infaneco. Mi naskiĝis meze de la 1960-aj jaroj. En mia memoro mia patrino estis malsanema, kaj tri knaboj naskiĝis antaŭ mi, la plej aĝa 12 jarojn antaŭe. La tuta familio dependis de mia patro sola. Kiel malfacilaj estis la tagoj. Nia ĉefa nutraĵo estis sorgo. La sorgograjno ĉe ni, en sud-orienta Shanxi-provinco, estis malsama ol tiu de aliaj lokoj. Ĝi estis amare acerba kaj malfacile englutebla, kaj kaŭzis internan varmon al la manĝantoj, precipe al la infanoj, tiel ke ili ne povis elfeki eĉ post pluraj tagoj kun ventro ŝvelanta kaj vangoj ruĝe febraj. Fine ili plu ne povis elteni la suferon de konstipiĝo, kaj levante la postaĵon petis sian patrinon bastonete elfosi la ferbulan fekaĵon. Eĉ tiajn nutraĵojn kiel sorgo oni ne povis sufiĉe manĝi. La vivkondiĉoj de urbanoj estis pli bonaj ol la niaj. Onidire, kiu ĝuas la havigitan grenon, tiu vivas en paradizo. Vidante, ke miaj amiketoj, kies familioj venis el urbo, manĝas vaporumitan panon el maizfaruno, mi salivumis kaj pensis, kiel feliĉe, se mi povus ĝui vaporumitan panon ĉiutage.

Por ŝtopi la stomakon de la familianoj, mia patro iris al la kampoj seninterrompe ĉiutage, kaj laboris de frua mateno ĝis malfrua vespero. Krome en la morta sezono de agrikulturaj laboroj li ankoraŭ serĉis kromokupojn. Antaŭ la jaro 1949 miaj patro kaj onklo iam entreprenis mezgrandan restoracion, kiu famis pro bone kuirita frap-patkuko kun peklita viando en nia regiono, kaj ĝis nun en la loka anekdotlibreto oni povas trovi la registron Frap-patkuko de Fratoj de Familio Wei. Cirkulas la diraĵo: „Foiro vizitinda, kruroj lacegaj; se patkukon nemanĝanta, larmojn elfluiganta”. En tuta jaro, kiam okazis foiroj kaj solenoj en urbetoj kaj vilaĝoj, nordaj kaj sudaj, mia patro nepre estis konkure invitita de diversaj restoracioj kiel dungita patkukmajstro. La dungintoj pagis al mia patro 2,5 juanojn por ĉiu tago. Reveninte, la patro devis doni 2 juanojn al la Produkto-grupo, kaj nur 0,5 juanon lasis al si mem; tamen en tiu periodo ĝi jam estis ne-neglektebla enspezo.

Kutime la foiro daŭris tri aŭ kvar tagojn. Mi fingre kalkulis la tagojn, kiam estis la tago, en kiu mia patro revenos. Mi ofte kuris eksteren de la pordego, sidante sur la ĉeval-surrajda ŝtono, gape fiksis la rigardon al la fino de la vojo, kaj atendis mian patron. Kiam lia figuro aperis ĉe la horizonto, mi trotis al li samkiel gaja pasero. Ŝajnas, ke la patro jam antaŭatendis ĉi tian scenon. Descendinte de la biciklo kun rideto, li karesis mian kapon, kaj levis min facile sur la supran framtubon, kaj puŝis la biciklon hejmen. Kiam la biciklo haltis en la korto, la patro demetis min teren. Li etendis la manon en la dusakon ĝis fundo, kaj mi fiksis mian rigardon kun plena espero. Li elprenis pecojn de sekaj patkukoj kaj donis pecon al mi. Ĝi estis trezoro, ĉar laŭ mi ĝi estas tre dolĉa kaj bongusta. Tiumomente mi sentis min tre feliĉa. Mia bela infanaĝo forpasis en atendado de la reveno de mia patro.

Post pli ol dek jaroj, kiam mi vizitis la gimnazion, furoris biciklado. Por kelkaj miaj kunlernantoj, kies gefratoj jam perlaboris, tial kun bonaj vivkondiĉoj, tiuj familioj aĉetis biciklojn kun markoj Yongjiu aŭ Feige. Dimanĉe aŭ post lernejaj horoj ili ofte bicikle vetkuris sur la placo antaŭ la domo de La Revolucia Komitato de la gubernio. Mi avide rigardis ilin, kaj fojfoje intencis preni la biciklon de la patro kaj konkuri kun ili. Sed vidante la biciklon kun kaduka ferframo, mi perdis la kuraĝon. Foje, tikla allogo en la koro venkis min, ke mi, kun granda kuraĝo, elstiris la biciklon de la patro. Iuj rigardis min kaj mian biciklon kun malestima mieno. Unu diris: „Ha! Kiel kaduka biciklaĉo. Ĝi devas esti ĉe brokantisto. Kun tia objekto, ĉu vi aŭdacus vetkuri kun ni?” Liaj vortoj forte atakis min, ke mia vizaĝo tuj brulis kvazaŭ mi estus kaptita ŝtelisto, ne sciante kien fuĝi. Mi hejmenrevenis konfuzite kun la biciklo. En tiu tempo mi juna kaj neprudenta opiniis, ke la kaduka biciklo alportas al mi humiliĝon, kaj de tiam mi decidis neniam veturi per ĝi.

Nia vivo iom post iom ŝanĝiĝis, kaj oni ne plu zorgis pri ĉiutaga pano, amara sorgofaruno ja estis historiaĵo. Nia familio havis novajn biciklojn. En la jaro 1986 forpasis mia patro, kaj iu parenco forprenis la malnovan biciklon. Mia patrino diris: „Kiam via patro vivis, la parenco venis multajn fojojn kaj volis aĉeti la biciklon kontraŭ alta prezo, sed via patro rifuzis.”

La biciklo de la patro jam longe forestis en mia vivo, sed ĝi restas freŝa en mia memoro. Ĉiam, kiam mi rememoras pri mia patro, mi kvazaŭ vidas, ke li klinas la talion kaj palpe serĉas sekajn patkukojn en la bicikla tol-dusako. Tiu sceno estas tre larmiga. Neforgeseblaj estas la travivaĵoj dolĉaj kaj amaraj. Ili ĉiam dronigas min en neesprimeblaj sentoj, kaj mi longe ne povas liberiĝi el ili.

Memorante la biciklon, mi ĉiam vidas la patron ridetantan al ni. Ho, mia neforgesebla biciklo, mia kara patro!

WEI Yubin

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Wei Yubin el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07