Batas ne plu la koro de Biafro

Vekiĝis niĝerianoj la 26an de novembro kaj ili informiĝis pri la forpaso de homo neforgesebla en la historio de la lando. En 1967 Chujwuemeka Odimegwu Ojukwu sendependigis la sud-orientan parton de Niĝerio: sekvis tri jaroj da interna milito, dum kiu mortis pli ol miliono da homoj.

Niĝerio estas lando kun pli ol 250 etnaj grupoj kaj preskaŭ 450 lingvoj. La tri ĉefaj gentoj kaj lingvoj estas la igba (sud-oriente), la haŭsa (norde) kaj la joruba (sud-okcidente).

Ojukwu, kolonelo en la niĝeria armeo, kaj la unua soldato kun universitata diplomo, en 1957 fariĝinte armeano, rifuzis akcepti la masakron de sia Igbo-popolo kaj deklaris la sud-orientan regionon Respubliko de Biafro.

Subpremataj

La federacia registaro sub la tiama ŝtatestro generalo Yakubu Gowon rifuzis akcepti la apartigon de la sud-orienta regiono. Subtenata de la eksa kolonia mastro, Britio, ĝi ekmilitis kontraŭ la nova nacio. Biafranoj estis subpremataj kaj mortigataj per armiloj de la okcidentaj povoj. En 1970 Ojukwu forfuĝis al Ebur-Bordo – unu el nur kvin afrikaj landoj, kiuj agnoskis Biafron.

Post prezidanta pardono Ojukwu revenis al Niĝerio en 1982 kaj fariĝis denove la voĉo kaj koro de sia Igbo-popolo. Du fojojn li provis fariĝi prezidanto de Niĝerio. Li ricevis altajn honorigojn, inkluzive de la titolo Eze Igbo Gburu Gburu – La reĝo tutmonda de la Igbo-gento.

Justeco

Ankoraŭ restas movado inter la igboj por sendependigi Biafron. Tamen la morto de Ojukwu je la aĝo de 78 jaroj markas finan fazon en la realigo de nova biafra respubliko. Ĝis nun neniu igbo sukcesis transpreni la gvidan rolon de Ojukwu kiel batalanto por justeco kaj liberigo.

Pro tio ne surprizas, ke pli ol 49 milionoj da igboj nun prilamentas la forpason de la patro de la gento kaj ties simbolo en Niĝerio.

La nuna prezidanto de Niĝerio, Goodluck Jonathan, parolis pri la „amego [de Ojukwu] por sia popolo, lia sento pri justico, justeco kaj egaleco, kiuj devigis lin ludi sian gvidan rolon en la niĝeria interna milito”.

Princo Henriko OGUINYE/pg

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye/pg el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07