Pastroj ribelas

Ĝisfundan krizon travivas la katolika eklezio en Aŭstrio. Pli kaj pli da kredantoj forlasas sian kredon.

En Aŭstrio, kies loĝantaro superas 8 milionojn, ekzistas 15 agnoskitaj religioj. La plej granda estas la katolika kun nuntempe 5 500 000 anoj. Inter 1994 kaj 2010 sume ne malpli ol 730 000 malaliĝis. Tiu nombro sole en 2011 certe estos draste pli ol cent mil.

Por tio ekzistas diversaj kialoj:
– En ekleziaj lernejoj kaj infanvartejoj centoj da infanoj estis mistraktataj;
– Oni ne plu kredas, ke Dio ekzistas;
– La ekleziaj impostoj tro altas;
– Mankas reformoj.

Pastra iniciato

Por kontraŭbatali tiun evoluon la pastro Helmut Schüller fondis la Pastran Iniciaton. Jen la ĉefaj reformideoj:
– Mesoj gvidataj de laikoj, ankaŭ sen pastro;
– Pastreco ankaŭ por edziĝintoj kaj virinoj;
– Komunio ankaŭ por divorcintoj kaj reedz(in)iĝintoj;
– En ĉiu paroĥejo deĵoru aŭ pastro aŭ alia persono, kiu flegas la kontakton kun la kredantoj;
– For la celibaton ktp.

Leterbombo

Helmut Schüller naskiĝis en 1952 kaj pastriĝis en 1977. Poste li laboris kiel vicpastro kaj instruisto pri religio. En 1991 li iĝis la ĉefo de la sociala organizaĵo Caritas [karitas], kiu helpas al malsanuloj kaj malriĉuloj. Pro la modela laboro li ricevis la premion „Gvidanto de la jaro 1993 de la Viena Ekonomia Universitato”. En la sama jaro li preskaŭ iĝis viktimo de letera bombo, kiun oni ĝustatempe trovis.

La ĉefepiskopo de la ĉefdiocezo Vieno, Christoph Schönborn, dungis lin kiel ĝeneralan vikarion, sed jam kvar jarojn poste li eksoficigis lin pro tro profunda diverseco de opinioj inter li kaj Schüller. La tiurilatan leteron Schönborn ne persone transdonis al Schüller, sed metis ĝin nokte antaŭ lian pordon.

La 25an de aprilo 2006 Schüller kune kun la monaĥo Udo Fischer prezentis la Pastran Iniciaton, kiu kritikas la kunfandon de malgrandaj paroĥejoj al pli grandaj kaj subtenas la kunlaboron de ĉiuj baptitoj kadre de la eklezio.

La 19an de junio 2011 aperis Aufruf zum Ungehorsam (alvoko al ne-obeo), kiu postulas la pastrecon de virinoj kaj edziĝintaj viroj kaj informas, ke predikos estonte ankaŭ laikoj.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07