Pri kulpo de kulpigisto

Kiam vi grave malsaniĝas aŭ estas viktimo de akcidento, oni verŝajne transportas vin al hospitalo por flegi vin. La teamo de kuracistoj kaj flegistoj fine decidas, kiam vi sufiĉe resaniĝis por reaperi en la socio.

Imagu, ke vi vivus en socio, kie oni kondukus vin al medicina juĝisto, kiu unue esploras, ĉu vi kulpas pri perforto de via korpo, kaj poste decidas, por kiom da tempo oni enŝlosos vin en hospitalon, ne surbaze de via malsanstato, sed surbaze de via kulpeco.

Tiel nuntempe agas niaj juĝistoj en kazo de krimo. Estas por mi strange, ke juĝisto povas decidi, post kiom da jaroj krimulo estas preta por reaperi en la socio.

Nehumana

Strangas tiu diferenco inter persona fiago kaj socia delikto. Eĉ homo, kiu ekzemple mem preskaŭ neniigis sian hepaton pro drinkado kaj diboĉado, ricevas komfortan liton en hospitalo kaj zorgojn de kuracistoj kaj flegistoj. Homon, kiu faris socian fiagon, oni enkarcerigas en fojfoje nehumanaj cirkonstancoj. Nuntempe procesoj de gravaj krimoj ricevas grandan atenton de la amaskomunikiloj. Post la verdikto oni kutimas intervjui la viktimojn aŭ eventuale la parencojn en kazo de murdo. Kelkaj homoj – kaj feliĉe tiuj plioftiĝas – esprimas ĉefe la deziron, ke oni malhelpu la ripeton de tia krimo. Sed plej ofte mi havas la impreson, ke la „kontento” de la intervjuito proporcias al la severeco de la verdikto. Montriĝas precipe venĝemo. Venĝemo ne estas bona rimedo por plibonigi la interhomajn rilatojn. Kulpeco kaj punado estas esencaj elementoj en la eduksistemoj en la mondo, sed la venĝemo en la punado kaŭzas, ke sociaj konfliktoj persistas.

Ĉu flegi aŭ venĝi

Ĉu eble la kialo por la diferenco de traktado inter fizika kaj mensa malsanulo estas, ke medicino havas tre longan historion, dum psikologio kaj psikoterapio estas tre junaj. La – ofte prave – pridubataj rezultoj de psikoterapioj supozeble kaŭzas mankon de atento por flegi deliktulojn anstataŭ venĝi pro spertitaj suferoj.

Nur en la pasinta jarcento oni komencis atenti pri mistraktadoj kaj perfortoj de infanoj fare de gepatroj kaj edukistoj. Tio, kio dum jarcentoj restis plejofte kaŝita, nuntempe provokas indignon. Kaj nun ankaŭ montriĝas, ke ofte temas pri „tradicioj”: plenkreskuloj kaŭzas ĉe siaj infanoj, kion ili mem suferis de siaj gepatroj aŭ edukistoj.

Sed nur antaŭ kelkaj jardekoj iom post iom vekiĝis la konscio, ke eĉ plej bonvolaj gepatroj ne sukcesas plenumi la bezonojn de siaj infanoj, ĉar plenkreskula menso tro diferencas de la infana. Kaj do eĉ en plej harmonia familio infanoj povas travivi traŭmatajn spertojn. Elimino de ties nocaj efikoj ĉe plenkreskuloj estas defio por la plej novaj terapioj.

Flegi deliktulojn

Resume mi opinias, ke vera socia progreso eblas, nur kiam oni pli kaj pli atentos pri la flegado de deliktuloj anstataŭ venĝi pro spertita mizero. Por multaj homoj estas malfacile akcepti, ke krimuloj ankaŭ estas homoj, precipe kiam temas pri deliktoj kontraŭ infanoj. Mi ankaŭ konscias, ke ankoraŭ nepre necesas enŝlosi krimulojn por evitigi novajn viktimojn, sed tiuj ricevu humanan atenton kaj flegon. Kaj ĉu ne estus pli efike, se juĝisto lasus la decidon pri la daŭro de enkarcerigo al teamo de terapiistoj kaj flegistoj kaj gardistoj? Evidente tiuj faros erarojn kaj eble liberigos personon, kiu redeliktos. Sed tiaj eraroj ankaŭ nuntempe okazas, ĉu ne?

Ivo DURWAEL

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Ivo Durwael el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07