Monfalsada ekonomio

Ekde la invento de mono kiel interŝanĝilo la kvalito kaj origino de moneroj estas afero severe kontrolata de la registaro. Eĉ ĝis modernaj tempoj en Anglio ekzistis kruelaj formoj de puno por tiuj, kiuj aŭdacis stampbati siajn proprajn monerojn. Bedaŭrinde, la brita registaro nun ne uzas ĉiujn disponeblajn rimedojn por kontraŭagi falsadon de moneroj.

La Kristnasko de la jaro 1124 estis neforgesebla por la anglaj monfaristoj. Laŭ la kutimo de la epoko, la oficialaj monfaristoj pagis al la reĝo por la rajto stampbati la arĝentajn pencojn bezonatajn por la tiam limigita komercado en la lando. Tiu libera entrepreno fariĝis tre profita. Bedaŭrinde, tiam kaj nun, inflacio estis problemo. Homo havanta pundon ne povis aĉeti valoron de penco en merkato. Tiu situacio kaŭzis maltrankvilon inter la ordinara popolo, kaj kulpulon oni devis trovi. La reĝo venigis la monfaristojn al la reĝa palaco en Winchester (urbo en la suda Anglio). Anstataŭ renkontiĝi por festa manĝo, la monfaristoj estis akuzitaj pri la fuŝmikso de bazaj metaloj kun arĝento en stampataj moneroj. Kiel puno, oni fortranĉis la testikojn kaj la dekstran manon de la monfaristoj.

Estas multaj metodoj por falsi

Kiel falsi moneron? Se oni havas moneron faritan el noblaj metaloj – oro kaj arĝento – tre evidenta artifiko estas fandi la aŭtentikan moneron kaj aldoni bazan metalon, kiel kupro aŭ plumbo, kaj poste restampbati falsajn monerojn konservante la motivojn de la aŭtentikaj, sed nun en multe pli granda kvanto. Evidente, ĉar kupro estas malpli densa ol oro kaj arĝento, la falsitaj moneroj pezas malpli ol la aŭtentikaj, kaj tion oni facile povas malkovri.

Interese, ke iu tre malutila blanka metalo havanta pli altan densecon ol oro, kaj pro tio iam interesa al falsistoj, fariĝis metalo kun valoro multe pli alta ol oro. Tiu malutila metalo nomiĝas plateno.

Pli simpla tekniko taŭga por etaj falsistoj estas la uzado de bazaj metaloj havantaj malaltan fandopunkton, kutime pro la utiligo de alojo plumbobazita, kaj ŝablonoj preparitaj per metodo uzanta harditan argilon. La metodo rezultigas monerojn en koloro arĝenteca, kiu malsamas ol la koloro de la aŭtentikaj moneroj. Por ke ili nerimarkite cirkulu, oni devas ilin orfarbi.

Grandegan ekzemplon de stulteco donis la reĝa monerfarejo de Britio en 1887. Oni stampbatis arĝentan sespencan moneron (6 pencoj egalis 0,025 pundojn) kaj oran duonsuverenon aŭ duonpundon. Ambaŭ moneroj havis esence la saman grandecon kaj fasonon, kaj eĉ mankis la indiko de la valoro de la moneroj. Neeviteble, falsistoj tuj or-tegis la sespencajn monerojn interŝanĝante ilin kiel duonpundojn kun nesingarduloj. En la sama jaro la registaro agnoskis sian fiaskon kaj redesegnis la monerojn.

Kompreneble, tiaj falsaĵoj prezentas aprezindan lukron, nur se estas granda diferenco inter la kosto de la bazaj metaloj uzataj de la falsistoj kaj la kosto de la altvaloraj metaloj uzataj de la registaro. Tamen la registaro, estante super siaj propraj leĝoj, kopiis ankaŭ plurajn friponaĵojn de falsistoj kaj nun mem uzas bazajn metalojn en la farado de moneroj.

Ĉiam kaj ĉie

Oficiala malnobligo de valuto okazis en malsamaj epokoj kaj lokoj, kiam ajn la registaro bezonis pli da mono, ol tiom, kiom la fisko povis laŭleĝe provizi. Pli konataj ekzemploj okazis dum la finaj momentoj de la romia imperio kaj dum la reĝado de Henriko la Oka en Anglio, kaj nuntempe tra la tuta mondo. En la okazo de britaj moneroj la ŝanĝo komenciĝis dum la unua mondmilito, kiam oraj moneroj estis anstataŭigitaj per bankbiletoj. Kelkajn jarojn poste, en 1920, en arĝentaj moneroj de meza valoro la arĝenta parto reduktiĝis de 92,5 % al 50 %. Post la dua mondmilito ankaŭ arĝentaj moneroj estis anstataŭigitaj per aliaj, ĉi-foje faritaj el blanka, kupronikela alojo senarĝenta. En 1983, kiam eĉ presi bankbiletojn en nominala valoro de unu pundo fariĝis multekoste, la pundo reaperis kiel monero el latuno, kvazaŭ insulto al sia glora formo ora. Kiam la ŝtato mem malnobligas sian oficialan metalan monon, tio malebligas al falsistoj akiri lukron per siaj falsaĵoj. Tial falsistoj nuntempe koncentriĝas en la falsado de bankbiletoj.

Tamen en Britio la brita pundo ankoraŭ havas sufiĉan aĉetpovon, kaj ankaŭ ĝia malalta stampkosto faras ĝin tre alloga por falsado, precipe ĉar ĝi estas stampbatita el tre simpla latuna disko kaj preskaŭ tute ne havas sekurecajn trajtojn. En la komenco falsaj pundomoneroj estis falsataj etskale fare de malgrandaj falsistoj uzantaj monerŝablonojn kaj procezon kun malalta temperaturo por fandi plumbajn alojojn. Tiuj „moneroj” estis tiam ortegitaj kaj farbitaj, sed dum ilia cirkulado tuj montriĝis la maldureco de la plumba alojo, kaj la subita eluziĝo de la ora tegaĵo evidentigis la falsan naturon de la moneroj. Kompreneble, la malfeliĉa ricevinto de tiaspeca falsa monero tiam konstatis, ke iu fripono lasis lin kun ne interŝanĝebla monero batstampita kelkajn semajnojn aŭ monatojn antaŭe.

Profesie kaj industriskale

Nuntempe la situacio pri falsado de moneroj ŝanĝiĝis draste. Falsaj moneroj estas amasproduktataj per kompleksa imitado de la procezoj de la reĝa monerfabrikejo, uzanta rondajn, malplenajn diskojn eltranĉitajn el latuna lameno, kaj la diskoj estas tiam stampataj per altpremaj presiloj. La kvalito de tiuj latunaj falsaĵoj varias, sed ordinare ĝi estas pli ol sufiĉa por ĉiutaga negocado. La falsitaj moneroj kutime povas esti trovataj de homoj kun akraj okuloj kaj sufiĉaj konoj pri falsaĵoj, sed la kvalito de kelkaj falsaĵoj estas tiel bona, ke eĉ la plej trejnitaj okuloj fojfoje ne distingas inter falsa kaj aŭtentika monero.

Kontraste al la komencaj moneroj stampitaj el plumba alojo, moneroj faritaj el latuno estas malpli rimarkataj en cirkulado. Ju pli ili estas uzataj, des pli similaj al la aŭtentikaj moneroj ili fariĝas, ĉar neeviteble ili akiras la grataĵojn kaj malpuraĵojn de konstanta manŝanĝo. Falsaj moneroj en Britio eĉ estas trovataj ene de oficialaj monersaketoj disponigataj de la bankoj, kaj en la jaro 2009 ili konsistigis 3,3 % de la pundomoneroj en cirkulado. Ili iĝis konstanta kaj esence nekontestebla parto de cirkulado de moneroj en Britio.

Bizare, cirkuligo de falsaj pundomoneroj fariĝis senviktima krimo, ĉar neniu persono posedanta falsan moneron dubos pri ĝia akcepto fare de alia persono. Kondiĉe ke la registaro kontrolu la proporcion de falsaj moneroj en cirkulado kaj malgrandigu sian oficialan produktadon, la enfluo de falsaj moneroj ne havos kontraŭajn makroekonomiajn rezultojn.

La historio nun kompletigis sian tutan ciklon, kaj Britio reatingis pozicion, kie signifa parto de la nacia mono estas produktata de „privataj monfarejoj”. Tio ne kaŭzos problemon, krom se la brita publiko ne plu fidos monerojn kaj sekve rifuzos akcepti ĉiun pundomoneron kiel ŝanĝmonon. Io simila okazis en Sud-Afriko, kie la monero de kvin randoj, origine simpla latuna monero, devis esti retirita de cirkulado kaj anstataŭigita per multekosta alternativa monero, batstampata el du malsamaj metaloj, unu flava kaj la alia blanka.

Sekureco neglektita

Evidenta solvo por la problemo en Britio estus la enmeto de pliaj sekurecaj rimedoj ene de aŭtentikaj moneroj, kio farus ilin multe pli malfacile falseblaj, sed strange en la jaroj 2004-2007 oni adoptis ĝuste la kontraŭan paŝon. La desegno de la dorsoflanko de la moneroj estis simpla, kaj la rando havis nur du ondajn liniojn, kontraste al la antaŭaj eldonoj, sur kies rando estis skribaĵo, la malamiko de falsistoj.

Ĉu tiu fuŝaĵo estis simple alia ekzemplo de la oficiala stulteco de la registaro, komparebla kun kio okazis al la sespenca monero en 1887? Aŭ ĉu la registaro nur faciligis al la falsistoj la faradon de iliaj falsaĵoj, por ke la falsitaj moneroj estu malpli troveblaj de la ordinara publiko, kio ŝparas al la registaro grandan sumon en la refaro de miliardoj da pundomoneroj en cirkulado? Tre probable moneroj plu estos falsataj, ĝis inflacio reduktos ilian valoron ĝis grado, kie falsado estus neprofitebla okupo.

Intertempe la historio diras, ke estus bona ideo por la nuntempaj oficistoj de la reĝa monfarejo rifuzi iujn ajn invitojn por kristnaskaj vespermanĝoj en Winchester ...

DJ CANE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de DJ Cane el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07