Tiam ... kaj nun

Dum kaj post la dua mondmilito recikligo en Britio ne estis problemo. Varoj kiel butero, sukero, faruno ktp ne estis facile aĉeteblaj. Ili estis porciumitaj kaj kutime vendataj senpakaĵe.

Lakton oni liveris tage al la domo en plenaj boteloj; la malplenajn la laktisto forportis al replenigo. Simile rilate bieron: bierbotelojn oni redonis al la vendisto, por rericevi la antaŭpagon, kiu garantiis, ke oni vere volis redoni la evidente reuzeblajn botelojn.

Dombestoj

Se restis malfreŝa pano, oni moligis ĝin per lakto aŭ akvo, aldonis eble ovon kaj sukeron kaj ĝin kuiris kiel dolĉaĵon. Manĝaĵo-restaĵojn oni simple donis al dombestoj aŭ al kokinoj, kiuj liveris ovojn – en ilia natura „pakaĵo”. Skatoloj aŭ saketoj enhavantaj, ekzemple, ĉokoladojn, nuksojn aŭ terpomflokojn ne ĝenis: tiaj luksaĵoj ne ekzistis.

Vestaĵojn kaj tolaĵojn oni uzadis, ĝis ili disfalis. Fine oni disŝiris ilin en mallongajn rubandojn kaj kunkudris ilin kun juto por krei tapiŝon aŭ planko-kovrilon. Nefumitajn finaĵojn de cigaredoj oni konservis kiel aldonaĵon al memvolvitaj cigaredoj. Hieraŭajn ĵurnalojn oni recikligis en la necesejo por ne aĉeti apartan kaj pli luksan paperon.

Male nuntempe. Ĉio venas pakita, kelkfoje duoble aŭ trioble pakita. Tio signifas, ke necesas alimaniere forigi la pli grandajn kvantojn de rubaĵoj, kiuj nuntempe kreiĝas. Pro tio ekzistas diverskoloraj ujoj por diversspecaj rubaĵoj – kaj en kelkaj urboj en Britio la instancoj minacas per monpuno, se oni metas rubaĵon en malĝustan ujon.

Kartono

Tamen ĉiu komunumo havas sian apartan sistemon por kolekti rubaĵojn. Ekzemple, eblas trovi kolektotage antaŭ ĉiu hejmo verdan aŭ brunan rubujon por ĝarden-restaĵoj (branĉoj, folioj ktp). Blanka sako aŭ kelkloke arĝentkolora ujo entenas kartonon aŭ plaston – sed ne ĉian: nur botelojn.

Iuj komunumestraroj insistas, ke oni apartigu ĵurnalojn disde aliaj paperaĵoj; aliaj estraroj ne. Ekzistas diversaj komunumaj reguloj por manĝaĵo-restaĵoj. Kaj ĉiu havas alian rubujon, ofte grizan, por nerecikligeblaj rubaĵoj, kiujn oni forportas al regiona rubejo – ĝenerale en la kamparo.

Antaŭ duonjarcento, oni senkonscie recikligis varojn. Oni ne parolis pri recikligo: jen simpla kaj natura agado. Nuntempe ĝi fariĝis malpli simpla, pli konscia – „varo” de la socio, en kiu ni volas vivi.

John GOBOURNE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de John Gobourne el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07