Magio kaj mistero

La sekva historio kondukas al Italio, al Piemonto, riĉa je riveroj, lagoj kaj precipe altaj montopintoj. La ĉefaj ingrediencoj de la rakonto estas magio kaj mistero.

Estis tempo, kiam en la montoj kaj la naturaj lokoj de tiu ĉi alpa regiono loĝis eksterordinaraj, magiaj koboldoj, tiel multnombraj, laŭdire, ke ili estigis tutan popolon. Iuj el ili estis ridigaj kaj kuriozaj, dum aliaj estis hororaj kaj ferocaj.

Altaj je 50-60 centimetroj, ili vivis harmonie kun la bestoj kaj la lokuloj, obeante la regulojn de reciproka respekto. Oni asertas, ke kelkaj el ili sukcesis vivi eĉ tri jarcentojn.

Donacoj

Fojfoje la loĝantoj sur Alpoj ekvidis ilin en la denso de la arbaro aŭ apud alpa fonto: plej zorgaj homoj sukcesis eĉ renkonti ilin, ricevante donacojn kaj favorojn. La montaranoj algluis al tiuj estaĵoj la nomon „eta popolo”: dum centoj da jaroj, ili dividis kun ili la nefacilan montaran vivon.

Tial ili konis unu la alian tre bone. Nur tiam, kiam la homoj komencis neglekti tiujn lokojn kaj ekpreferi aliajn aferojn, tiu ĉi antikva rilato fendiĝis.

Inter la membroj de la eta popolo, la plej misteraj kaj strangaj nomiĝas Gottwjarchi,kiuj loĝis en minejoj kaŝitaj en la koro de Alpoj. Temis pri gnomoj kun densa barbo kaj pintaj ĉapoj. Iliaj ĉapoj estis bluaj kaj kovritaj de multaj sonoriletoj (unu por ĉiu jaro de ilia vivo), dum la kazakoj estis plurkoloraj kaj similis al la vestoj de la antikvaj keltoj kaj ankaŭ de la lokaj montaranoj.

Bonŝanculoj

Ili ofte trudprenis multkolorajn ĉemizojn etenditajn por sekiĝi kaj eltiris bekeŝojn. Se oni direktiĝis al ili afable, ili povis rekompenci per altvaloraj donacoj: gemoj, oro kaj aliaj juveloj, kiujn ili nokte lasis antaŭ la pordo de malmultaj bonŝanculoj.

Tiuj ĉi gnomoj posedis tamen kuriozan apartaĵon. Ili havis grandegajn piedojn, malantaŭen direktitajn. Ili neniam surmetis ŝuojn, ĉar laĉi ilin ne estus eble. Tiu karakterizaĵo paradokse igas ilin ege rapidaj kaj facilmovaj. Tamen oni nenial primoku: ili malplaĉe reagis per jaroj da ŝercoj kaj insidoj, de kiuj ne facilus liberiĝi.

Maloftas nuntempe ekvidi ilin, eĉ se en la pasintaj jarcentoj tre multis la aventuristoj, kiuj klopodis ilin kapti por pruvi ilian ekziston. Estis momentoj de la jaro, en kiuj ili pli facile aperis, ekzemple okaze de la kvar plej gravaj keltaj festoj, kiuj ripetiĝas je la komenco de februaro, majo, aŭgusto kaj novembro.

Fungoj

La lokoj, kie oni povis renkonti ilin, estis arbaroj (ĉefe tiuj de koniferoj kaj fagoj), samkiel lokoj riĉaj je fungoj (kiujn ili ŝatis), akvofaloj, fosoj, ruiniĝintaj konstruaĵoj kaj netraireblaj vojetoj, krom la jam menciitaj minejoj.

Ankoraŭ nun, ilia ekzisto estas ĉirkaŭata de mistero. Tamen, se oni eniros senluman montan minejon kaj bone streĉos la orelojn, eble oni povas aŭdi delikatan tintadon de skulptiloj. Estas Gottwjarchi, oni kredas, kiuj disrompadas la malmolan rokon, serĉante pli da altvaloraj mineraloj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07