Bredi alpakojn

Heinz [hajnc] Oberhummer naskiĝis en 1941 en Bischofshofen [biŝofshofen], Aŭstrio, studis fizikon kaj estas nun konata astrofizikisto. De nelonge li posedas bienon, kiun li transformis al bredejo de alpakoj: Alpakahof Wetzlarn, 95 km okcidente de Vieno.

Alpako estas besto, kiu vivas en grandaj aroj en la altebenaĵoj de la Andoj, de 3500 ĝis 5000 metrojn super marnivelo. Ĝi estas membro de la familio kameledoj kaj parencas al aliaj parhufuloj kiel lamo, gvanako kaj vikuno. Alpakoj pezas inter 50 kaj 55 kg kaj altas 90 cm. El la lano de alpakoj oni produktas ŝtofon, same nomitan „alpako”.

Oberhummer ŝatas alpakojn, ĉar ili facile prizorgeblas kaj volonte ludas kun infanoj. Li aĉetis kvin alpakojn, en somero 2007 naskiĝis du idoj.

La fekaĵo de tiu besto havas formon de malgrandaj globetoj. Tie vivas interesa bakterio: Deinococcus radiodurans. Ili ekzistas ankaŭ en fiŝoj kaj vivas sub ekstremaj cirkonstancoj kiel en la antarkta montaro.

Krom malvarmego la bakterio eltenas acidon, malsekecon kaj varmegon. Eĉ tre forta radiado – miloble pli forta ol tiu, kiu ekzistas en la kosmo – ne mortigas tiujn vivaĵojn. La kialo: la bakterio kapablas tre rapide ripari samtempe 500 damaĝojn en sia genaro (desoksiribonukleata acido, DNA).

La genaron de Deinococcus radiodurans oni povas eĉ uzi kiel memorejon por informoj, ekzemple teksto. Tia informo povas konserviĝi dum milionoj da jaroj. Ĝi travivus ankaŭ nuklean militon, post kiu ĉiuj komputiloj ne plu funkcius.

Adreso: Alpakahof Wetzlarn, Wetzlarn 3, 3124 Wölbling, Aŭstrio.

Walter KLAG

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Walter Klag el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07