Laŭ statistikoj el la jaro 2010, la meza aĝo de usonanoj estas 37 jaroj. En la usona ŝtato Teksaso la meza aĝo estas 33,6 jaroj; antaŭ 10 jaroj 32,6 jaroj.
Teksasanoj plu ne tiom aĝas, ĉar la ŝtato de ekonomia vidpunkto tre allogas la junan generacion. Meksikdevenaj estas 38 % de la teksasa loĝantaro: tiu ĉi granda meksika komunumo stimulas konstantan pligrandigon de la loĝantaro.
La teksasa loĝantaro jam atingis 25 milionojn – 25 % pli ol en la jaro 2000.
Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton:
Artikolo de AMik el MONATO (www.monato.be). Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07 |