Poŝtelefono

Mi ĉiam memoras kun rideto kaj plezuro la unuan fojon, kiam sonoris la poŝtelefono de mia najbaro. Tiu afero estis la komenco de mirinda rilato inter mi kaj la viro, kiu estas diligenta posedanto de diverslegoma bieno, kun kiu antaŭe mi nur malofte parolis, ĉar pro multaj kialoj – eduko, vivstilo, aĝo ktp – ni ne povis multe rilati unu al la alia.

Mi estas vilaĝa bazlerneja instruisto. Kvankam mi estis tiam tre juna, tamen mi akceptis la proponon instrui en tia loko, ĉar mi volis, ke baldaŭ mi povu meti ion en la loko por „labora sperto” en mia resumo.

Do tiun tagon, kiam mi per la malaperanta dimanĉa lumo finpreparis la lecionon por la posta tago, mi vidis la viron sidanta sur lulseĝo antaŭ sia domo. Antaŭ kelkaj tagoj ĉiam troviĝis parencoj kaj amikoj, kiuj venis por saluti kaj alparoli lian filon, kiu kutime loĝas en fremda lando. Tiu filo ŝajne prosperis en la fremda lando, ĉar li jam estis ege respektata en la tuta vilaĝo, kaj por laŭdi la sukceson de li, kiu devenis de malriĉa familio, oni ne plu nomis lin per lia vera nomo. Oni nun nomis lin Filo-de-Terkultivisto. Nun relativa silento jam regis en la familio, ĉar tiuj vizitantoj jam ne plu venis. Kaj la junan viron mi ne plu vidis. Ŝajnis, ke li jam reiris al la lando, kie li loĝis.

Kiam mi ekstaris por iri internen post mia lerneja tasko, mi ekaŭdis ekkrion de la maljuna viro. Ŝajnis, ke iu insekto mordis lin. Lasinte miajn kajerojn sur la tablo, mi per ia instinkta movo alkuris al li por helpi lin. Sed kiam mi atingis, mi ekpensis, ke eble ne temas pri ia korpa vundo.

Per la maldekstra mano tenante sonorantan kaj vibrantan poŝtelefonon, li demandis min: „Kion mi faru?” Sed antaŭ ol mi povis respondi, la telefono jam falis el lia mano, ankoraŭ sonoranta kaj vibranta, turniĝanta sur la planko kvazaŭ ĝi estus ia granda vundita muŝo.

„Kaptu ĝin, kaptu ĝin. Ĝi ne forkuru”, kriis la viro al mi.

Kiam mi prenis ĝin, ĝi tuj ĉesis sonori. Rigardante ĝin, mi rimarkis, ke la alvoko estis el fremda lando. „Prenu”, mi diris. „Iu vokas vin, eble tiu denove provos telefoni al vi”, kun rideto ĝentila mi diris al li, decidinte ne diri al li, ke la aparato ne kapablas forkuri.

Turninte sin li demandis: „Kiu vokas min? Mi vidas neniun.” Kaj pri la aparato li diris: „Mia filo donis ĝin al mi antaŭ kelkaj horoj. Tiam li devis tuj foriri kaj do li ne povis klare diri al mi ion ajn pri ĝi.” Li petis min meti ĝin en mian poŝon. Do mi pensis, ke li volas, ke mi helpu al li teni ĝin, por ke ĝi ne perdiĝu. Fakte, mi ne sciis, ke ĝi faras tian sonon. „Ha, vi pravas, jen denove ĝi sonoras.”

Mi prenis ĝin, premis la verdan butonon kaj redonis ĝi al li. „Nun metu ĝin ĉe via orelo kaj parolu.”

Li metis ĝin ĉe la orelo kun la subaĵo supre kaj diris nenion.

„Paĉjo, estas mi, via filo. Kiel vi fartas?”

Gaje li diris al mi: „Ha, el tiu ĉi afero mi aŭdis la voĉon de mia filo, demandantan, kiel mi fartas.”

„Do diru al li, kiel vi fartas.”

„Mi ne estas idioto, ĉu vi komprenas? Vi petis min meti la aferon ĉe mia orelo. Do kiel paroli en ĝin?”

„Ne gravas, li nepre aŭdos vin, se vi parolos.”

„Filo kara.”

„Paĉjo, mi tre ĝojas alparoli vin.”

„Ho, filo, sed vi diris al mi matene, ke vi hodiaŭ reiros al la fremda lando.”

„Jes, mi jam estas tie. Mi nur vokas por informi vin, ke mi spertis bonegan vojaĝon.”

„Ĉu vere vi jam foriris?”, li diris, turnante sin, kvazaŭ li volus scii, ĉu la filo troviĝas najbare. „Mi klare aŭdas vin, kvazaŭ vi estus ĉi tie.”

„Ŝŝ!” mi ĝentile interrompis la diskuton.

„Ĉu vi povas imagi tion?” li gaje diris al mi. „Mi povas klare el tiu ĉi afero aŭdi la voĉon de mia filo, kiu jam estas en fremda lando. Ho, tiuj kiuj fabrikis tiun ĉi aferon, povas levi mortintojn. Mi kredas tion.”

Subite dum du longaj minutoj li ridegis, provante sensukcese halti por klarigi, kial li tiom laŭte ridas. Finfine li ekklarigis: „Mi foje vidis kelkajn homojn en nia vilaĝo surstrate promenantaj tenante siajn orelojn, parolante al si. Mi iam komentis antaŭ iu amiko, ke ŝajnas, ke nian vilaĝon trafas iu terura malsano, kiu kaŭzas frenezecon kaj oreldoloron, pro kiu oni alparolas sin tenante sian orelon. Mi ĉiam miris, kun kompato, ke la frenezuloj estas la homoj kun belegaj vestoj aspektantaj kiel respektindaj homoj. Mi nun komprenas, ke ili fakte tenas ion, kaj mi nun scias, kion ili tenas ĉe siaj oreloj.”

Aŭdinte tion, mi ne provis teni mian antaŭan seriozan mienon. Mi ekridis. „Vidu, vi metas la aparaton inverse. Li ne povas bone aŭdi vin.”

„Pri tio vi ja eraras, mi aŭdas ĉion, kion li diras, kvazaŭ li vokus el najbara domo, mi preskaŭ ne kredas, ke li ja jam reiris alilanden.”

Mi ne volis kvereli kun li, sciante ke lia filo ja miras, kial li ne atentas. Do mi kaptis la telefonon kaj metis ĝin ĉe lia orelo, nun ne inverse.

„Ho, ho, ho”, gaje diris la viro al sia filo, „nun mi klare aŭdas vin, kvazaŭ vi estus en ... en ... ĉe mi!”

„Bone, paĉjo. Do mi nun povas regule alparoli vin. Mi ĝojas, ke vi scias kiel ricevi telefonvokon. Kiam mi foriris sen instrui vin pri tio, mi iom timis, ke mi neniam povos alparoli vin.”

„Ho, pri tio vi ja danku mian najbaron. Li helpis min.”

„Ĉu vere? Do kie li estas?”

„Li staras ĉe mi. Li eĉ diris al mi kiel ĝuste meti ĝin ĉe mia orelo. Antaŭe mi metis ĝin malĝuste.”

„Mi nun komprenas. Antaŭe, kiam mi ne bone aŭdis vin, mi pensis, ke temas pri malbona signalo. Do ĉu vi povas doni al li vian telefonon, por ke mi esprimu mian aprezon.”

„Li volas alparoli vin”, diris al mi la viro.

Ricevinte la telefonon, mi salutis.

„Sinjoro, mi volas danki vin pro via helpo. Kiu estas vi?”

„Mi estas najbaro de via patro.”

„Do ĉu ni iam renkontiĝis?”

„Mi iom konas vin, sed mi ne certas, ĉu vi iam vidis min aŭ ne.”

„Tio tute ne gravas. Mi ĝojas, ke mia patro havas najbaron helpeman. Ĉu vi povas helpi lin lerni kiel funkciigi la telefonon?”

Mi iom silentis kaj diris al la maljunulo: „Via filo petas min instrui vin uzi la poŝtelefonon.”

„Bonege”, respondis la viro, „sed mi ne ŝatas la teruran vibradon. Mi estas tro maljuna por la subita vibrado.”

„Pri tio vi ege pravas. Mi tuj elŝaltos la vibradon sed lasos la sonoron, ĉar nur tiel vi povas scii, kiam oni alvokas vin.”

„Ĉu do ĉiuj homoj povos alvoki min?” gaje demandis la viro.

„Ne ĉiuj ... nur homoj kun similaj aparatoj povas alvoki vin. Kaj eĉ el tiuj, nur homoj kiuj konas vian numeron povos alvoki vin ... Vidu, prenu vian telefonon kaj adiaŭu vian filon, ĉar multe kostas telefonvoko.”

Preninte la telefonon, la viro demandis kun surprizo: „Ĉu do iu venos postuli monon de mi pro aparato, kiun mia filo donacis al mi? Tio estas maljusta.”

Li metis la telefonon ĉe sia orelo denove kaj alparolis la filon. „Do filo, dankon. Kiom mi pagu al kiu ajn venas por postuli monon pro nia kunparolo?”

„Paĉjo, vi tute ne havu zorgojn pri tio. Neniu venos postuli de vi monon. Ĉi tie mi pagos ĉion por la servo. Bone, ĝis la.”

Dum kelkaj minutoj li aŭskultis kaj fojfoje kapjesis al io, kion diris la filo, kaj finfine adiaŭis.

„Li esprimis sian grandan dankon pro via helpo. Li ankaŭ petis min donaci al vi iun televidilon en nia domo, kiun neniu uzas. Li diris, ke tio ne estas pago pro via helpo, sed por esprimi lian deziron fari ion, por esprimi lian gajecon.”

„Mi ege aprezas tion.”

Depost tiu tago mi fariĝis intima amiko de tiu familio. Mi havis la ŝancon ekscii ke tiu viro, kvankam al li mankas eduko kaj kapablo funkciigi iun ajn maŝinon, estas unu el la plej bonkoraj homoj sur la tero. Li ĉiam diris, tamen kun eta bedaŭro – eta, ĉar li havis filon, kiu prosperis kaj povis doni al li kion ajn li deziris aŭ bezonis – ke manko de eduko estas pli terura ol kancero, kvankam tia analogio estis iom stranga. Se iu junulo devis esti en la lernejo sed libertempis surstrate, li ofte fingropinte avertis la junulon ne perdi la ŝancon prosperi en la vivo, kaj ke la plej facila maniero ne fariĝi sklavo estas per sindediĉo al eduko.

„Vidu”, li iam avertis. „Se vi mistrafas la ŝancon havi edukon kaj finfine fariĝas terkulturisto, ĉu via terpomo estas tiel eta kiel mia telefono, ĉu tiel granda kiel akvomelono, oni ĉiam iel malrespektos vin pro via manko de eduko.”

Tiel ĉi li jam konvinkis multajn junulojn reiri al lernejo. Li ankaŭ petis sian filon helpi kelkajn geknabojn, kiuj volis ricevi edukon sed fakte ne havis monon.

„Sur tiu ĉi sama grundo kreskis mia filo. Se li povis sukcesi, ankaŭ vi povas sukcesi. Eĉ via prospero povas esti pli granda ol lia”, li diris iam, kiam li alparolis iujn knabojn surstrate.

Pri la telefono, mi nur instruis lin kiel ricevi alvokon: nur premi la verdan butonon, kaj kiam finiĝis la alvoko, li devas nur remeti la aparaton en sian poŝon. La homo, kiu vokis lin, mem premos butonon por malfunkciigi la aparaton.

Iun tagon, kiam li jam bone mastris la uzadon de la maŝineto, li vizitis min por danki min pro mia helpo. Dum li reiris hejmen, li haltis ĉe la pordo kaj diris: „Aĥ, mi preskaŭ perdis la telefonon hieraŭ.”

„Ĉu vere?” mi demandis. „Kio okazis?”

„En iu aŭtobuso, kiam mi vojaĝis kaj la aŭtobuso haltis ie, kie ĉiu povis elbusiĝi por viziti la necesejon, mi senatente lasis ĝin sur mia sidilo kaj vizitis la necesejon. Reveninte, mi ne trovis ĝin. Unue mi pensis, ke mi eble lasis ĝin en la necesejo, sed poste mi memoris klare, ke mi ne kunportis ĝin, kiam mi elbusiĝis. Mi petegis kaj petadis, ke kiu ajn prenis ĝin, redonu ĝin. Mi ne uzis la vorton ‚ŝteli’, ĉar mi ne volis ofendi iun ajn. Mi diris, ke mi tiam atendas gravan alvokon de mia filo. Vere la alvoko estis grava, ĉar temis pri donaco de mono por konstruo de nova hospitalo en nia vilaĝo.”

„Do kiel vi retrovis ĝin?”

„Mi promesis donaci ion gravan al la homo, kiu prenis ĝin, sed neniu konfesis, ke li aŭ ŝi prenis ĝin. En la buso, ĉiu homo helpis serĉi ĝin, sed ni ne rajtis peti ĉiun montri sian poŝon por pruvi, ke li aŭ ŝi ne prenis ĝin.”

„Do subite mi petis ĉiun reiri al sia sidejo, kaj dankis ilin. Mi diris, ke mia filo sendos alian al mi, sed mi havis sekretan planon, kiu tamen havis etan ŝancon de sukceso. Mi sciis, ke baldaŭ alvokos min mia filo. Do post momento mia telefono eksonoris el ies sakaĉo. Ĉiu vizaĝo tuj turnis sin al lia direkto.”

„Se mi estus vi, mi starus antaŭ li kaj diros: ‚Nun, ŝtelisto, jen kion vi meritas’ ... kaj manfrapus lin vange.”

„Ne, mi ne faris tion. Fakte, mi ne sciis, kiu el li kaj mi hontis pli. Ni eble estas samaĝaj. Do mi ne povis frapi lin. Mi miris, kial homo tiel aĝa povis ŝteli telefonon. Tamen mi ne povis ne iomete ŝerci pri la afero. Etendinte mian manon al li, mi diris, ‚Karulo, pardonu, sed tiu birdo ĉirpanta en via poŝo estas mia’, kaj ĉiuj ridetis.”

„Mi petis ĉiun silenti pri la afero kaj ne moki lin.”

„Do vi povas vidi, ke lasi ĝin sonori estas bona ideo. Iuj elŝaltas sonon kaj vibradon de siaj telefonoj, ĉar ili pensas, ke tio ege ĝenas ilin.”

„Jes, vi pravas. Sed la sono iam kaŭzis akcidenton dum la kunveno de la plej aĝaj homoj de nia vilaĝo. Tiun renkontiĝon mi partoprenas ĉiusabate, kaj tiu sabato estis la unua post la foriro de mia filo.”

„Akcidento?”

„Jes, dum ni ĉiuj aŭskultis la paroladon de nia prezidento, subite mia telefono eksonoris, kaj ... kaj post du minutoj jam restis nur mi sur la sidilo. Ĉiu kaptita de granda timo ekkuris en la direkto de la pordo. Du el niaj kamaradoj ankoraŭ restas en hospitalo. Mi volonte pagis la koston.”

Kiam li ĉesis paroli kaj turnis sin por iri hejmen, mi vokis lin. Li turnis sin al mi kaj faris unu paŝon kaj haltis.

„En ĉio ĉi pri via telefono, via manko de eduko, via irmaniero, viaj parol- kaj manĝo-manieroj, via emo ĝeni min, eĉ kiam mi dormas, petante mian helpon, via tro ofta parolado pri via filo, via emo forpeli junulojn al lernejo ... Ĉu vi scias la solan vorton, per kiu mi povas priskribi vin kaj ĉion?”

Kvazaŭ iom malgaje la viro klinis sian kapon maldekstren, kaj kviete petis min diri la vorton. Sur la vizaĝo estis mieno, kiu pensigis, ke li eble adiaŭos min post mia diro de la vorto kaj neniam alparolos min poste.

„Bonkoreco.”

Dum li venis al mi por brakumi min, mi kviete aldonis: „Vi havas la koron de anĝelo. Kion vi faras en nia vilaĝo, estas pli valora ol iu ajn religio. Mi volas esti kiel via filo kaj ankaŭ estonte helpi evoluigi nian vilaĝon.”

G. O. ÒSHÓ-DAVIES

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de G. O. Òshó-Davies el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07