Nuntempo en antikva vesto

Se la nomo „odo” povas, diverstempe, diverslingve, diverskulture, diversaŭtore signifi versaĵon ne alimaniere karakterizitan, sub tiu nomo Gerrit Berveling trenas nin al tute klasika formo, tiu plejofte uzata de Horacio: kvarversaj strofoj el du sammetrikaj versoj, konsistantaj el du jamboj, poste anapesto, poste ankoraŭ jambo; la tria verso konsistas el kvar jamboj plus lasta mallonga silabo, kaj la lasta verso el du daktiloj kaj du spondeoj. Leganto, kiu jam je ĉi tiuj unuaj recenzaj linioj sentas sin ekster sia medio pro troa klasikeco, kaj por kiu la nomoj de la piedoj (mezuroj de la antikvaj versoj) aspektas nekonataj, tamen same povas sin lasi al la melodio de la ritmo: la verko de Berveling estas konceptita por amantoj de tiu mirinda fluktuo de sonoj kaj de akcentoj, de tiu muziko kiu, populara en la helena kaj latina tempoj, tamen ankoraŭ nun havas, kaj ja prave, siajn amantojn.

Horacistila kritiko

Rimojn ĉe Berveling la leganto ne trovos (rimo en la latinaj versoj aperas nur dum la mezepoko), sed iaspecan anstataŭon prezentas la vira finiĝo de la unuaj du versoj: „amik' – asert'”, „subtenis li – regopov'”, „primitive ke – provizas per”, tiel ke la voĉo, la impeto, la atendo de la versofino havas saman kontentigan plenumiĝon. Kiu renkontis Horacion en siaj knabaj studoj, tuj revokos al sia menso ties odon pri monto Soracte [sorakte] apud Romo, blanka pro la neĝo, kaj la frostiĝintaj riveroj ...

Vere originala estas la vesto per ĉi tiu klasika ritmo de tute nuntempaj konsideroj: la Bush-a agreso al Irako, la ekzekuto de Sadam, la hipokriteco de UN, la mensogoj de la usonaj politikistoj kaj generaloj, la esperoj pri moraliĝo lanĉitaj de Barack Obama (lasta odo datumas je 2009; ĉu la esperoj realiĝis? ...), la rajtoj de samseksemuloj. Legi Horaci-stilan kritikon de la nuntempaj fiaĵoj iel mildigas la konsideron pri tio, kiom ili estas fiaj.

Pesimismo

La dua duono de la libreto estas pli tradicia teme, sed pli nuntempa ritme; iamaniere regas pesimismo: „la vivo neniam promesis / esti honesta”. Dio(j) menciiĝas plurfoje en la poemoj, sed fakte sen eblo influi la homan vivon; amo ne estas elekto, sed devigo, kaj ĉiuokaze mallonga. En la libera metriko kaj en la tipografia versaranĝo spureblas inspiro el Auld.

Impona bibliografio

Ne subtaskindaj estas la librofinaj paĝoj, kie la aŭtoro mallonge rakontas pri sia pasio al la klasikaj literaturoj kaj la sanktaj skriboj de la jud-kristana tradicio kaj iel komprenigas sian edukiĝon al poezio.

Impona estas la bibliografio: pluraj dekoj da verkoj, inter dikaj volumoj kaj malmultpaĝaj (sed densenhavaj) kajeretoj estas la produktaĵo de Berveling, sendube la pleja tradukinto el la klasikaj lingvoj, longe superinte la produktojn de Kalocsay kaj de Waringhien. Lukiano, Seneko, Cicerono, Katulo, Marcialo kaj multaj aliaj klasikuloj estis peritaj de li al la esperantlingvanoj. Ankaŭ lia originala produktado, kaj poezia kaj proza, estas nek malgranda nek malgrava: kiel pastoro de la remonstranta eklezio kaj mezlerneja instruisto pri la latina kaj la helena, li verke serpentumas inter la Duakanonaj Libroj kaj eseo pri kristanismo kaj aliaj religioj.

Espereble la legado de ĉi tiu libreto instigos al legado ankaŭ de aliaj verkoj de Gerrit Berveling, el kiuj, laŭ mi, la plej bela restas poemaro Tri 'stas tro.

Carlo MINNAJA
Gerrit Berveling: Odoj & aliaj poemoj Eld. VoKo, Zwolle, 2009. 52 paĝoj, broŝurita.
Por mendi, iru al la Retbutiko.

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Carlo Minnaja el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2021-07-28