Lisuarte

Inter ĉiuj el la fremduloj, kiuj de ekstere venis loĝi en la gastigema urbo Bailnambeann, mi kelkfoje sentas min la plej fremda. Jam pro mia iom malofta nomo (Lisuarte Paralampoponhes) oni tuj komprenos la kialon. Mia patrino, kiu estis de miksita irlanda-portugala deveno, deziris, ke mi nomu min Lar Murphy, por esti pli facile akceptita en Irlando. Tion mi decidis ne fari. Kial mi hontu pri mia nomo? Cetere, mi ne ĉiam vivis en ĉi tiu lando, kaj eble en estonteco mi hejmiĝos en alia parto de la tero. Finfine, kiel skribis iu poeto: „La mondo estas granda – kaj mallarĝa la angulo de la tero, kie la homo vivas.”

Fakte, mi ne vere scias, al kiu lando aŭ nacio mi apartenas. Mia patrino estis graveda, kiam ŝi, tute sola, enŝipiĝis por veturi de Halifakso en Kanado cele al iu haveno en la dista Eŭropo. Kial ŝi estis sola en tiu amara horo, kaj kio okazis al mia patro, mi ne scias. Mia patrino supozis (sed pri tio ne certis), ke li laste vivis en Brazilo. Ĉiuokaze, mi maloportune decidis naskiĝi dum tiu vojaĝo de la kanada ŝipo Evangeline. Feliĉe, surŝipe troviĝis kuracisto, kiu profesie agis kiel akuŝisto, kvankam tio ne estis lia medicina fako, do kaj mi kaj mia kara patrino pretervivis malgraŭ feroca ŝtormo, kiu alvenis samtempe kiel mi. Oni vidos, ke la destino favoris min, almenaŭ en tiu frua stadio de mia ne ĉiam sukcesa vivo.

Estante sola, mia kompatinda patrino devis iel ajn gajni sian (kaj mian) panon en diversaj landoj kaj diversaj humilaj metioj. Eĉ tiel, ŝi kapablis ŝpari sufiĉe da mono por komenci mian edukadon, kaj danke al stipendio, kiun mi gajnis per konkursa ekzameno, mi atingis diploman gradon kaj trovis nemalbone pagatan postenon en Germanio. Tamen, post kelkaj jaroj en tiu lando mi sentis fortan migremon kaj iris serĉi novajn spertojn aliloke. Kiel ofte asertis mia patrino: „Pli verdaj estas distaj montaroj”. Sed mi konstatis, ke iuj estas pli verdaj ol aliaj.

Pro miaj pekoj, mi fine – sed ne finfine – troviĝis en malbela industria urbego en la norda Anglio. Mi ne volonte elektis tiun urbon, sed sentis min devigata loĝi pli proksime al mia nun maljuna patrino, kiun la kruela fato metafore tien ĵetis, kiel akvorubon sur la strandon de la vivo. Ŝi luis modestan malnovan domon en malluksa kvartalo, kie ŝi estis relative kontenta. Ŝiaj najbaroj estis afablaj, kaj ŝi amikiĝis kun sufiĉe multe da ili, do ŝia ekzisto ne plu estis soleca. Unu el la plej simpatiaj estis konata laŭ la nomo Busty Higgins, kvankam ŝia vera nomo estis Flora. Kvankam ŝi kaj mia patrino iĝis bonaj amikinoj, ili tute ne similis. Mia patrino estis deca, amema kaj respektinda virino. Busty estis ankaŭ amema – malicaj najbarinoj diradis tro amema (aŭ amorema), kaj neniu povus ĝuste priskribi ŝin kiel decan personon. Tamen ŝi estis bonkora, kaj pro tio pli apartenis al la nombro de la proverba salo de la tero ol la piaj najbarinoj, kiuj kritikis kaj malestimis ŝin. La plej ŝatata domkunulo de Busty estis grandega orfiŝo nomata Clancy, kiu naĝis en vitra fiŝujo en ŝia salono. Busty kredis, ke orfiŝoj konstante kreskas kaj povas atingi eksterordinare grandajn dimensiojn. Pro tio, ŝi konstante anstataŭigis la fiŝujon de Clancy per iu pli granda. Ŝi timis, ke iam ĝi estos tiom vasta kiel ŝarko. Ŝi ĉiam diradis al mia patrino: „En tiu okazo, mi certe devos trovi pli grandan domon.”

La plej proksima najbarino de mia patrino estis eta timema malĉarma virino nomata Vera. Malica studento, al kiu mia patrino luis ĉambron, kromnomis ŝin Ardanta Sapfoa, kvankam ŝi ne kapablis ardi, kaj certe neniel similis la faman grekan poetinon. Ŝi ofte vizitis mian patrinon por trinki teon kaj ĝui ŝian kompanion, ĉar mia patrino povis esti tre amuza. Bedaŭrinde, Vera konstante plendis al ŝi pri la mizero de la vivo kaj la tragedio de la homa ekzisto, do mia patrino devis kompati kaj konsoli ŝin per dolĉaj kukoj kaj tre sukerita teo.

Alia najbaro, s-ro Dawid, estis polo, kiu dum la dua mondmilito estis membro de la libera pola armeo, kiu venis al Britio por batali kontraŭ Hitlero. Post la milito li ne povis reiri al sia lando pro la politika situacio, do restis en Anglio. Antaŭe en Pollando li estis majstra metiisto, kiu ornamis preĝejojn, kiel la masonisto Ruben en la unua ĉapitro de la fama verko La infana raso. (Laŭ la poeto William Auld, Ruben „... dum tuta vivo grimpadis supren-suben, / ĉizante sur preĝejoj gargojlojn kaj anĝelojn”). S-ro Dawid ne estis masonisto, sed orumisto de statuoj kaj altaroj. Krome, li kapablis fari multajn aliajn laborojn: lignaĵan, elektran, tegolan, kahelan, ktp. Li ĉiam estis preta helpi mian patrinon per riparadoj kaj aliaj endomaj taskoj, kaj neniam postulis pagon.

La pli prospera parto de la kvartalo estis hejmo de juda komunumo. Estis du sinagogoj sur la ĉefstrato, el kiuj la plej granda kaj riĉa estis tiel nomata Hispana-Portugala Sinagogo, do laŭŝajne de sefarda origino. Mia patrino amikiĝis kun kelkaj el la judaj najbaroj, sed ĝenerale ili ne miksiĝis kun la resto de la socio, precipe pro la fakto, ke la mezaĝuloj kaj maljunuloj inter ili ankoraŭ prefere parolis ladinan, la sefardan hispanan, kiun mia patrino iom, sed malperfekte, komprenis. Mi ofte aĉetis frandaĵojn en la loka koŝera vendejo, kvankam mi ne apartenas al ilia religia komunumo.

Post la forpaso de mia kara patrino, mi restis dum tri jaroj en la angla industria urbo kaj provis subteni min per tradukado kaj instruado de lingvoj. Tio estis ne tre profitdona, ĉar ĝenerale, angleparolantaj popoloj ne interesiĝas pri fremdaj idiomoj, rigardante la anglan kiel mondolingvon, ĉar, kiel ili pretendas: „Ĉiuj parolas la anglan!”.

En tiu periodo mi estis fraŭlo kaj luis ĉambron en malnova pensiono, kies proprietuloj estis du ne plu junaj virinoj el la graflando Jorkŝiro en la norda Anglio. Ili nomiĝis fraŭlinoj Nora kaj Elsa Higginbotham, sed ni, la pli junaj pensionanoj, nomis ilin la „fratinoj Brontë” kaj al la domo ni donis la nomon Wuthering Winterhurst („Buraska Vintrobosko”, parodio de la titolo de la fama romano Wuthering Heights („Buraskaj Altaĵoj”) de la aŭtorino Emily Brontë). Fakte, la pensiono estis malhela kaj morna domo en la arkitektura stilo, kiun la angloj nomas „Viktoriana”.

Nora, kiu deĵoris en la kuirejo, estis altstatura, forta virinego kun masivaj piedoj. Ŝia fratino Elsa estis eta, maldika virineto, sed ŝi regis la pensionon kiel armea serĝento. Ambaŭ apartenis al severa religia sekto, kiu ne permesis alkoholaĵojn, fumadon aŭ frivolajn amuzaĵojn. En la salono staris fortepiano, sed neniu rajtis ludi ĝin. Simile, ni ne rajtis laŭte funkciigi radiaparaton en niaj ĉambroj. Oni devis peti permeson antaŭ ol bani sin en varma akvo. La manĝoj en la pensiono estis solidaj, trokuiritaj, kaj malapetitvekaj, laŭ la tradicia angla kuirarto. Tamen ili estis sufiĉe nutraj kaj plenigis la stomakon, kio en Anglio estas la solaj motivoj por manĝi.

En la pensiono oni neniam bezonis demandi pri la tago de la semajno aŭ rigardi kalendaron, ĉar la menua programo neniam variis de tago al tago. Dimanĉe ni ĉiam manĝis rostitan bovaĵon kun terpomoj kaj brasiko; lunde, malvarman bovaĵon kun terpomoj; marde, boligitan bovaĵon kun karotoj; merkrede, hakviandon kun terpomoj; ĵaŭde, fiŝon; vendrede, kolbasojn kun kaĉigita terpomo; sabate, ŝinkon kun brasiko. La deserto estis ĉiam aŭ rabarbo kun kustardo (ovaĵo), aŭ sekaj prunoj kun kustardo (tradicia angla deserto, al kiu la filoj de la angla elito estas alkutimiĝintaj en la tiel nomataj publikaj – t.e. privataj – lernejoj). Ĉiusemajne estis la sama manĝprogramo: monotona sed sana, krom se oni estas vegetarano. Sur la muro de la manĝoĉambro pendis framo, en kiu estis pirografita versaĵo, kiu tekstis:

Ellitigi la tutan mondon
Kaj ĝin lavi, vesti, nutri,
Forsendi ĝin, kaj revenigi,
Kredu min, kostas grandan penon.

Ofte, kiam mi troviĝis en la urbocentro, mi devis manĝi en restoracio. En tiu epoko, kiam la angloj malmulton sciis pri internacia kuirarto, la loka restoracia manĝaĵo estis malbona. En tiu regiono de la norda Anglio estis granda entrepreno nomata Unuiĝintaj Viandaj Produktoj, kiuj funkciigis ĉenon de restoracioj. Ĉar ne estis granda elekto, mi plurfoje estis kliento en la urba filio. La sperto estis aĉa, kaj mi ankoraŭ tremas, kiam mi rememoras ĝin.

Miaj tablokunuloj en la pensiono konsistis el Rod, altstatura aŭstraliano, kiu faris sciencan esploradon en la urba universitato; juna banklernanto, kiu estis tiel mizere pagata, ke li ŝparadis du tranĉaĵojn de sia matenmanĝa buterita pano por sia tagmanĝo en la banko; kaj juna studento el Tajlando, kies nomon mi ne sukcesis prononci aŭ vortumi; ĝi sonis iom kiel „P'ĉit” – la sono, kiun faris malseka fingrotuŝo sur fenestra vitro. Rod estis tre amuza viro; Karlo, la banklernanto, estis tre serioza kaj senhumura; dum la tajlandano estis simpatia.

Rod kaj mi planis diversajn projektojn por malpezigi nian ekziston en la pensiono. Dum iom da tempo ni pensis, ke estus bona blago dumnokte farbi sur la lintelo de la ĉefa enirejo la frazon: „Koncesiita por muziko kaj por la vendado de vino kaj alkoholaĵoj”. En Anglio, kie publika muziko kaj vendo de alkoholaĵoj sen koncesio ne estas permesataj, tiu teksto vidiĝas ĉe la enirejo de drinkejoj kaj restoracioj. Kiel iam asertis renoma angla orkestra dirigento: „La angloj ne ŝatas muzikon, sed ili ŝatas la bruon, kiun ĝi faras.”. Tamen, ni finfine decidis ne primoki niajn bonajn gastigantinojn per tia malica blago.

Unu el niaj kungastoj, elegante kaj tradicie vestita angla sinjoro (t.e. per nigra jako, universitata kravato kaj griza pantalono kun fajnaj strioj), kiu sidis sola ĉe sia aparta tablo, estis lektoro pri islamaj studoj. Li estis tro grava persono por rekoni la ĉeeston de nuraj studentoj kaj junuloj, kiel ni, do li neniam salutis nin. Alia gastino, kiu same havis la privilegion okupi apartan tablon, estis maldika kaj malĉarma fraŭlino de nekonstatebla aĝo. Ŝi evidente timis la voluptajn virojn kaj evitis kontakton kun ili. Iumatene, Rod bonhumore salutis ŝin laŭ aŭstralia kutimo per la frazo „G'day!” („Bonan Tagon!”). La fraŭlino ekreagis per duonsalto el sia seĝo kaj febla krio kiel la bleko de nervoza leporo. Ni ekde tiam kune decidis, ke estus pli prudente lasi ŝin en ĉasta paco.

Ni trovis la semajnfinojn en tiu malbela urbo preskaŭ netolereble tedaj. Mia aŭstralia kunulo kelkfoje serĉis en la loka ĵurnalo por konstati, ĉu la rubriko „Distraĵoj” proponas eblajn allogaĵojn. Unue li trovis anoncon pri la sabataj ĉevalaj vetkuroj, do ni kune iris al la kurejo. Laŭdire, la aŭstralianoj ŝatas ĉiun specon de sporto, precipe ĉevalkurojn, sed en tiu okazo ni ambaŭ eĉ pli tediĝis atendante la revenon de ĉevaloj, kiuj malaperis post kelkaj sekundoj, kaj reaperis nur post tro longa tempo. En alia tago, Rod trovis reklamon por vespera dancevento.

„Diru”, li demandis. „Ĉi tie estas anonco pri Old Time Dancing. Pri kio temas?”

„Supozeble tradicia angla dancado”, mi respondis.

„Ĉu ĝi estos interesa?”

„Kiu scias?”

Ni decidis provi ĝin, kaj kune iris al la dancejo.

Ni iom hezite eniris en la salonegon, kaj tuj konstatis, ke la afero ne estas por ni. Paroj de mezaĝaj kaj maljunaj homoj elegante paŝis tien kaj reen je akompano de malmoderna dancmuziko. Ridetanta mezaĝa virino, kiu evidente regis la eventon, gaje kriis: „Ho! Mi vidas du novajn vizaĝojn!”

Rod grimacis. „Forprenu ni de tie niajn flaming* vizaĝojn!”

* * *

Je la komenco de la somera sezono la fratinoj Higginbotham informis nin, ke ili intencas ferii en Jorkŝiro, do la pensiono restos fermita dum du semajnoj. Miaj tri junaj kunuloj jam foriris, kaj mi restis sola. Fraŭlino Elsa certigis min, ke ŝi jam aranĝis por mi ĉambron en alia najbara pensiono. La ĉambro estis granda kaj komforta, sur la teretaĝo de la domo. En la unua nokto, kiun mi tie pasigis, mi apenaŭ sukcesis dormi, ĉar grupo de vojaĝantaj vendistoj el Kimrio dumnokte ludis kartojn kaj samtempe – kiel estas kimra kutimo – kune kantis religiajn kimrajn himnojn.

Mi sentis min iom soleca, kiam Rod reiris al Aŭstralio, sed mi trovis grupon de novaj amikoj irlandaj, kun kiuj mi baldaŭ amikiĝis. Ili proponis, ke mi akompanu ilin al la loka irlanda klubo, kaj kelkfoje al tradiciaj skotaj dancvesperoj, kiuj okazis ĉiusabate en la kooperativa centro. Malmultaj el la dancantaj paroj estis de skota deveno, sed la viroj, kiuj partoprenis, kutimis porti skotan kilton (la tradician nordskotan viran vestaĵon) dum dancado. Tamen, ne estante veraj skotoj, ili timis aperi surstrate en tiu kostumo. Kiam mi unuafoje eniris en la vestogardejon por tie lasi mian pluvmantelon, mi estis surprizita de la aspekto de longa vico de pantalonoj pendantaj per ŝelkoj sur la murhokoj.

Tio estas nur mallonga parto de miaj memoraĵoj pri mia restado en la norda Anglio. Poste mi translokiĝis al Irlando, kie, danke al miaj novaj irlandaj amikoj, mi trovis postenon. Sed tio eble estos materialo por verki alian rakonton pri la afablaj loĝantoj de Bailenambeann ...

* flaming [flajmin]: milda aŭstralia sakraĵo.
Albisturo KVINKE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Albisturo Kvinke el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07