Post virinoj viro

Post sukcesa prezidanteco de du virinoj Irlando refoje havas viran prezidanton, nome Michael D. Higgins (irlandgaele: Mícheál Ó hUiginn).

Li ricevis pli ol milionon da voĉoj – la plej grandan nombron iam akiritan de prezidanto-kandidato en la historio de la moderna nacio. Tiele Higgins iĝas la 9a prezidanto de la Respubliko.

Senprecedenca nombro da kandidatoj (sep) prezentis sin por la elekto, kiu okazis la 27an de oktobro. La kampanjo estis intensa kaj iufoje iom amara, kvankam Higgins mem ĉiam agis digne kaj ĝentile.

Kandidatoj

Inter la aliaj kandidatoj estis Seán Gallagher [ŝon galaĥr], entreprenisto kaj antaŭa fondusa organizanto por la partio Fianna Fáil (kiu grandparte, kun la bankoj, kontribuis al la kolapso de la irlanda ekonomio); Martin McGuinness [martn mkgines], antaŭa gvidanto de la neleĝa irlanda respublikisma partio IRA, sed nun vicĉefministro en la nord-irlanda asembleo; Mary Davis [mejri dejvis], organizanto de t.n. Specialaj (Handikapulaj) Olimpiaj Ludoj; kaj Dana Rosemary Scallon [rozmari skaln], antaŭa membro de la Eŭropa Parlamento, kiu kiel 18-jara knabino gajnis en 1970 por Irlando la Eŭrovido-Kantokonkurson.

La nova prezidanto sendube estis elektita pro avantaĝoj, kiujn li posedas super la aliaj kandidatoj. Li estas respektata kiel saĝulo, poeto, intelektulo, subtenanto de kulturo kaj artoj, senatano kaj defendanto de malavantaĝuloj. Inter la kandidatoj li estas la sola, kiu elokvente kaj egale flue parolas la du oficialajn lingvojn de Irlando.

Higgins naskiĝis en Limeriko en 1941. Dufoje li estis urbestro de Galivo (Galway). Li estis elektita al la irlanda parlamento en 1981. Inter 1993 kaj 1997 li estis ministro pri la gaelparolantaj regionoj kaj la kulturo. En tiu periodo li refondis la Irlandan Filmkomisionon kaj establis la gaellingvan televidservon.

Garvan MAKAJ

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Garvan Makaj el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07