Viziuloj: iru kuracisten

Kiam eŭropaj ŝtatoj enkondukis komunan valuton, la eŭron, estis konsentite, ke tio ne signifas ekonomian union. Ĉiu ŝtato plue respondecu pri sia propra ekonomio, do – klare dirite – pri siaj ŝuldoj. Intertempe evidentiĝis, ke kelkaj ŝtatoj antaŭe kaj dume amasigis tiom da ŝuldoj, ke ili apenaŭ povas mem repagi ilin.

En la ordinara civitana vivo tion oni nomas krimo, sed ja temas pri ŝtatoj. Kaj evidentiĝis, ke la ceteraj eŭranoj ne povas facile argumenti per la neekzistanta ekonomia unio, trankvile lasante la ŝuldemulojn solaj kun iliaj deficitoj.

La t.n. merkato, pli vere la mondpintaj spekulaciantoj per monegoj nehavataj, maltrankviliĝis kaj postulis per absurdaj skuoj de la borso reagon de la pli fortaj eŭromembroj. Inter tiuj estas konsiderataj bonhavaj precipe Francio kaj Germanio, tamen mem kun propraj financaj problemoj.

Ŝuldoj

Kiam al tiuj du multaj el la cetero volis ŝovi la ŝuldojn de Grekio (pli ol 300 miliardojn da eŭroj), la franca prezidanto Sarkozy kaj la germana kanceliero Merkel devis interkonsiliĝi. Transpreni senkompense la ŝuldojn de iu aŭ eĉ pluraj eŭromembroj estas serioza afero kaj postulas klaran vidon inter la politikaj kaj ekonomiaj intrigoj. Bonaj konsiloj estas bonvenaj fronte al tiel giganta, apenaŭ regebla ĝangalo.

En tiu ĉi situacio la prezidanto de la Monda Banko, Robert Zoellick, aŭdigis sin. Strange, li ne vipis la enormajn ŝuldojn de Grekio, nek ties senefikan ekonomian sistemon, funkciantan nur per ŝuldoj, ne la kaŝemon, la trukojn, la mensogojn de la tieaj registaroj.

Koncepto

Ne, li riproĉis la konduton de la germana registaro, aparte tiun de la kanceliero Merkel mem, en la greka ŝuldokrizo. Li esprimis sin tiel: „Al Eŭropo mankas koncepto. Kiam antaŭ 20 jaroj dissolviĝis la Orienta Bloko, la germana kanceliero Kohl prezentis vizion, kiel la eventoj povus plue disvolviĝi. Aktuale similaĵo plene mankas.”

Ke Zoellick rekte mencias Kohl por denunci kiel senvizian ties iaman politikan lernantinon Merkel, mirigas ne nur germanajn konantojn de la historio. Ja estis tiu Kohl, kiu asertis pagi la rekondukon de la orienta Germanio en la okcidentan „el la poŝtmarkkaso”, kiu promesis „florantajn pejzaĝojn” oriente.

Vivnivelo

Jes, parte ili floras, sed ne pro la vizio de Kohl, sed pere de la konsiderinda monfluo orienten kun prema reduktiĝo de la okcident-germana vivnivelo. Kie la pejzaĝoj ankoraŭ ne videble floras laŭ la pretendoj kaj postuloj, oni senhonte elektas balote la iamajn kaj novajn komunistojn.

Kaj „solidara kontribuo”, t.e. aparta deviga imposto por la iama Germana Demokrata Respubliko, eĉ post 20 jaroj ne ĉesis, sed leĝe daŭras ĝis iam ajn. Pagi vizion per aliulaj monujoj – ĉu inda afero? Ĉu tia estu la vizio pri la estonta Eŭropa Unio? Alia renoma germana kanceliero, Helmut Schmidt, iam konstatis: „Kiu havas viziojn, prefere tuj iru al kuracisto.”

Tamen, pli kunligita Eŭropo certe iam ekzistos. Tamen aktuale ĝi ne bezonas viziojn, sed seriozon kaj sincerajn, realismajn, fidindajn politikistojn – kaj popolojn.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07