Sanige ... kaj sensukere

Apetitoveka intermanĝeto, samtempe bongusta kaj sanefika: tiu ekzistas ne nur en la revoj de prodietaj frustraciitoj, sed ankaŭ estas firmiĝinta realo en Kipro, unu el la plej grandaj insuloj de Mediteraneo.

Temas pri la karobo, frukto preskaŭ forgesita aliloke, sed unu el la plej tipaj produktaĵoj de Kipro. Ĝi estas aparte nutra manĝaĵo, trioble pli riĉa je kalcio ol lakto. 100 gramoj da karobo entenas 350 miligramojn da kalcio, dum la sama kvanto de lakto enhavas nur 120.

Krom tio, karoboj estas riĉaj je proteinoj (4 %), karbonhidratoj (63 %), fosforo (80 miligramoj en 100 gramoj), vitaminoj A, D, B1, B2 kaj B3, fero, natrio kaj aliaj bonefikaj mineralaj saloj.

Dolĉigiloj

En la nuntempo, sukero „regas” senrivale ĉe la plimulto de la pretaj manĝaĵoj, apud aliaj dolĉigiloj (aspartamo, sakarino, ciklamato), pri kies saneco oni multe diskutas. Iam tamen oni konsideris karobon unu el la plej sanigaj naturaj dolĉigiloj.

Karobo estas konata ankaŭ kiel „pano” de Johano la Baptisto, kiu sin nutradis per ĝi. Cetere, karoboj plutenis vivanta ankaŭ la „erarintan filon” de la samnoma evangelia parabolo.

En la tempoj de la hispana intercivitana milito, oni donadis karobojn al infanoj por manĝi, dum en Grekio, en la epoko de la dua mondmilito kaj de la germana okupado, armeanoj, kamparanoj kaj ĉevaloj travivis danke al ĉi tiu, ŝajne tiel altvalora, donaco de la naturo.

Plantejoj

Karobo estas tradicia produktaĵo en pluraj mediteraneaj landoj, sed ĝi trovis plej favoran grundon en Kipro. Tie karoboj ne kreskas en organizitaj plantejoj, sed spontane aperas tie kaj tie kiel sovaĝaj, centjaraj arboj. La kipra kalkoŝtona grundo siaflanke favoras la arbojn, donante al ties fruktoj aparte plaĉan guston. Pro tio, la kipra karobo estas tiel renoma kaj ŝatata en la internacia merkato.

Nekredeblas, kiom da kipraj manĝaĵoj enhavas karobon. Ekzemple, ĥarupomelo: temas ne pri karobomielo (kion laŭlitere signifas la vorto en la novgreka), sed pri siropo kun propraĵo sanefika por la stomako kaj adstringa por la intesto. Ĝi utiligeblas, anstataŭ sukero, en la preparado de dolĉaĵoj kaj varmaj trinkaĵoj.

Tiom pli „eklektika” estas la t.n. ĥarupóskoni, karobopulvoro, kiu tre bone anstataŭas kakaon kaj sukeron en kia ajn recepto: biskvitoj, tortoj, trufglaciaĵoj ktp. Ties saporo treege similas al tiu de ĉokolado, kio ebligas uzi ĝin por prepari varman trinkaĵon aŭ eĉ frostan kirlaĵon.

Alkoholo

La fruktoj de la karoboarbo ebligas produkti ankaŭ karobobrikojn tute similajn al la ĉie vendataj ĉokoladobrikoj, draĝeojn (el karobsiropo kaj amandoj) kaj, se plaĉas io pli forta, tradician kipran karoblikvoron, enhavantan 17 % da alkoholo.

Rimarkindas, ke ĉiu el la menciitaj produktaĵoj ne antaŭvidas aldonon de sukero aŭ konserviloj, kio igas ilin des pli allogaj por tiuj, kiuj volas sekvi sanigan vivstilon, sen rezigni pri bonaj saporoj.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07