Investo

En Eŭropo la longa ferioperiodo finiĝis, same kiel la somero. Ĉiujare en tiu tempo mia financa kolegino Gerd Jacques eniras mian modestan oficejeton kaj suspire demandas „Kion ni faru pri la kotizoj venontjare?” Tiu unusola frazo estas la kompakta sintezo de dekoj da demandoj ŝiaj ... Demandoj kiel „Ĉu la paperprezoj draste altiĝos en 2012?” „Ĉu la poŝtoservoj ekde la unua de januaro denove subite kaj senaverte altigos siajn tarifojn per 20 %?” „Ĉu la kurzo de la japana eno – per kiu pagas sian kotizon ne malmultaj abonantoj – ĉu tiu kurzo plu renversos nian buĝeton?” „Kaj kio pri la usona dolaro?” „Ĉu denove pluraj abonantoj transiros de la papera versio al la reta?”. Pri ĉiuj tiuj demandoj ŝi ne havas respondon, kaj ŝi senespere atendas miajn konsilojn pribuĝetajn.

Sed mi, mi respondas ĉefe ŝultroleve, neniel konsile ... En tiuj ĉi ekonomiaj malstabilaj tempoj eĉ la specialistoj de la grandaj bankoj ne povas sencohave ion prognozi. Kiel ni, eldonistoj de la malgranda MONATO do povus? Nu, unu afero pli-malpli certas: la prezoj en la mondo ne subite draste falos. Do redukti la kotizon de MONATO estus erara decido. Ĉiu scias ja, ke la inflacio daŭros. La demando estas nur „per kiom da elcentoj?”

Ni decidis ĉi-jare esti optimismaj, kaj altigi la kotizon nur treege etete. Kvazaŭ simbole nur. Per kiom da procentoj vi vidos venontmonate en paĝo 4. Ĉu venontmonate? Jes, ne ankoraŭ nun, ĉar ni volas per niaj modestaj rimedoj doni al vi la eblon kontraŭbatali la inflacion. Rigardu en paĝo 4 de tiu ĉi numero, kiom la kotizo estas nun por via regiono, kaj pagu laŭ ĝi nun por unu, du, kvin aŭ eĉ por deko da jaroj. Unu fakto certas. La kotizoj ne falos estonte. Do nun kotizi por pluraj jaroj estas la plej perfekta investo. Tian rendimenton via ŝparkonto aŭ viaj obligacioj ne donos al vi!

Ne gravas, ĉu vi kutimas pagi rekte al la eldonejo, aŭ tra iu loka peranto. Gravas ke vi rekotizu nun, antaŭ la apero de la novaj tarifoj de 2012. Via monujo vin benos!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07