Bonvenon al nova studjaro

Aŭtuno. Sezono, almenaŭ en la norda duonsfero, kiam centmiloj da studentoj komencas novan studjaron ĉe siaj universitatoj. Jen ofte la unua fojo, ke ili forlasas konatan, relative sekuran hejman etoson, kie ili pasigis ĝis nun verŝajne la tutan vivon.

Nun, sursojle al adolteco, ili eniras strangan, pli larĝan mondon. Atendas novaj amikoj, novaj spertoj, novaj studfakoj. Tiam ili lernas gravan lecionon, ne instruitan dum la lerneja klaso pri biologio: ke en la vivo fiŝego rapide fariĝas fiŝeto.

Alivorte, la memfidaĉa, aroganta abituriento, ĉepinte en sia lernejo, fariĝas en sia nova universitato neniulo inter centoj da aliaj neniuloj. Ĝenerale, evidente, la fiŝeto travivas, kreskas, fariĝas denove, fine de la studoj, fiŝego – ĝis komenciĝas la profesia vivo kaj la iama universitata fiŝego fariĝas nun laboreja fiŝeto.

Politikistoj kaj edukistoj pozitive taksas universitatan studadon. Ili diras, ke bone edukitaj homoj, kun mensoj trejnitaj, pli efike, pli flekseble, kontribuos al la ekonomio. Nepras inĝenieroj, kemiistoj, financistoj, kiuj oleumos la radojn de industrio kaj socio, tiel kontribuante al la malneta enlanda produkto.

Aliflanke, ili aldonas, universitataj diplomitoj statistike vivas pli longe, pli kontente kaj pli sane. Tio, kion ili ne aldonas, estas, ke tiu, kiu studas, ne kalkuliĝas inter la vicoj, pli kaj pli longiĝantaj, de senlaboruloj.

Almenaŭ ne ĝis post la studado, kiam, en nunaj kriziĝantaj okcidentaj ekonomioj, mankas konvenaj postenoj. Studentoj, trompitaj pro promesoj, ke diplomo kondukos al pli alte salajrata laboro, trovas, ke akiri tian postenon pli kaj pli malfacilas.

Rezulte, la studentoj postulas plej bonajn notojn por „brili” inter aliaj labor-serĉantoj. Foje ili tre honestas: venas al mi en mia universitato studentoj, kiuj diras: „Mi deziras unuaklasan diplomon. Bonvolu tralegi ĉi tiun proveseon kaj indiki, kiamaniere mi povas ĝin plibonigi, por ke mi akiru la plej altan noton.”

Rimarku: ne temas pri tio, ke mi diskutu aŭ konsilu, por ke la petintoj lernu, mem esploru pli vaste la temaron. Temas pri kruda, komerca avantaĝo en la labor-merkato.

La honeston mi admiras: ne, tamen, la intelektan ĉarlatanecon. Vere elstara studento ne devas tiel kliniĝi: tiu posedas la mensan kapablon originale, sendepende esei. Nur dua-, tria-rangulo tiel senĝene petas – kaj tiaj tro ofte troviĝas en la nunaj universitatoj.

Leviĝas do la demando, ĉu valoras instrui universitat-nivele tiom da studentoj. En la pasinteco eblis fariĝi advokato, ĵurnalisto, arkitekto – almenaŭ ekzemple en Britio – por ne paroli pri flegisto, aktoro aŭ fotisto, sen universitata diplomo: necesis plurjara „enpostena” trejnado kun, ĝenerale, finaj profesiaj ekzamenoj.

Certe, inter la centmiloj da studentoj, kiuj nuntempe komencas sian studadon, estas dekmiloj, al kiuj pli taŭgus praktika „enpostena” trejnado, aŭ eĉ du-jara kurso ĉe teknika supera lernejo, ĉe faka instituto, anstataŭ teoria tri- aŭ kvar-jara studado ĉe universitato.

Nepras ankaŭ demandi, ĉu restas kontentiga la nivelo de universitataj studoj. En Britio pli da studentoj ol en la pasinteco akiras unuaklasajn diplomojn. Antaŭ kelkaj jaroj, ĉe iu universitato, pli ol 50 % de la studentoj en unu fako estas klasifikitaj unuagradaj. Tia noto-inflacio infektis multajn universitatojn, kiuj nun komprenas, ke, se notinda elcentaĵo da studentoj ne ricevas la plej altajn gradojn, la klientoj – pardonu, la studentoj – portos siajn monujojn al la konkurenco, kie oni varbas per promesoj pri riĉaj rikoltoj da unuagradaj diplomoj.

Evidente, malfacilas kompari la nunajn universitatojn, kiuj instruas plimulton, kun la superaj lernejoj de la pasinteco, kie nur elita minoritato, monhava kaj privilegiita, studis en preskaŭ kluba etoso. Reiri al tiaj tempoj neniel dezirindas.

Tamen necesas reekzameni la koncepton „universitato”. Ĉu tiel eduki tiom da homoj? Ĉu eblas garantii kvaliton? Ĉu ekzistas fakoj, kiuj pro esence praktika emfazo ne meritas universitatan studadon?

Fine, ĉu eblas nomi instituton „universitato”, se inter ties studfakoj ne listiĝas, ekzemple, fiziko, filozofio – aŭ modernaj fremdaj lingvoj? Kio do estas, kaj estu, universitato en la jaro 2011?

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07