Kiam montopado fariĝis mortopado

La 26an de septembro pasintjare la profesia grimpisto Kurt Albert gvidis grimpemulojn tra la rokoj de la dratsekurigita grimpovojo Höhenglücksteig (Altfeliĉa montopado) en la t.n. Frankonia Svisujo oriente de Nurenbergo, Germanio.

Ĉirkaŭ la tagmezo, ankoraŭ proksime al la komenciĝo, li falis de la roka krutaĵo kaj, 20 metrojn pli sube, surfunde frakasiĝis lia kapo. Helikoptere transportite al speciala malsanulejo en Erlangen, li mortis tie du tagojn poste.

La mortfalego ŝokis grimpistojn kaj grimpemulojn ne nur loke, sed mondvaste. Kurt Albert, naskiĝinta en 1954 en Nurenbergo, apartenis al la malgranda elito de eminentaj grimpistoj. Per siaj talento, kuraĝo, novemo, sukceso kaj varmkora personeco li estis forte impresanta kaj influanta la montoadeptojn ĉie en la mondo.

Ruĝpunkta grimpado

Kun la palatinatano Wolfgang Güllich, mortinta jam en 1992 pro aŭtoakcidento aĝe de 31 jaroj, li transformis la tiam aktualan „teknikan grimpadon”, kio signifas konkeri monton per ĉiuj uzeblaj helpiloj, en pli naturan, pli malpezan, pli elegantan, sed ankaŭ pli defian stilon.

Sekurigata sole per ŝnurpartnero, Albert utiligis nur la rokojn por teni kaj tiri sin. Post sukcesa trairado li markis tian grimpovojon per ruĝa punkto – signo de fiero kaj invito al imitado. Tiel li kreis la „ruĝpunktan grimpadon”, ĝis hodiaŭ sinonimon por pureca, samtempe altgrade malfacila grimpmetodo.

Ĝis la ekstremaj limoj de la malfacileco li serĉis sinrealigon en longaj ekspedicioj tra maroj, neĝo, praarbaroj kaj dezertoj por kroni ilin per unikaj grimpadoj ĉe montoj kaj rokoj ie transe de la loĝata mondo. Tian vivon li daŭre volis vivi, scivoleme kaj libere. Tamen li akcidentis ne pro aventuro aŭ rekordemo en la mortiga zono ie inter ĉielo kaj tero, sed en la hejma regiono inter rokoj por li bone konataj kaj normale tute senproblemaj.

Kialoj

La publiko ne multe eksciis pri la mortiga kialo. Sed la tagon antaŭe Albert sola aŭtis de Gasseldorf, lia loĝloko en la regiono de Nurenbergo, al Hamburgo por prezenti vojaĝprelegon. Reveturante ankoraŭ en la sama nokto, li povis atingi la hejmvilaĝon nur frumatene. Verŝajne ankaŭ tie li ne povis dormi, ĉar atendis lin la menciita grupogvidado distance de pli ol unuhora aŭtoveturado.

Povas esti, ke li ne kontentige nutris sin, kaj la rokoj estis glitigaj post pluvo. Ne estas mirige, ke en tia situacio eble li iomete malatentis, malĝuste reagis, eĉ suferis sekunderan senkonsciiĝon. Ĉi-punkte enplektiĝis la fato. En malfacilaj krutaĵoj li plej ofte grimpis kun sekurigaj partneroj. Ĉe la por li facila Altfeliĉa montopado li ne bezonis partneron. Li konis tie ĉiujn mantenilojn, piedapogilojn.

Krome ekzistas dratkablo por sekurigi sin mem. Albert ja surhavis sian sekurigan zonon, sed ne estis fiksinta sin en la falomalhelpan drategon ĉe la roko. Tie profesiulo kiel li ne devas timi falegon. Tamen li deglitis kaj falegis detruiĝe. La sekvintaj grupanoj ne rimarkis emocion ĉe li, ne aŭdis krion. Laŭ la medicinistoj li almenaŭ ne devis suferi dum la du tagoj ĝis la morto.

Ceremonio

La parencoj enterigis lin private, kaj la grimpoamikoj adiaŭis lin ĉe la Konkofonto apud la Glata Muro, kiun Albert kun plezuro kapablis tragrimpi senhelpile-senprobleme. La ceremonio, en kiu parolis memorige pluraj kolegoj liaj, pasis solene kaj digne. La etoso ne kroĉiĝis al la pasinteco.

Inter komentoj afliktiĝaj kaj dankemaj iuj adeptoj eĉ aŭguris novajn heroaĵojn en transa montomondo, ekzemple: „Tie vi denove kune kun Wolfgang (Güllich) grimpos aŭdacajn vojojn, kiujn ni tute ne povas imagi tie ĉi.” Legendulo Kurt Albert jam estis fariĝinta dumvive. Lia personeco, liaj mirindaj atingoj, lia subita nekomprenebla morto garantios al li daŭran estiman memoron ankaŭ en estontaj grimpogeneracioj.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07