Rekte interrete

Ĝis nun mi evitis trakti mian interretan laboron ĉe aparato en la propra hejmo. Mi ne volas, ke io ekstera eniru la privatan komputilon, timetas atakojn kaj spionadon, ne fidas al la promesata kaj krompagata protektado.

Sufiĉis al mi la libere alirebla uzado de komputiloj en mia laborloko kaj publika biblioteko. Nun, post definitiva forlaso de la deĵorejo, fariĝis iom malkomforte frekventi eksterdoman aparaton.

Dum jardekoj rezignante pri propra telefonkonekto, mia edzino antaŭ nelonge akiris poŝtelefonon kun kontrakto ĉe Telekom, la posteulo de la iama monopolisto Germana Federacia Poŝto. Mi ŝatus resti kun telefono plus interreto ĉe Telekom, ĉar mi ne volas tiun novan mondon kun brilaj budoj de diversaj telefonkompanioj en ĉiuj urbocentroj kun kria varbado kaj tarifoj daŭre ŝanĝiĝantaj, plej ofte ne travideblaj pro esceptoj kaj kaŝitaj informoj.

Tarifo

Bedaŭrinde ankaŭ Telekom intertempe agadas kiel la konkurenculoj, ĝi ja havas la samajn klientojn, varbistojn, ĉefojn. Longe serĉinte pagindan tarifon ĉe la diversaj firmaoj, lastan fojon ni eniris pompan Telekom-vendejon, kie junulo gvidis nin kvazaŭ specialajn gastojn en la trankvilan duan etaĝon.

Tie ni nur volis ekscii la monatan koston por kune telefono kaj interreto. Ni jam sciis: ĉe Telekom 35 eŭroj monate, aliloke nur 25. Eble Telekom tamen havas pli moderan tarifon.

Sed la stabanoj tie tute ne reagis al nia simpla demando pri monata sumo, sed insistis, ke ni eksidu antaŭ grandega ekrano, kaj demandis mem, kiajn televidajn programojn ni nuntempe rigardas kaj kion ni estontece en la plej bona cifereca kvalito volus spekti. Kaj ili traklakis sen atendi respondon, kion proponis tiu aparato.

Tro longe mi ne kapablas afablumi, do mi insistis pri mia demando, sen ia ligo al televidado. Tuj ili diris: „Antaŭe ni kontrolos, ĉu la nova televida servo estas ricevebla ĉe vi.” Kaj ili konstatis, ke la instalaĵoj mankas kaj ke ne estas konkretaj planoj por alkonduki ilin. Post duonhoro ili nur flanke konfirmis la sumon, kiun mi jam konis – 35 eŭroj monate.

Transiro

Kontraŭvole ni decidis transiri al firmao kun 25-eŭra oferto sen pluso aŭ minuso dum la daŭro de du jaroj. Laŭ informo de Telekom, ni havas la rajton je eliro el la kuranta kontrakto ĉiam post unu monato.

Tamen la nova firmao eksciis, kion ni ne sciis: ke ni fakte estas en kontrakto, kiu daŭras ankoraŭ duonjaron. Kaj plua strangaĵo okazis. Venis telefonalvoko el iu fora Telekom-servocentro kaj afabla vira voĉo demandis pri la kialoj de nia forlasemo.

Filozofiumado

Mi ja vane eksplikis al li, ke al mi tute sufiĉus unu firmao, kaj tiu estu Telekom. Sed sciante, ke mi ne povas instali pli travideblan mondon, mi finis mian filozofiumadon kaj klarigis, ke malhelpas la restadon la tro alta Telekom-tarifo.

La monata diferenco estas 10 eŭroj, do 120 jare. Mi ĉiam ankoraŭ kontrolas miajn elspezojn laŭ la (duoble pli alta) sumo en germanaj markoj, kio sobrigas kaj reduktas la elspezemon. Konkrete, per tiuj nenecesaj 240 markoj mi bone povas pagi plurajn Esperanto-gazetojn. Pri Esperanto mi memkompreneble nenion menciis.

Miraklo

Tamen okazis miraklo. Ĉiam antaŭe mi legis kaj aŭdis nur pri la 35-eŭra baztarifo, senescepte en ĉiuj Telekom-informadoj. Sed nun la digna sinjoro preskaŭ konfidis al mi, ke li, kaj nur li, en tiu ĉi situacio povas oferti al mi specialan tarifon, nome 30 eŭroj monate por du jaroj.

Tiu sekretumado de firmao kvazaŭ institucio mirigis, sed samtempe forte impresis min, tuŝis mian koron. Mondfirmao moviĝas por mi, kreas apartan tarifon, nekredeble. Nu, tion mi volis honori, eĉ se la prezo ne estis la konkurencula.

Tamen mi volis scii, ĉu eblas eliri el la kontrakto. „Jes,” venis la respondo, „skribu ene de du semajnoj al la alia firmao, ke vi nuligas la kontrakton, kaj vi estos libera.”

„Bone,” mi diris al mi, „mi skribos kaj portos la leteron al la budo, kie mi subskribis.” Subite la tono de la vendisto akriĝis: „Ĉu vi fakte subskribis en vendejo, ne ĉeporde?” Kaj en tiu ĉi momento vaporiĝis la eblo reveni al Telekom.

Respondo

„Se vi ne domporde negocis, se vi subskribis en vendejo, vi plene memvole kaj konscie agis. Vi do ne havas la rajton aboli la kontrakton.” Mi demandis, ĉu la aktuala interparolado estas vana. „Estas tiel”, venis la respondo. Kaj ni afable adiaŭis.

La penoj akiri endoman interretan aliron ne finiĝis. Aperis strangaj anoncoj pri la ŝanĝodato, la modemo ne alvenis, la instalado devos okazi. Kaj poste mi sidados sola kun sekurecaj problemoj kaj jam konataj malregulaĵoj.

Retaliro

Almenaŭ nova komputileto sole por interretaj aferoj jam atendas. La granda mondo baldaŭ kapablos rekte eniri nian hejmon. Sed ĝi ne eniros la privatajn dokumentojn en alia loko. Mi ja sopiretas retaliron pli apudan, por ne plu forlasi la domon por vidi kaj sendi mesaĝojn.

Sed mi scias, ke mi perdos privatecon kaj sendependecon. Konsolas min, ke la entrepreno plifaciligas, eble eĉ intensigas la kontakton kun MONATO, kun miaj karaj ĉefredaktoro, redakcia sekretario kaj redaktoroj de Arto ĝis Turismo.

Sed same maltrankviligas min la penso, ke estontece mi – kaj aparte ili – devas timi, ke la senpera interligiĝado inspiras kaj stimulas ne nur konstantan fluon de ideoj, sed ankaŭ konstantan fluon forme de artikoloj pro kaj pere de la tuja transdoneblo interreta.

Franz-Georg RÖSSLER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Franz-Georg Rössler el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07