Floroj, ne armiloj

Vendredon la 22an de julio skuis la kutime pacan Norvegion eksplodoj kaj mortigoj. Kio okazis kaj en la centro de Oslo kaj en la idilia insuleto Utøya? Raportas Douglas Draper.

Je 15:26 iuj oslanoj troviĝis en la urbocentro, aliaj kelkajn kilometrojn for, sed preskaŭ ĉiuj aŭdis la tondran eksplodon. Bonŝance estis feria tempo kaj vendrede posttagmeze. Tial nur kelkaj estis transirantaj la placon inter la registaraj domegoj aŭ laboris en ties teretaĝo. El tiuj ok mortis.

Tra la tuta lando ĉiuj enŝaltis radio-aparaton, vidis bildojn en interreto, legis raportojn, rigardadis televidon. Je 17:30 raportiĝis ankaŭ pri pafado en Utøya – insulo, kie okazis la ĉiusomera junulara tendaro de la laborista (socialdemokrata) partio. Ĉu ia rilato inter la du atencoj? oni demandis sin.

Unue oni timis, ke temas pri venĝatako de terorista organizaĵo, pro la norvega partopreno en la militoj en Mez-Oriento. Fakte, pluraj tiaj grupiĝoj volis surpreni respondecon.

Norvega socio

Ĝis nun tia atako ne trafis Norvegion. Sed vespere klariĝis, ke ambaŭ atencojn fifaris sola unu homo, 32-jarulo el la burĝa okcidenta parto de Oslo. Do la atako ne venis de iu ekstera malamikaro sed el la norvega socio mem.

Sola li sisteme planadis la fiaferon dum naŭ jaroj, zorge registrante siajn preparojn en interreta „manifesto”, kiun li dissendis, malpli ol du horojn antaŭ la eksplodigo, al mil retpoŝtaj adresoj en pli ol 30 landoj.

La atakoj estis direktataj kontraŭ la laborista partio, la plej granda partio en la reganta koalicio, kiun la fiulo konsideras kunrespondeca pri la akceptado de enmigrantaj islamanoj, kaj pri subteno al la norvega multkultura socio.

Reĝa palaco

Li planis murdi ankaŭ la eksan ĉefministron, Gro Harlem Brundtland, kiu vizitis la surinsulan tendaron tiun saman tagon, sed li malfruiĝis pro la trafiko kaj ŝi estis jam for. Li planis ataki ankaǔ, li poste diris, la partian ĉefstabejon kaj la reĝan palacon.

Unuavide el la fotoj povis ŝajni, ke nur frakasiĝis fenestroj en la registaraj domoj kaj ĉirkaŭaj butikoj. Poste estis raportite, ke 2000 oficejoj estas tute ruinigitaj. Oni eĉ konsideras, ĉu malkonstrui la ĉefan registaran domegon (17-etaĝan). Feliĉe tamen ĉiuj komputilaj arĥivoj saviĝis.

La ĉefa ingredienco de la bombo estis kemia sterko. Ankoraŭ plurajn tunojn trovis la polico poste en bieno, kiun luis la krimulo.

Urba biblioteko

La unuan tagon post la eksplodo la tuta urbocentro estis forfermita, ĉar oni ne sciis, ĉu komplicoj planas pliajn eksplodigojn. La registara kvartalo restos longe fermita. Ankaŭ la najbara urba biblioteko estos fermita tutan monaton pro riparoj.

Eĉ pli drameca estis la situacio en Utøya. Ĝi estas idilia arbara insulo, ĉ. 400 m x 300 m, en granda lago Tyrifjord, ĉ. 40 km nord-okcidente de Oslo. La fiulo alvenis vestita en falsa polica uniformo, portante du pafilojn, malpezan kaj duonaŭtomatan.

Insula servisto trovis tion suspektinda kaj iris paroli kun gardisto. Ili estis la du unuaj viktimoj. Poste la ŝajnpolicano kunvokis la tendaranojn, pretekstante, ke li volas informi pri la atenco en Oslo. Tiam li komencis mortpafadi.

Tendarhelpantoj

Trankvile kaj sisteme dum pli ol horo li mortpafis, unu post la alia, 64 gejunulojn kaj kvin tendarhelpantojn. Kelkaj grupoj fuĝis al la strando kaj kaŝis sin, sed li postĉasis ilin kaj mortpafis plu, ankaŭ fornaĝantojn.

Multaj el la ĉirkaŭ 700 tendaranoj tamen sukcesis naĝi al la ĉeftero (600-700 m), sed la akvo havis nur 16 gradojn, sufiĉe por kaŭzi kramfon, kaj sekve unu persono dronis (tamen ne „glacie malvarma”, kiel skribis Der Spiegel).

Multajn savis lokaj turistoj per malgrandaj boatoj, sed la boatoj pleniĝis, ne povante preni ĉiujn naĝantojn. La teruritaj gejunuloj timis, ke estas pluraj pafantoj, kaj eĉ ne sciis, ĉu fidi la verajn policanojn, kiam tiuj finfine alvenis.

Lokaj elektoj

La rakontoj de la transvivantoj atestis pri koŝmaraj travivaĵoj kiel nur en milito. Inter la viktimoj estis junulaj delegitoj el ĉiuj landopartoj, kaj 15 el ili estis kandidatoj en la baldaŭaj lokaj elektoj.

La spontanea reago, de la gejunularo ĝis la registaro kaj de ĉiuj partioj kune: Ni ne permesas al ni reagi per venĝemo, timo kaj malamo, sed defendos kaj plifirmigos nian malferman demokratian socion. Ni ne montru, ke ni estas pli fortaj, sed ke ni reprezentas ion pli bonan, komentis institutestro Jan Egeland.

En Oslo antaŭ la katedralo homoj metadas florojn, kandelojn kaj dankmesaĝojn al la pereintoj, tiel amase, ke dum periodo la tramoj ne povis preterpasi. Rekordkvante vendiĝis floroj, ne armiloj por sindefendo. Resumis la etoson amikino de la trafitoj: Se unu homo povis esprimi tiom da malico, kiom da amo povas montri ni ĉiuj kune?

Memorceremonioj

Solenaj memorceremonioj okazis unue en Sundvollen, proksime al la insulo; dimanĉe plenpleniĝis la katedralo, lundon kolektiĝis 200 000 funebrantoj antaŭ la urbodomo, pli poste kunvenis eksterordinare la parlamento. Ĉiufoje ĉeestis la reĝa familio, ĉefministro Jens Stoltenberg kaj la partiestroj.

Kio motivis la fiulon? Samklasanoj ne rimarkis ion specialan pri li kiel junulo. Poste li membris kaj aktivis en la dekstrega Progresa Partio, sed mem eksiĝis antaŭ pluraj jaroj, ĉar li trovis ĝin tro modera.

Li aliĝis al la framasonaro kaj atingis tie la trian gradon, ĝis oni tuj eksigis lin, sciiĝinte pri lia fifarego. Li aliĝis al Templokavaliroj, organizaĵo fondita en Anglio en 2002, konsiderante sin „krucmilitisto”.

Turka sieĝo

Lia manifesto estas anglalingva, 1500-paĝa, sed konsistas grandparte el citaĵoj de ekstremdekstraj ideologoj. Ĝi portas la titolon „2083”, la jaro de la 400a datreveno de la turka sieĝo de Vieno – ĉar la atenculo celis ekigi militon kontraŭ la amasa enmigrado de islamanoj en Eŭropon.

Li neniel pentis pro la krimego, kiun li poste karakterizas „malagrabla, sed necesa”. Li sentas sin vokita savi la kristanan kulturon kaj fieras, ke li faris la unuan paŝon por instigi eŭropan militon kontraŭ islamigo. Li konsideras sin konservativa aŭ ateista [tiel] kristano.

Lia celo estis defendi la kristanan Eŭropon. Li mem asertis, ke li kontaktis diversajn dekstremajn grupiĝojn precipe en Anglio, sed tiuj malkonfirmis tion kaj, same kiel la ideologoj, kiujn li citis el interreto en sia manifesto, definitive distancigis sin de liaj fiplanoj.

Ekstremdekstraj medioj

Tamen oni atentigas, ke nutris lian idean evoluon lia studado de kontraŭislama literaturo kaj partoprenado en ekstremdekstraj medioj. Ĉu do iugrade oni rajtas kunkulpigi ilin pri la rezulto?

La tragedio havis kelkajn flankefikojn, eĉ favorajn. Pro la fakto, ke fiagis ne enmigrinto, sed etna norvego, enmigrintoj nun pli malferme rilatas al la norvega polico. En la multaj lokaj aranĝoj tra la lando plenakorde kunpartoprenis kristanoj, islamanoj kaj ali- aŭ nenikredantoj, kaj etnaj norvegoj nun pli neformale kontaktas enmigrintojn.

Plue, pluraj politikistoj plipopulariĝis pro siaj rektaj renkontoj kun la funebrantoj, kaj la unua enketo post la atencoj montris, ke la subteno de la laborista partio saltis de 30 al 41 %.

Ŝtata eklezio

Ankaŭ la ŝtata eklezio ŝajnas fortigi sian prestiĝon kiel nacia institucio sendepende de kredkonfesio, ĉar tra la lando oni malfermis la preĝejojn kaj homoj eniris kun sia funebro – jam en la tagoj antaŭ la oficialaj ceremonioj.

En la katedralo de Oslo kaj aliaj preĝejoj paroladis la ĉefministro, kvankam li ne estas religiano. Kaj oni komune kantis tre ŝatatan, inspiran poemon, tamen tute sekularan, „Al la junularo” de Nordahl Grieg – en la katedralo.

Flankefiko

Malfavora flankefiko estas, ke malgrandaj politikaj partioj, kiel la ekstremmaldekstra (Ruĝa) aŭ la ekologia (Verda), kaj malgrandaj organizaĵoj (kiel la Esperanta) devas strebi eĉ pli ol antaŭe por esti aŭdataj.

Sed antaŭ ĉio restas la granda demando: Ĉu la krimulo estas unika en la mondhistorio, kaj se ne, kio fareblas kaj farendas por eviti aperon de similuloj?

„Ĉi tio estas mondkatastrofo”, titolis alarmartikolo en norvega gazeto kelkajn tagojn antaŭ la atencoj. Ĝi aludis la milionhoman malsategon en Somalio. Poste, dum tuta semajno, la norvega gazetaro plene silentis pri Somalio kaj aliaj katastrofoj. Sufiĉis al ĝi unu.

Douglas DRAPER

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Douglas Draper el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07