Scienco

Komence de la jaro Thomas Eccardt demisiis kiel redaktoro de la rubriko „Scienco” de MONATO. Dum kelkaj semajnoj la ĉefredaktoro kaj la redakcia sekretario serĉis posteulon, kaj el kvar kandidatoj fine estis elektita Krys Williams. Aŭ ĉu ni diru „reelektita”? Efektive Krys jam en la periodo 1992-1998 tre taŭge plenumis la saman funkcion (tiam sub la nomo Krys Ungar) kaj tiu fakto sendube influis ŝian elekton.

Post multnombraj vivoŝtormoj kaj personaj tragedioj en la lastaj dudek jaroj, Krys komencis novan vivon en la eta komunumo de Treorci [treorki] en Rhondda [ronda], Sud-Kimrio. Ju pli ŝi mergiĝas en „kimrecon”, des pli da ĝojo reeniras la vivon. La leĝa nomoŝanĝo al Williams esprimas la fakton, ke Krys proklamas sin kimro pro mem-elekto, ago kiu tute ne unikas al ŝia kazo! Krom lerni la kimran lingvon kaj provi uzi ĝin kiam ajn eblas (ne tro ofte en Sud-Kimrio bedaŭrinde), Krys esploras la tradician muzikon de la lando, kaj lastatempe fariĝis la sekretariino de la loka branĉo de la kimra nacia partio Plaid Cymru [plajd kamri].

Por gajni la panon, Krys laboras kiel sendependa tradukisto de dokumentoj en la medicina fako, tradukante el la pola, serba, kroata, slovena, franca, germana kaj hispana lingvoj en la anglan. Cetere, ŝi fojfoje indeksas librojn (anglajn) en diversaj fakoj.

Aktuale, Krys dividas sian eks-ministan dometon kun kvar nigraj katoj. Kiam la tempo permesas, krom partopreni en kimraj aferoj ŝi ĝuas legi pri la antikva Egiptio, verki artikoletojn por diversaj retpaĝaroj kiel Hubpages, ludi violonon kaj kanti kun grupo Immanuel's Ground en Warwick, kaj serĉi „trezoron” pere de geokaŝado. Diverskiale, Krys kabeis dum multaj jaroj kaj iom surpriziĝas, ke Monato deziras ŝian kunlaboron denove. Kelkfoje tamen ŝi babilas Esperantlingve ĉe esperanto-krys.blogspot.com kaj eble babilos pli ofte en la estonto.

La tuta skipo de MONATO deziras al ŝi sukceson en ŝia (re)nova tasko!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07