Malstulta sezono

Kiam vi legos ĉi tiujn vortojn, estos finiĝinta la tiel nomata stulta sezono. „Stulta sezono” nomas ĵurnalistoj – almenaŭ en Britio – la periodon, ĝenerale en aŭgusto, kiam mankas novaĵoj. Mankas, en la senco, ke gravuloj, tiuj, kiuj „kreas” la novaĵojn, do politikistoj, urbestroj, grandaj entreprenistoj ks ferias, kaj do – feliĉe, eble – silentas.

Tiam plenas ĵurnaloj, radio-programoj, per „stultaj”, do malpli seriozaj raportoj. Tertremeto: Arbo falinta. Esploristoj konstatas: Suĉu la piedfingrojn de via partnero por feliĉi/sveltiĝi/eviti kanceron/prosperi en via kariero. Marsanoj vizitas la teron por forigi nuklean rubaĵon (ĉi lastan mi ne inventis: mi trovis en leganto-letero en mia loka ĵurnalo).

Tamen la ĉi-jara stulta sezono, malgraŭ marsanoj, montriĝis oble pli malstulta ol en la pasinteco. Terglobe dominis novaĵ-bultenojn la ekonomia krizo. Usono estis ekperdonta sian kapablon salajri milionojn da ŝtatoficistoj, subvencii siajn plej malriĉajn civitanojn. Fakte ĝi ja perdis sian prestiĝan ekonomian rangon trioble-A, dum ĝia prezidanto, teorie la plej potenca homo en la mondo, staris senpova, senhelpa, meze de kontraŭaj kaj konfliktaj opinioj.

En Eŭropo cirkuladis duboj pri la financa stato ne nur de Grekio kaj Irlando, sed ankaŭ de Hispanio, Portugalio, Italio, kaj aliaj landoj. La stabileco, eĉ la estonteco, de la eŭropa valuto, la eŭro, estis vaste diskutata. Politikistoj interrompis siajn feriojn por mesaĝi unu al la alia pri la krizo, ŝajnigante decidemon, kapablon, influon – sed reale submetitaj al la kapricoj de la mon-merkatoj, kun kiuj ili, aŭ almenaŭ iliaj antaŭuloj, ĝis antaŭ nelonge kunkonspiris.

En Britio videblis sur la stratoj de Londono, kaj aliaj anglaj urboj, tumultantaj homamasoj, brulantaj aŭtoj, prirabataj vendejoj. Pli da urba detruado, notis komentistoj, ol iam ajn de post la dua mondmilito. Junaj homoj, ĝenerale sub la aĝo de 25 jaroj, precipe sen laboro, sed kelkaj kun, ankaŭ infanoj, apenaŭ 10-jaraĝaj, kaptiĝis en YouTube-filmetoj, elirantaj el magazenoj kun, subbrake, televidiloj, sportŝuoj, ĝinzoj, cigaredoj. Nervoze alrigardis policanoj, tro malmultnombraj por ĉiam interveni.

Ĉio komenciĝis, ŝajne, kiam policanoj mortpafis en taksio iun, kiun ili suspektis pri ... nu, kio? Rondiris onidiro post onidiro. Kolektiĝis homoj antaŭ policejo, avertite per Blackberry, petante informojn, klarigojn. Nenio. Kolere, ili surstratiĝis ... kaj jen preteksto, baldaŭ forgesita, por orgio de civila malobeo, tumultado, krimado.

Kirliĝis kulpigoj. Dekstruloj: kulpas la gepatroj, la lernejoj, religio-manko, respekto-manko – ankaŭ la polico. Maldekstruloj: kulpas la registaro, ĝia ŝpar-politiko – tranĉitaj estas sociaj servoj, eĉ la polica buĝeto. Sociologoj: kulpas la socio, senlaboro, manko de mono, bonaj hejmoj, solgepatraj familioj, reklamoj pri vivstilo, kiun neniam laŭleĝe atingos gejunuloj sen kvalifikoj, sen espero. Eksterlandanoj (ekzemple francoj, kiuj mem en 2005 vidis similajn scenojn): kulpas la t.n. anglosaksa (alivorte usona) kapitalisma modelo.

Trafe resumis la situacion 18-jaraĝa Chavez Campbell [ĉaves kambel], boksisto. „La registaro estus devinta anticipi la tumultojn. Mankas laboro kaj, kiam ja prezentas sin laborloko, ne ricevas ĝin junulo. Estas nenio por fari, oni fermas la junularo-klubojn, do la stratoj freneziĝas. Ili plenplenas je homoj aŭ sen ambicioj aŭ ja kun, sed sen ebloj ilin realigi.”

Parlamentanoj, kiuj antaŭ nelonge „prirabis” la publikon, skandale ricevante el popola poŝo monon kontraŭ privataj elspezoj, kondamnis tiujn, kiuj publike prirabis. Kaj, kiam bankistoj „prirabas” siajn firmaojn, subvenciatajn post la ekonomia krizo de 2008 de la ŝtato (t.e. de impostpagantoj), kaj pagas al si enormajn salajrojn, pensiojn ktp, oni nomas tion meritita kromsalajro. Kiam senlaboraj gejunuloj same sin servas, oni nomas tion krimado, tiel ke sekvas monpunoj kaj enkarcerigoj.

Unu regularo por riĉuloj, unu por malriĉuloj: tio ne novas. Tamen la kolero, la detruemo, la frustracio de elementoj en la subaj tavoloj de la socio, ja novas. Nenio, tamen, ŝanĝiĝos, ĝis kontistoj – taskataj etskale, firmao-nivele maksimumigi profitojn – komprenos, ke fermi enlandan fabrikon, elporti eksterlanden la laboron, povos egskale, landnivele, estigi ne nur subklasojn da ekskludataj, senestontecaj hometoj sed ankaŭ – pli grave – socian malprofiton.

Paul GUBBINS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paul Gubbins el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07