Horaro-hororo

Vojaĝi buse en Niĝerio plej danĝeras: eble ekzistas en la mondo neniu pli danĝera lando por pasaĝeroj.

Lastatempe mortis 20 homoj post atako kontraŭ aŭtobuso veturanta nokte inter la niĝeria ĉefurbo Abuĝo kaj Port Harcourt. La pasaĝeroj estis unue prirabitaj sed, kiam la krimuloj kolere konstatis, ke iliaj viktimoj malmultan monon kaj aliajn posedaĵojn kunhavas, la rabistoj devigis ilin kuŝi sur la ŝoseo.

Korpopartoj

Alia buso, kies ŝoforo la viktimojn ja vidis, sed rabistojn timis, ne haltis, kaj surveturis la prirabitojn. La sekvan matenon, kiam venis la polico, videblis nur korpopartoj.

Pro similaj cirkonstancoj pereis pasintjare 60 pasaĝeroj survoje al la niĝeria komerca ĉefurbo Lagoso.

Ankaŭ mi estis dum nokta busvojaĝo prirabita. Mi veturis inter Owerri, en la orienta Niĝerio, kaj Abuĝo. La vojaĝo daŭras ĝis sep horojn sed, pro malbonaj ŝoseoj, ofte estas bezonataj 12 horoj (okaze de paneo eĉ du tagoj).

Vundis

Eniris la aŭtobuson rabistoj, kiuj prenis ĉion, kion ni posedis, kaj vundis la ŝoforon. Nun mi ne plu veturos nokte.

Niĝerianoj dependas de aŭtobusoj. Flugi tro multekostas kaj, malgraŭ milionoj da dolaroj elspezitaj por plibonigi la fervojojn, transporto tia apenaŭ ekzistas. Krome, homoj preferas noktajn busojn: dum nokta vojaĝo eblas, almenaŭ teorie, dormi, kaj ne perdi labortagon.

Nun, pro la danĝeroj, kiuj ŝokis niĝerianojn, la registaro konsideras malpermesi noktan veturadon. Oni estu avertita: vizitantoj al Niĝerio nepre ne busvojaĝu nokte, nek pro aventuremo nek pro iu alia kialo.

Princo Henriko OGUINYE

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Princo Henriko Oguinye el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07