Riĉa tero, malriĉa popolo

En la jaro 1922 la aŭstro Ernest Nowack desegnis la unuan geologian mapon de Albanio je skalo 1/200 000. Tiel li malkovris la areojn enhavantajn nafton en la regiono Vlore-Berat kaj la mineralojn en la regiono Mirdite-Puke.

Poste italaj kompanioj komencis ekspluati diversajn minejojn. Post la dua mondmilito la ŝtato kreis geologian servon kun vasta reto da laboratorioj, esplorantoj kaj institutoj kaj fondis la geologian fakultaton ĉe la tirana universitato.

Historie la unua mineralo ekspluatita en la lando estis bitumo. En Selenica troviĝas dumiljara minejo de tre bonkvalita bitumo, kiu estis uzata i.a. por pavimi la bulvardojn de eŭropaj ĉefurboj, kaj eĉ tiujn de Tokio kaj Pjongjango.

Dum la komunisma reĝimo mineraloj estis la ĉefa fonto por „trarompi la blokadon” kaj certigi al si valuton. Tiuperiode la minejoj estis ege sed malzorge ekspluatitaj. Ekzemple estis venditaj ĉirkaŭ 33 milionoj da tunoj da kromio.

Post la jaro 1990 la stato de la minejoj estis mizera kaj preskaŭ ĉiuj fermiĝis. Nur dum la lastaj dek jaroj revekiĝis la intereso de la eksterlandaj kompanioj por ricevi minejajn koncesiojn, des pli ĉar jam ekzistas pretaj studoj pri la disvastiĝo de la mineraloj.

Elitaj mineraloj

Kromio troviĝas koncentrite en kelkaj areoj (Bulqize, Tropoje, Kukës, Lure kaj Pogradec). Ĝi estas sufiĉe bonkvalita kaj la merkato estas certa. La transporto okazas tra la marhaveno de Durrës. Kie estas kromio troviĝas ankaŭ kupro. Koncentrite ĉefe en la nord-oriento de la lando, la kupraj rezervoj atingas 20 milionojn da tunoj. Kun la kupro estas ligita ankaŭ oro kaj arĝento, en kelkaj areoj (Gurth, Munelle, Qafe Bari) ĝis 5 gramoj je tuno.

Mineraloj por industrio kaj konstruado

Fakuloj taksas je 213 milionoj da tunoj la rezervojn de feronikelo (alojo de fero kaj nikelo) kaj je 103 milionoj da tunoj por nikelo-silikato. Post 20 jaroj da silento diversaj kompanioj (i.a. granda turka kompanio en Elbasan) ekinteresiĝas pri ĝi. Oni povas vidi la grandkvantajn stokojn de feronikelo en la eksa minejo de Prrenjas.

Aldoniĝas la kalkaj rokoj kaŝantaj bazajn konstrumaterialojn kiel kalko kaj cemento. Estas ĉirkaŭ 500 milionoj da tunoj tiaj. Tri eksterlandaj kompanioj jam ekspluatas ilin en la regiono inter Kruja kaj Laĉo. Dekoraciaj platoj kaj ŝtonoj troviĝas abunde tra la lando. Oni eĉ malkovris rarajn fosforeskajn ŝtonojn bonkvalitajn.

La karbo servas por pluraj termocentraloj konstruitaj kaj konstruataj. Aparte la karbo de Krraba kaj Memaliaj estas je kvalito ene de internaciaj normoj. Entute la aktualaj rezervoj atingas 712 milionojn da tunoj.

Granda prisana problemo

Ekestis danĝero pro radioaktiveco en kelkaj regionoj inkluzive de la ĉefurbo pro la grandaj stokoj de mineraloj kaj pro la uzado de radioaktiva fero por konstruado aĉetita malmultekoste en Ukrainio. La nivelo de la kancerofara radon-gaso du- ĝis tri-obliĝis. Rezulte pliiĝis la nombro de homoj trafitaj de kancero en Tirano, Koplik, Pogradec, Bajram Curr kaj aliaj minejaj areoj.

Likvaj resursoj

Albanio flosas sur nafto kaj dolĉa akvo. Laŭ UN-raporto, en la mondo 66 % de la akvo ekspluatiĝas por la agrikulturo, 20 % por familioj, 10 % por industrio kaj 4 % elvaporiĝas. En Albanio nur 20 % ekspluatiĝas, la cetero fluas en la maron.

Nafto troviĝas ne nur ene de la lando sed ankaŭ en la maro. Multaj kompanioj serĉas kaj ekspluatas ĝin. La lastjara produktado estis ĉirkaŭ unu miliono da tunoj. Tio estas multe sub la plej alta cifero de 2,1 milionoj atingita en la jaro 1974. Restas ankoraŭ rezervoj je 387 milionoj. En la suda regiono troviĝas ĉirkaŭ 320 milionoj da kubaj metroj da gaso.

Nudpiede sur ora tero

Kvankam la lando estas riĉa je mineraloj la vivnivelo estas ankoraŭ relative malalta. Ĉirkaŭ 80 % de la loĝantaro de la minejaj areoj estas malriĉaj. Pro tio plioftiĝas la protestoj kaj strikoj fare de ministoj kaj iliaj familioj. La kompanioj promesis investi pli ol 20 milionoj da eŭroj sed faris preskaŭ nenion.

En Bulqiza, kie iam agadis la itala kompanio Darfo kaj aktuale la rusa-aŭstra kompanio ACR (Albana Kromio), pro malbonaj laborkondiĉoj estas mortakcidentitaj kelkdek ministoj. Fine de julio 2011 13 ministoj komencis malsatstriki en galerio je profundo de pli ol 1000 metroj. La loĝantoj blokadis la nacian vojon multajn horojn. Necesas la interveno de la ŝtataj organoj, sed ankaŭ ĉe altaj tieaj niveloj ekzistas notinda korupto.

Bardhyl SELIMI

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Bardhyl Selimi el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07