Koruptado demisiigas prezidanton

En julio demisiis la prezidanto de la Valencia Aŭtonoma Komunumo Francisco Camps. Nur fine de majo li ricevis sian trian mandaton per pli ol duono de la voĉoj. Tamen jam de la komenco de 2009 Camps estis juĝe enketata pro subaĉeto. Meze de julio li estis oficiale akuzita pro akceptado de pli ol 14 000 eŭroj da donacoj.

Camps estos juĝata en septembro. Tio permesis neniun alian eliron al li kaj al lia partio, la Popola Partio, krom lia demisio kaj anstataŭigo per sampartiano. La spektaklo de la prezidanto de aŭtonoma komunumo kiel akuzato pri koruptado en juĝejo, kaj eventuale kondamnota, forte malhelpus la ambiciojn de la Popola Partio venki en la tre baldaŭaj hispanaj balotoj.

Paradokse, Camps atingis en 2003 la prezidantecon de Valencilando parte pro skandaloj pri koruptado, kiuj tuŝis la antaŭan sampartian prezidanton, Eduardo Zaplana. La promocion de Camps kaj la flankeniĝon de la politika sektoro de Zaplana en la partio kaj publika administrado oni prezentis kiel renovigon de la valencia politika vivo. Tamen skandaloj kaj juĝaj enketadoj pri koruptado konstante sekvis lin tra la lasta jardeko.

Marbordo

Tiu koruptado estis tre helpata de la spekulacia piramido pri nemoveblaĵoj, kiu kreskadis en Hispanio en la lastaj du jardekoj. Ekzemple, inter 2001 kaj 2004 oni konstruis laŭlonge de la valencia marbordo pli ol estis konstruita ĝis tiam dum la tuta daŭro de historio.

Instigis spekulacion la politika klaso, kiu vidis en ĝi miraklan rimedon, per kiu politikistoj ŝajnigis ekonomie sukcesan agadon. Samtempe ĝi permesis mirindan kreskon de la buĝetoj de la urbaj komunumoj. Fakte, sufokaj estis la premoj de grandegaj spekulaciaj investgrupoj, por ke oni permesu la konstruon de vastaj domaroj en lokoj, kie konstruado ne estis permesata.

Ili estis praktike ne kontraŭstareblaj por malgrandaj municipoj kun kelkcentoj aŭ eĉ kelkmiloj da loĝantoj. Krome, la facila mono senĉese ricevata de la strukturaj fondusoj de Eŭropa Unio donis enormajn monrimedojn, kiuj plipufigis la kartodomon.

Montajdo

Aparte vetis en tiu ludo diversaj mediteraneaj aŭtonomaj komunumoj, kiel Valencilando kaj Balearoj. Sed la montajdo helpis ankaŭ al neleĝa lukrado kiel de la politikaj partioj, kiuj alfrontas multenombrajn kaj ĉiam pli multekostajn politikajn kampanjojn, tiel ankaŭ de politikaj estroj mem.

Ekzemple, la eksa prezidanto de Balearoj inter 2003 kaj 2007 Jaume Matas, ankaŭ de la Popola Partio, evitas karceron pro koruptado danke al kaŭcio de tri milionoj da eŭroj. Simile alfrontas diversajn procesojn pro koruptado pluraj estroj de Majorka Unio, la partio reginta en Majorko inter 1995 kaj 2007, danke al sia ŝlosila situo inter la dekstra hispanisma Popola Partio kaj la maldekstraj balearismaj partioj.

Tio puŝis Majorkan Union al la refondiĝo en februaro 2011. Entute 42 publikaj postenuloj de la baleara registaro dum la regado de Matas estas persekutataj, inkluzive de li mem kaj pluraj ministroj. Tio tamen ne malhelpis, ke ankaŭ en Balearoj la Popola Partio refoje ricevis absolutan plimulton en la majaj elektoj al la baleara parlamento.

Konverĝo

Tiel aperis danĝera konverĝo de interesoj inter spekulaciaj grupoj, politikaj grupoj kaj personaj interesoj de politikistoj kaj administraciestroj. Sekve koruptoskandaloj tuŝas praktike ĉiujn politikajn partiojn kaj aŭtonomajn komunumojn en Hispanio, kvankam proporcioj malsimilas inter unuj kaj aliaj.

La spekulacia piramido nutris sin ankaŭ per malaltaj bankaj interezoj. En la hispana kreditmerkato elstare rolas ŝparkasoj. Tiuj ŝparkasoj nuntempe trairas kernan reorganizadon, postulitan de Banko de Hispanio kaŭze de la monda ekonomia krizo, tamen ĝis antaŭ kelkaj monatoj ili estis grandparte dependaj de la regionaj kaj provincaj registaroj. Tiel ĉi, unuflanke, tiuj registaroj plifaciligis al si la financadon de siaj projektoj kaj, aliflanke, disponis pri tre mondonaj postenoj por distribui inter siaj protektatoj.

Pro tio la kazoj de amasa misuzo de mono en ŝparkasoj abundas. Elstaras la kazo de la Ŝparkaso Mediteranea, kun la sidejo en Alakanto, la dua urbo de Valencilando, kaj pli ol tri milionoj da klientoj, kiu iam estis la kvara ŝparkaso en Hispanio. Meze de julio, sur la rando de ĝia bankroto, la Banko de Hispanio ŝtatigis ĝin kaj anoncis la investon de 2,8 miliardoj da eŭroj da kapitalo kaj pliaj tri miliardoj da likvidaĵo.

Ludparko

Tiu ŝparkaso abunde financis diversajn agadojn de la valencia registaro, pruntedonante al ĝi centojn da milionoj da eŭroj. Krom tio ĝi fariĝis, kun aliaj du ŝparkasoj sub la regado de la valencia registaro, la posedanto de la plimulto de unu el la emblemaj registaraj konstruaĵegoj: la ludparko Mita Tero. Tamen la projekto praktike bankrotis en 2005. Ne klaras, kiom la ŝparkasoj sukcesos savi el sia investo.

Krom tio, post la ŝtatigo de la ŝparkaso la publiko ekscias tra la gazetaro skandalajn novaĵojn pri persona lukrado de ĝiaj gvidintoj. Ekzemple, ke ili pasintjare altigis siajn salajrojn kaj premiojn per sumoj eĉ pli altaj ol tiuj, kiujn la ŝparkaso ricevis de la ŝtato por restrukturi sin.

Krom tio, montriĝas, ke dum jaroj tiuj gvidantoj ricevadis pli ol 150 milionojn da eŭroj per personaj kreditoj sub la merkata interezo aŭ eĉ sen interezo. Laŭ ĵurnalismaj informoj ankaŭ elstaraj membroj de la Popola Partio lukris per tiaj kreditoj, kiujn laŭleĝe devus unuope rajtigi la valencia registaro. Ankoraŭ ne klaras, ĉu tiuj rajtigoj okazis.

Kaŭcioj

Aldone, la plej lasta servo de la valenciaj ŝparkasoj al siaj politikaj mastroj estas la pago de la kaŭcioj, per kiuj ili evitas karceron dum multjara procesado. Tiel okazas, ekzemple, por la eksprezidantoj Camps kaj Matas.

Tiuj skandalaj ĵurnalismaj malkovroj aldoniĝas al la konstato, ke tribunaloj grave misfunkcias. Montriĝas, ke juĝ-enketoj limakas tra koridoroj dum longaj jaroj. Iel la du-jara esplorado de la afero demisiiginta la prezidanton Camps estas escepta. Eblas kompari ĝin kun la diversaj daŭre malfermitaj enketoj kontraŭ la iama baleara registaro aŭ, en Valencilando, kontraŭ Carlos Fabra, la prezidinto de la nord-valencia provinco Castelló de la Plana inter 1995 kaj 2011.

Ĉe li enketo pri subaĉetado, avantaĝado kaj fiska delikto, kiujn li supozeble faris en 1999, trairis ĝis nun naŭ esplor-juĝistojn kaj kvar prokurorojn, kiuj ankoraŭ atingis decidon nek pri akuzado, nek pri suspendo de la esploro. En Balearoj la eksprezidanto inter 1983 kaj 1995 Gabriel Cañellas evitis karceron pro neleĝa atribuo de grandaj publikaj laboroj nur danke al la preskripto de la delikto. La tribunalo, kiu lin juĝis, deklaris pruvitaj la akuzojn.

Justico

Staras la demando, kiagrade la neefikeco de la justico rilatas al ties timo pri eventualaj mispaŝoj, kiam ĝi esploras potenculojn, aŭ ĉu kulpas strukturaj problemoj de la justic-administrado, aŭ, pli grave, kiom konstatebla politika enmiksiĝo malhelpas la senpartian agadon de la justico (pri la influo de politiko en la hispana justico eblas legi en MONATO 2010/6, p. 8-10).

Ne malpli gravas la demando, kial kandidato enketata pro koruptado estas reelektita kiel prezidanto de la valencianoj per komforta absoluta plimulto. Fakte, en la momento de la malfermo de la nova parlamenta periodo, la pasintan junion, entute dek membroj de la nova valencia parlamento – ĉiuj de la reganta Popola Partio – estis procesataj, tamen ne formale akuzitaj.

Grandaj projektoj

La valencia Popola Partio elstariĝis per sia inklino al grandiozaj konstruaĵoj ... kiuj, cetere, regule kostas al la registaro dekojn da milionoj pli ol buĝetite. Inter ili troviĝas la menciita ludparkego Mita Tero, sed plej famas la eksterordinara komplekso de la Urbo de la Artoj kaj la Sciencoj de Valencio, kies konstruo komenciĝis en 1991 kaj ankoraŭ ne finiĝis.

Ĝia tuta kosto proksimas al miliardo da eŭroj. Krom tio, en la lastaj jaroj la valencia registaro altiris, kontraŭ grandaj kostoj, internacie signifajn eventojn kiel la boat-konkurson Amerika Pokalo, en 2007 kaj 2010, kaj la konkursojn de Formulo 1 sur la stratoj de Valencio ekde 2008. Al tiuj hom-amasaj kaj mon-melkaj aranĝoj indas aldoni la viziton de la papo Benedikto la 16a al la urbo en 2006.

Tial ne surprizas la takso de la Banko de Hispanio, ke Valencilando estas la hispana aŭtonoma komunumo, kiu plej multe ŝuldas: 17,9 miliardojn da eŭroj, kio signifas 17,4 % de ĝia malneta enlanda produkto. Ankaŭ Valencio estas la dua urbo kun la plej altaj ŝuldoj en Hispanio, kvankam laŭ loĝantaro ĝi estas nur la duono de Barcelono, la dua urbo de Hispanio.

Televido

Samtempe la valencia registaro laŭgrade plifortigis sian regadon super la valenciaj televidaj kanaloj. Tio okazis ĉefe en du diversaj manieroj.

Unuflanke, ĝi dum jaroj batalis, por ke katalunaj televidaj kanaloj ne estu spekteblaj en Valencilando. Malgraŭ la absurdeco de la afero en la tempoj de Interreto kaj satelita televido kaj malgraŭ la eŭrop-unia direktivo pri „televido sen limoj”, la valencia registaro bazis sin sur hispana leĝo, kiu ĝuste pravigas la fermadon de elsendoj el unu aŭtonoma komunumo en alian.

Male, Kultura Agado el Valencilando, kultura asocio por la kataluna lingvo (oficiala ankaŭ en Valencilando), agadis, por ke tiuj elsendoj atingu ĉiujn valenciajn domojn. La publikaj kanaloj el Katalunio estas pli multaj, pli altkvalitaj kaj elsendas ĉiaspecajn programojn nur en la kataluna lingvo.

Tamen en Valencilando la kanaloj uzas plimulte la hispanan kaj fifamas pro sia trivialeco. Fine, post multjara batalo en juĝejoj kaj 720 000 da eŭroj kiel monpunoj (plus interezoj) de la valencia registaro kontraŭ Kultura Agado, ekde februaro la kanalojn el Katalunio valencianoj povas spekti nur per interreto.

Pamfletoj

Aliflanke, kaj paralele al tiu akra batalo, la novaĵoj de la publikaj valenciaj kanaloj fariĝis ŝokaj registaraj pamfletoj. Kiel freŝa ekzemplo, iom post la demisio de la prezidanto Camps la registara kanalo elsendis mallongan eksterordinaran novaĵ-bultenon. En ĝi oni bombaste listigis liajn grandajn servojn al Valencilando ... kaj entute forgesis mencii, ke li demisiis.

El la podio de la televidaj novaĵ-bultenoj la Popola Partio disaŭdigadis siajn starpunktojn, laŭ kiuj ĉiujn problemojn de Valencilando kaŭzas jen la socialisma madrida registaro, jen la pankatalunisma barcelona registaro. Montriĝas, ke tiu sinteno trovas fekundan grundon en vastaj tavoloj de la valencia socio.

Ridindeco

Ĉiuokaze, rezulte de la ridindeco de tiuj bultenoj kaj la banaleco de la ceteraj ĉefaj programoj, la valencianoj turnas la dorson al sia televido. Tiel, la tri televidaj registaraj kanaloj sume kunigis en junio nur 6,0 % de la spektantaro, kio estas duono de iliaj rezultoj du jarojn antaŭe.

Konklude, la nova prezidanto de Valencilando, Alberto Fabra, estis elektita de la parlamento la 26an de julio. Kiel lia antaŭulo 12 jarojn antaŭe, ankaŭ li komencis per voko al renovigo de la politika vivo.

Estontece eblos vidi, ĉu plu amasiĝos akuzoj pro koruptado de politikistoj en la juĝejoj kaj ĉu la Popola Partio, malgraŭ tio, plu komforte sukcesos en ĉiuj sekvaj balotoj.

Hektor ALOS I FONT

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Hektor Alos i Font el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07