Eksplodas popola kolero

Gravaj kaj diletantecaj eraroj flanke de la kipra registaro kondukis en julio al la plej granda eksplodo okazinta en la lando.

En 2009, obeante al internaciaj direktivoj, Kipro konfiskis el irana ŝipo eksplodaĵojn survoje al Sirio. Kaj Britio kaj Usono plurfoje proponis transloki la eksplodaĵojn en senriskan ejon, ekzemple militbazon.

Kipro, tamen, preferis trovi enlandan deponejon por ne difekti la rilatojn kun Sirio, kaj igi ĝin agnoski la suverenecon de la turk-kipra areo, ĝis nun internacie agnoskita nur de Turkio.

Elektraj centraloj

Tial dum preskaŭ tri jaroj la kipraj aŭtoritatoj gardis la eksplodaĵojn en malgranda vilaĝo, Mari, inter Limasolo kaj Larnako. Taŭga elekto, eble, se la ejo ne situus ene de ŝipa bazo kaj proksime al tri grandaj elektraj centraloj kaj vasta deponejo de dizela brulaĵo.

Ĉi tie la eksplodaĵoj estis konservataj en 98 konteneroj stakigitaj unu sur la alia kaj elmetataj somere al granda varmo. Jam okazis etaj eksplodoj kaj incendioj, sed la registaro ne atentis la avertosignalojn. Junaj soldatoj estis taskataj „akvumi” la kontenerojn kaj ilin malvarmigi.

Korpopartoj

La 11an de julio tiu ĉi „prokrasta bombo” eksplodis. Pereis 12 homoj kaj, pro la forto de la eksplodo, eblis enterigi nur korpopartojn de la viktimoj. La kratero profundis ekvivalente de sep etaĝoj. En kvin-kilometra ĉirkaŭaĵo estas difektitaj hejmoj kaj aŭtoj: oni kredis, ke okazis tertremo.

Fortan damaĝon suferis unu el la elektrocentraloj: rezulte dum ses monatoj en la tuta lando estos ĉiutagaj duhoraj mallumigoj. Tio siavice kaŭzas familiajn kaj industriajn ĝenojn.

Defilado

La akcidento indignigis la kipran loĝantaron. Miloj da homoj, ĉefe junuloj, organizis defiladon, petante, ke la prezidanto Christofias kaj ties ministroj demisiu pro la senrespondeca mastrumado de la konfiskaĵoj.

Alveninte ekster la prezidanta palaco, ili klopodis eniri, sed estis forpelataj pro larmiga gaso. La kulpoj de la registaro estas evidentaj, tamen la prezidanto (kies pozicio estis jam malfirma pro aliaj etaj skandaloj) asertis, ke li nenion sciis pri la eksplodaĵoj.

Christofias, por provi kontentigi la popolon, demisiigis du ministrojn. Tio kreskigis publikan koleron, kaj oni postulis la falon de pliaj kapoj – ĉefe tiun de prezidanto ne plu fidinda.

Roberto PIGRO

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Roberto Pigro el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07