Ŝtopiĝoj

De preskaŭ 20 jaroj MONATO havas redaktantaron, konsistantan el unu ĉefredaktoro (nun Paul Gubbins) kaj el pli ol dek fakaj redaktoroj, el kiuj ĉiu respondecas pri aparta rubriko, ekzemple pri politiko, pri ekonomio, pri scienco ktp. Tiuj inter vi, kiuj regule sendas tekstojn por publikigo en MONATO, scias, ke ĉiu redaktoro havas sian apartan retadreson facile memoreblan, kiel politiko@monato.be, arto@monato.beekonomio@monato.be. La manuskriptoj por publikigo senditaj al unu el tiuj adresoj alvenas do ne en la eldonejo de MONATO en Antverpeno, sed rekte ĉe la koncerna redaktoro, ie ajn en la mondo.

Tiu sistemo havas avantaĝojn: tekstoj kaj fotoj venas tuj ĉe la ĝusta homo, kaj ili ne povas perdiĝi inter la centoj da administraj leteroj, kiuj alvenas en la eldonejo. Sed ĝi havas ankaŭ malavantaĝeton. Multaj el niaj kunlaborantoj estas scivolaj, ĉu ilia manuskripto bone alvenis, ĉu ĝi aperos en la tuj venonta numero ktp. Kien skribi por akiri tiujn informojn? Al la redaktoro kun tiu bela @monato.be-adreso? Aŭ al la eldonejo en Antverpeno? Por eviti ke oni entute devu cerbumi pri tio, la ĉefredaktoro antaŭ nelonge petis, ke ĉiuj redaktoroj tuj konfirmu la alvenon de manuskripto, tiel ke la aŭtoro povas esti certa, ke ĝi ne perdiĝis.

Tamen niaj aŭtoroj ne nur estas scivolaj, multaj el ili estas senpaciencaj (!) kaj do deziregas tuj scii, en kiu numero de MONATO aperos la produkto de ilia cerbostreĉo. Kaj jen demando, kiun neniu povas respondi. Artikoloj, kiuj traktas aktualan temon (tiaj aperas ofte en la rubriko „Politiko”), havas prioritaton. Se estas multaj tiaj prioritataj manuskriptoj en unu difinita monato, tiuj kiuj ne traktas ion aktualan (ekzemple novelo, turisma artikolo), povas prokrastiĝi, kaj tiaj fojfoje aperas plurajn monatojn post kiam la aŭtoro sendis ilin. Pro tio en tiaj „neaktualaj” rubrikoj kelkfoje estas ŝtopiĝoj kaj tie kontribuoj eventuale nur guton post guto aperadas.

Por malgrandigi la ŝtopiĝojn MONATO regalas vin ĉi-monate per escepte dika numero kun multe da politiko kaj moderna vivo, kun novelo, kun librorecenzoj ktp! Ĝuu ĝin!

Sincere via

Paŭl PEERAERTS

Tiu ĉi artikolo povas esti libere kopiita aŭ tradukita por nekomercaj celoj, se oni mencias la fonton: Artikolo de Paŭl Peeraerts el MONATO (www.monato.be).

Lasta adapto de tiu ĉi paĝo: 2020-07-07